Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2020-04-23, ĵaŭ | Radio Vatikana - Esperanto |
---|
Al la familioj kiuj spertas malfacilaĵojn kaj ekspluatojn en la tempo de la pandemio; Petro al la ĉefpastroj: oni devas obei Dion prefere ol homoj (kp. Agojn 5:27-33); pri Sankta Georgo, martiro (m. 303 p.K.), simbolo de la kredo kiu triumfas super malbono En la nomfesto de papo Francisko, li donacis spiraparatojn kaj sanitarajn rimedojn al hospitaloj en Italio, Hispanio kaj Rumanio; la 52a Internacia Eŭkaristia Kongreso estas prokrastita ĝis 2021; MOS: Duono de la mortintoj pro la koronoviruso loĝis en ripoz- kaj kuracaj domoj; Skotlando: Letero kondamnas, ke la skota registaro daŭre agas por elimini la pli malfortojn membrojn de nia socio, la nenaskitojn; Venezuelo: Komenciĝis la laboro de la Venezuela Interreligia Socia Konsilio por plifortigi la kapablon integriĝi kaj la kolektivan klopodon inter la sociaj sektoroj; Peruo: La nacia kunordigo por la homaj rajtoj de la indiĝenaj popoloj petis al la registaro precizajn sanitarajn direktivojn favore al la komunumoj de la perua arbaro. |
Aŭskultu/Elŝutu |
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj
|
Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):