Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2020-08-12, mer | Radio Vatikana - Esperanto |
---|
Ĉiu persono ne estas "io", objekto, sed "iu" kies dignon oni devas agnoski; pri la festo de la Ĉielenpreno de Maria Papo Francisko akceptis aŭdience s-inon Michelle Bachelet, la alta komisaro de UN pri homaj rajtoj kaj eksprezidantino de Ĉilio, kaj episkopon Giorgio Marengo, apostola prefekto de Mongolio; la papo baptis sukcese apartigitajn siamajn ĝemelojn Pro la sanitara krizo, ĉi-jare ne okazos la tradicia eŭropa renkonto de la gejunuloj organizita de la komunumo Taizé; Belorusio: Plia tago de protestoj, ekstervica kunveno de la EU pri la situacio, komentoj de la ĉefepiskopo de Minsko; Malio: Miloj postulis la eksiĝon de la prezidanto; Venezuelo: La episkopoj subtenas partoprenon en la elektadoj okazontaj en decembro. |
Aŭskultu/Elŝutu |
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj
|
Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):