Internaciaj informoj - 2021-04-22, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Papo Francisko akceptis aŭdience la taskitan ĉefministron de Libano, Saad Hariri; aŭdienco kun akvopilka teamo: kernoj de la vera sportisma spirito; 600 malriĉuloj ricevos la duan kontraŭvirusan dozon en la vakcina centro de Vatikano; mesaĝo por la Tago de la Tero: restarigi pozitivan kunligon kun la Kreanto, la proksimulo kaj la kreaĵaro; mesaĝo al la 17-a pintorenkonto en Andoro de la hispan- kaj portugal-lingvaj landoj; el 30 pilgrimlokoj, oni gvidos la trapreĝon de la rozario ĉiun tagon en majo
Hindio: Pro la dua ondo de la pandemio, la eklezio limigos la partoprenon de la fideluloj en Diservoj, nuligitaj estas jaroj da ekonomia kaj socia progreso; Filipinoj: Kreskas la malpozitivaj efikoj de la pandemio, nova iniciato Manĝoprovizejo por la Komunumo; Venezuelo: La eklezio kaj UN kunlaboros por certigi manĝojn al lernejanoj.

Aŭskultu/Elŝutu
 

Skribi al Radio Vaticana

Rubriko(j): Internaciaj informoj

Sendi komenton, skribi al la redaktoro de chi tiu TTTejo: