Internaciaj informoj - 2021-02-24, mer | Radio Vatikana - Esperanto |
---|
La spiritaj ekzercoj de la papo kaj la roma kurio en la tempo de la
pandemio; kondolenca telegramo post la tragika atenco en DR Kongo pro
kiu mortis la itala ambasadoro, itala ĝendarmo kaj ilia ŝoforo -
kondiĉoj en nordorienta DR Kongo Vatikanurbo: Profesoro D-ro Roberto Bernabei estas nova persona kuracisto de papo Francisko post la morto de d-ro Fabrizio Soccorsi pro Kovid-19; Germanio: Beate Gilles estas nomumita la nova ĝenerala sekretario de la episkopara konferenco, la unua virino en tiu posteno; Portugalio: La prezidanto submetis je la konstitucia kortumo la leĝon pri eŭtanazio; Palestino: En la venonta elektado, almenaŭ 7 el la parlamentaj seĝoj estos rezervitaj por kristanoj; Jordanio: Fine havos sian paroĥon 1200 katolikaj familioj de la latina rito; Alĝerio: Manifestacioj kontraŭ la politika sistemo; Usono: La parlamento de la ŝtato Virginio aprobis leĝon kiu nuligos la mortopunon; Ekvadoro: Dekoj da mortoj pro ribeloj en malliberejoj. |
Aŭskultu/Elŝutu |
Rubriko(j): Internaciaj informoj
|
Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):