Internaciaj informoj - 2021-02-25, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
EU: Letero al la prezidanto de la Eŭropa Parlamento esprimas zorgon pro interveno de la parlamento pri la rajto de abortigo en Pollando; Romo: Interkonsento por nova servo de senpaga asistado favore al infanoj kaj adoleskantoj kun problemoj aŭ marĝenigitaj; Irako: Prepare al la vizito de papo Francisko, delegacio vizitis la ĥaldean katedralon de Sankta Jozefo en Bagdado; Hindio: Norda ŝtato aprobis leĝon kiu malpermesas religian konvertiĝon; Malajzio: Estas reenpatrujigitaj al Mjanmaro 1806 rifuĝintoj; Brazilo: Krizostato en amazonia ŝtato pro pluvegoj kaj inundoj; Bolivio: Kvin cent mil dozoj de la ĉina vakcino estas liveritaj dum kuracistoj kaj flegistoj strikas; Ĉilio: La supera kortumo ratifis la forpelon de migrantoj kiuj eniris la landon neregule.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):