Internaciaj informoj - 2020-07-15, mer Radio Vatikana - Esperanto
Brazilo: Spiraparato estas liverita al hospitalo en la ŝtato Pará; Libano: Daŭras malfacilaĵoj kaj protestoj kontraŭ la vivkosto kaj la koruptado; Niĝerio: La loka katolika eklezio kaj la nacia registaro kunigas siajn fortojn por batali kontraŭ seksperforto kaj homvendado; Malio: Daŭras sociaj kaj politikaj streĉoj; Filipinoj: De morgaŭ ĝis la fino de aŭgusto, la eklezio okazigos 21-tagan preĝadon por la resaniĝo de la lando; Mjanmaro: Birmaj religiestroj levis urĝan alvokon al ĉiuj politikaj, sociaj kaj religiaj roluloj profiti de la ora ŝanco de la venonta nacia elektado; Usono: Ne daŭris longe la prokrasto de la unua ekzekuto depost 17 jaroj laŭ la federacia juro - lastminute estis interrompita la ekzekuto de alia kondamnito, demenculo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):