Internaciaj informoj - 2020-10-15, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Relanĉo de la Tutmonda Pakto pri Edukado
Nova prefekto por la Kongregacio pri la Aferoj de la Sanktuloj; kardinalo Rodríguez Maradiaga, ĉefepiskopo de Tegucigalpa, Honduraso, estas konfirmita kiel kunordiganto de la konsilio por helpi la papon pri la nova konstitucio por la roma kurio, ankaŭ konfirmitaj estas la aliaj membroj de la konsilio
Monda Tago de la Manlavado: En 43% de lernejoj, mankas instalaĵoj por lavi manojn per akvo kaj sapo; Monda Tago de Nutrado: Pro la pandemio, la pli vundeblaj homoj estas des pli senigitaj je la rajto havi manĝaĵon, alvoko al ago fare de la monda komunumo; Hispanio: Malgraŭ la pandemio, okazos la pilgrimo de la junaj eŭropanaj al Santiago en decembro; Niĝerio: La polico supozeble ne plu uzos perforton kontraŭ manifestaciantoj; Sud-Sudano: Deklaracio de principoj kiu fiksos la temojn de la intertraktoj por la estonteco de la lando; Tajlando: La registaro respondas al amasaj popolaj manifestacio per la renovigo de la esceptostato; Srilanko: Religiaj kaj civilaj gvidantoj malakceptas proponitan amendon de la konstitucio kiu minacos demokration en la lando.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):