Internaciaj informoj - 2022-10-06, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Konferenco Sankteco Hodiaŭ: Estas grave ke ĉiu loka eklezio zorgu ekkapti kaj taksi la ekzemplojn de kristana vivo maturiĝintajn ene de la Popolo de Dio; pri la vizito al Barejno en Novembro: mallonga sed riĉa je rendevuoj kaj paroladoj
Vatikanurbo: Estas transdonita al la itala polico la viro kiu damaĝis antikvajn romiajn bustojn en vatikana muzeo; Etiopio: La prezidanto de la Komisiono de Afrika Unio invitis la registaron kaj la separatistojn de Tigrajo al kunsido por la paco en Sud-Afriko - armeaj operacoj ankaŭ en la centraj regionoj de la lando; Kamerunio: Daŭranta ribelado kontraŭ la centraj aŭtoritatuloj fariĝis "demando pri mono"; Kolombio: Progreso por atingi la tiel nomatan "kompletan pacon".

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):