Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2022-11-17, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Pinta kunsido pri la klimato: tvitera instigo de papo Francisko ne rezigni je la sindevigo por la prizorgo de la mondo; familia vizito de la papo al la regiono de liaj prauloj, intervjuo kun lia kuzino
Ebura Bordo: Kontraŭleĝaj minejaj ekstraktadoj kompromitas la sanon de loĝantoj kaj damaĝas la naturmedion, malpozitivaj efikoj de la serĉo de oro; Indonezio: En Norda Kalimantano estas lanĉita speciala misio por proklami Kriston kaj havigi solidarecon; Papuo-Nov-Gvineo: La Parolo de Dio veturas ĉefe per kanuo en la nordo; Kubo: Intertraktata estas la prepara laboro por la solenado de la 25-a datreveno de la vizito de Sankta Johano Paŭlo la Dua al la lando
Lingva informo: En Estonio konstante kreskas la parolantoj de alilandaj lingvoj; en Ligurio, Italio, ĉe la kunsido Botanikistoj ĉe la Pintoj, oni prezentos la reeldonon kun tradukoj en diversaj lingvoj de la ilustrita gastlibro en Esperanto kreita de Clarence Bicknell, esperantisto.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):