Internaciaj informoj - 2020-07-16, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Vatikanurbo: Manlibro por gvidi tiujn, kiuj devas konstati la veron kiam neplenaĝulo suferas trouzojn fare de klerigo; Francio: Unuafoje, virtuala pilgrimado ĉe Lurdo; Egiptio: Proparolantoj de la koptaj eklezioj esprimis zorgadon pro la kreskanta disdonado de libroj kun misgvidaj titoloj pri la Sanktaj Skriboj; Irako: Forta alvoko por ke oni respektu la rajtojn de la kristanoj precipe koncerne geedziĝon kaj religian liberecon; Bolivio: Profunda doloro pro la forpaso de monsinjoro Eugenio Cappellini; Argentino: Dioceza pastro estis murdita en Tucumán; Aŭstralio kaj Bangladeŝo: Aŭstralianoj laboras pro havigi sanitaran helpon kaj subtenon por homaj rajtoj ĉe la rifuĝintoj rohingja en Cox‘s Bazaar
Informoj pri lingvoj: Fronte al la sanitara krizo, en Italio naskiĝis Language Aid, servo de perkomputila lingva helpo; en Australio post jardekoj fine aperis vortaro kaj gramatiko de la indiĝena lingvo la durga.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):