Ĉu la keltoj revenis? (P. Cadei) - 2004-06-03, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Ĉu la keltoj revenis?

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Ĉu la keltoj revenis? (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia ĵaŭda elsendo en Esperanto.

Nia ĉi-vespera temo estas “Ĉu la keltoj revenis?”. La tekston redaktis pastro Battista Cadei.

Onidire la kelta religio fariĝas denove laŭmoda. Sed ni vidu, kiuj estis la antikvaj Keltoj. Antikva hind-eŭropa popolo, la Keltoj (aŭ Gaŭloj aŭ Galloj) disvastiĝis tra la okcidenta Eŭropo ĝis la Hibera duoninsulo, kaj la nuntempaj Britujo, Irlando, Francujo kaj Norda Italujo.

La kelta socio konsistis el pastroj, nobeloj kaj plebanoj, organizitaj laŭ gentoj aŭ triboj, kiujn gvidis reĝoj.
Kiam Gallujo (la nuntempa Francio) estis konkerita de Julio Cezaro, en la unua jarcento antaŭ Kristo, la latina lingvo forviŝis la keltan, kiu pluvivis nur en kelke da dialektoj, kiel ekzemple la bretona kaj la kimra.

Kune kun la lingvo, preskaŭ malaperis la kelta kulturo, kiu estis rigore parola kun absoluta malpermeso tradicii ĝin per skriba literaturo. Tial pluvivis nur kelke da legendoj, foje miksitaj kun mezepokaj kristanaj elementoj.
Pluraj el tiaj rakontoj temis pri reĝo Arturo kun ties ronda tablo el nobelaj aventuremaj vagaj kavaliroj, kiuj serĉis la sanktan Gralon, tio estas la mitan kalikon, kiu laŭlegende kolektis la sangon de Kristo mortanta surkruce. La mezepoka historiisto Godfredo el Monmouth en la jaro 1136-a, verkis Historion de Britaj Reĝoj, en kiu ludon rolas reĝo Arturo kaj sorĉisto Merleno; kun la rakonto de la bataloj de tiu heroo kiu per sia sorĉa glavo "Ekskaliburo" mortigis 470 virojn. Arturo estas simbolo de heroeco kaj senmorteco. Mortige vundite, li estis transigita en la sorĉan insulon Avalono. Ĉu Arturo apartenas al mito aŭ al historio ? Iuj opinias, ke Arturo estis brita armeestro el la sesa jarcento, kiu kondukis la Britojn en ties militoj kontraŭ la Saksonoj. Ĉiuokaze Arturo, kun aliaj roluloj, kiel Lanceloto, Ginevra kaj kavaliro Percevalo, fariĝis nuntempa mito precipe ĉe geknaboj, kiuj surhavas tatuajn keltajn krucojn, aŭskultas keltajn muzikojn, legas romanojn pri la mitologia Gralo aŭ spektas filmon, kies heroo estas la kelta Braveheart. En pluraj landoj de la okcidenta Eŭropo fakaj vendejoj kaj apotekoj merkatigas kelkajn nutraĵojn kaj medikamentojn. Iuj universitatoj starigas kursojn kaj seminariojn pri runa skribo-sistemo kaj kelta lingvo. Malantaŭ la modo de la kelta kulturo staras la ideo, ke tiu kulturo konsistigas la veran kernon de la Eŭropa civilizacio. Laŭ tiu opinio, la Kristanismo ne konsistigis la kulturon de nia kontinento; male, la kristana ideo, el juda deveno, invadis kaj mortigis la veran animon de Eŭropo, kies vera spirito troveblas nur en la keltaj kaj ĝermanaj tradicioj.

Sed kion ni konas pri la kelta religio ? Tre gravis en ĝi plantoj, bestoj kaj sanktaj arbaroj, nome nemeton, kiujn oni kredis magiaj kaj miraklopovaj. La religia ritaro okazis laŭ la luna kalendaro kun nur du sezonoj: la vintra, nome geimredh, kaj la somera, nome samradh, kaj al diaĵoj oferis bestojn kaj foje bedaŭrinde eĉ homojn. La sanktaj arbarlokoj, nome nemeton, estis kultejoj kaj ankoraŭ troviĝas ekzemple en Bretonujo (nord-okcidenta parto de Francio) ruboj, restaĵoj de altaroj aŭ kultejoj rondformaj, el kiuj famas tiu de Stonhenge, aŭ karakterizaj spiraloj desegnitaj surgrunde. En kelke el tiaj antikvaj kultejoj, ĉefe – mi ripetas – en Bretonujo, nuntempaj druidoj celebras kultojn, kiuj ilia-intence daŭrigas tiujn antikvajn.

Sed kia vera rilato estas inter la antikva religio de la keltoj kaj ties nuntempa revivigo ? Kompreneble ne temas pri simpla ripeto de tiuj antikvaj ritoj, ankaŭ ĉar, kvankam konate en ties bazaj trajtoj, ĝi estas tute nekonata en ties konkreta sistemo, pro tio ke – kiel ni jam diris – estis al antikvaj pastroj nome druidoj tute malpermesate postlasi skribajn dokumentojn pri siaj tradicioj, kiuj estis rigore nur parolaj. La nuntempaj anoj de la keltaj kultoj rilatas al la antikvaj nur kiel mito. Ankaŭ iliaj religiaj ideoj respegulas la postmodernan pensomanieron pli ol antikvajn konceptojn. Antaŭ ĉio, la ekologia respekto por la naturo – al tio, ili aldonas la kredon en okultaj magiaj fortoj de plantoj kaj animisma koncepto de la mondo. Tial kelt-religianoj celebras ritojn por ekhavi fertilecon kaj kultas kiel diojn la stelojn kaj la lunon. Ili foje diras, ke tio apartenas al la spirito de Sankta Francisko, sed ĉiu serioza konanto komprenas, kiom tio estas for de la spirito de la Malriĉulo de Asizo, kiu adoris nur Dion, kreinto de ĉia belaĵo, kiun li honoris en tuta ĉasteco.

Entute, ni povas konkludi, ke la kelta religio estas esence pagana, kaj ofte ĝi estas intense tia, kun akra polemiko kontraŭ la Kristanismo. Iuj kredas, ke ĉe tiu eblas retrovi la perditan senkulpecon, kontakte kun la netuŝita naturo, kia ĝi estis antaŭ la estiĝo de Kristanismo. Sed estas iluzie pensi, ke sufiĉas revi por fariĝi senkulpaj !

Por nia ĵaŭda rubriko, ni parolis pri la temo “Ĉu la keltoj revenis?”. La tekston redaktis pastro Battista Cadei.

Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon vespere, ni raportos pri la vojaĝo de la Papo al Berno. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):