Internaciaj informoj - 2020-10-01, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Komentoj pri la vizito al Vatikano de la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo por renkonti la papan ŝtatsekretarion kardinalon Pietro Parolin kaj la sekretarion por la rilatoj kun la ŝtatoj ĉefepiskopon Paul Gallagher; simpozio pri religia libereco en la usona ambasadorejo ĉe la Sankta Seĝo, respondoj al demandoj pri religia libereco kaj Ĉinio
Eburbordo: Komenciĝis la konstrulaboroj de la Urbo de la Paco; Niĝerio: La katolikaj episkopoj atentigas ke senlaboreco kreskas kaj ŝajne mankas plano por rebonigi la ekonomion; Brazilo: Estas publikigita raporto pri perforto kontraŭ la indiĝenaj popoloj; Argentino: Financado por nova iniciato de la argentina Karitatagado favore al malriĉaj kvartaloj; Papuo-Novgvineo: Enoficiĝis la unua ĉefepiskopo de la diocezo Rabaul naskita en la regiono.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):