Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2019-12-04, mer Radio Vatikana - Esperanto
La Agoj de la Apostoloj: la servado de Sankta Paŭlo Apostolo en Efezo (Agoj 19, 20)
Saluto al la pola sindikato Solidarnosc; mesaĝoj al la internacia konferenco pri la klimato, kaj al la 24a publika kunsido de la Papaj Akademioj; estas inaŭgurotaj la kristnaskaj kripo kaj arbo en Placo Sankta Petro; tradicia omaĝo al la Virgulino ĉe Placo de Hispanio en Romo
Prilingvaj informoj: La kanadaj espiskopoj proponas preĝon por la protekto de indiĝenaj lingvoj en la eklezio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Papo Francisko, dum la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco en placo Sankta Petro, daŭrigis la serion da paŝtistaj instruoj pri la vojaĝo de la Evangelio en la mondo, pri kiu raportas la Agoj de la Apostoloj. La kerno de lia medito estis la tekstoj pri la servado de sankta Paŭlo apostolo en Efezo, en la ĉapitroj 19-a kaj 20-a de la Agoj.

Diversaj estas la mirakloj kiuj okazis pere de la apostolo: malsanuloj resaniĝis kaj la demonhavantoj liberiĝis kaj tio okazis ĉar la disĉiplo similas al sia Majstro: “La potenco de Dio, kiu enirrompas en Efezon – klarigis la Papo – senmaskigas tiujn, kiuj volas uzi la nomon de Jesuo por plenumi ekzorcaĵojn sed sen havi la spiritan aŭtoritaton por fari tion. Ĝi ankaŭ malkaŝas la malfortecon de la sorĉartoj, je kiuj en Efezo rezignas multegaj personoj, dank’ al la prediko de Paŭlo, por anstataŭe elekti Kriston”.

“Ĝi estis aŭtentika renverso por urbo, kiel Efezo – komentis Francisko – kiu estis centro fama pro la praktikado de magiaĵoj aŭ sorĉaĵoj. Luko do substrekas la neakordigeblon de la kredo je Kristo kun la magio. Se vi elektas Kriston, vi ne povas vin turni al sorĉisto: la kredo estas konfido – plena sinallaso en la manojn de Dio, kiu konigas sin ne per okultaj praktikoj, sed per la revelacio kaj senpaga amo”. Ankaŭ hodiaŭ praktikantaj kristanoj vizitas sorĉistojn kaj magiistojn sed “la magio ne estas kristana. Nek estas kristanaj multaj faroj por diveni la estontecon aŭ ŝanĝi viv – situacion”.

Revuante la apostolan servadon de Paŭlo, la Papo memorigis lian adiaŭan paroladon, spirita testamento, kiun la Apostolo adresas al tiuj, kiuj, post lia foriro, devos estri la komunumon de Efezo. Ĝi estas unu el la plej belaj paĝoj de la Agoj de la apostoloj, komentis Francisko.

Komence Paŭlo adresas instigon al la estroj de la komunumo, kiujn – li scias tion – li renkontas por la lasta fojo. Kaj li diras al ili: “Gardu vin kaj la tutan gregon” (Agoj, ĉapitro 20-a, verso 28). “Jen la laboro de la paŝtisto – komentis la Papo: la gardado, gardi sin mem kaj la gregon. La paŝtisto, la paroĥestro, la presbiteroj, la Episkopoj, la Papo devas gardi. Vigli por gardi la ŝafaron kaj ankaŭ vigli sur si mem, ekzameni la konsciencon kaj konstati kiel oni plenumas la devon gardi”.

“Karaj fratoj kaj fratinoj – finis Francisko – ni petu al la Sinjoro renovigi en ni la amon por la Eklezio kaj por la konfiditaĵo de la kredo, kiun ĝi gardas, kaj igi nin ĉiujn kunrespondecaj pri la gardado de la grego, subtenante perpreĝe la paŝtistojn, por ke ili montru la firmecon kaj tenerecon de la Dia Paŝtisto”.

Pliaj informoj pri Papo Francisko. Antaŭ la ĝenerala aŭdienco li salutis la estraron de la pola sindikato Solidarność, memorigante ĝian rolon esti inspiro, ankaŭ trans la landlimo, kaj ĝian servon favore al la komuna bono kaj al la diversaj profesiaj grupoj ĉeestantaj en Pollando. Dum sia alparolo la Papo substrekis, ke “la sincera serĉado, kiun homoj kaj grupoj faras por trovi bonon, veron kaj justecon ĉiam estas akompanata de la ĉeesto de Dio”. Signo de malfermiĝo je la spirito de Dio estas fakte “la sinteno de solidareco kun homoj senigitaj de siaj neforigeblaj rajtoj”.

Ekde pasinta lundo ĝis la 13-a de la nuna monato okazas en Madrido la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri la klimato. Dum la malfermo de la laboroj la vatikana ŝtatsekretario kardinalo Pietro Parolin legis la mesaĝon de la Papo. En liaj vortoj aperas la bedaŭro pro la malfruo de la internacia komunumo alfronti la klimatan ŝanĝiĝon, unu el la ĉefaj defioj por la homaro, kaj la invito ne maltrafi ĉi tiun okazon por konservi nian komunan domon.

“La nunaj esploroj, rimarkas la Papo, montras kiom la deklaroj estas malproksimaj el konkreta agado, kvankam kreskas la konvinko, ke necesas transformi la nunan evolu – modelon kaj stimuli la internacian solidarecon por la lukto kontraŭ klimataj ŝanĝiĝoj kaj malriĉeco”.

Necesas klara politika volo, kiu kapablu realceli la financajn kaj ekonomiajn investojn al tiuj sektoroj, kiuj vere savogardas dignan vivon de la homaro en sana planedo. Ni devas profiti, antaŭ ol ĝi malaperu, la etan eblecon interveni per niaj respondecaj agoj en la ekonomiaj, teknologiaj, sociaj kaj edukaj kampoj, bone sciante ke niaj agoj estas interdependaj.

Fine, la mesaĝo mencias la gejunulojn, kiuj ne devas ricevi la pezan taskon solvi la problemojn kaŭzitajn de la antaŭaj generacioj. La fina espero estas, ke “oni klopodu por havigi al ili bonan kaj dignan estontecon. Ke ĉi tiu spirito animu la laboron de la konferenco pri klimato”, al kiu Francisko deziras ĉiun sukceson.

Papo Francisko sendis mesaĝon al la 24-a publika kunsido de la papaj Akademioj. Ili estas 7, kunordigitaj de konsilio gvidata de kardinalo Gianfranco Ravasi. En sia mesaĝo la Papo mallonge meditas pri la elektita temo “Maria, vojo de paco inter la kulturoj” kaj li retrairas la eventojn kaj gravecon, kiujn la Papoj rezervis al mariologio.

Morgaŭ posttagmeze estos inaŭguritaj la kristnaskaj kripo kaj arbo en placo sankta Petro en Vatikano, per ceremonio riĉigita per kristnaskaj kantoj kaj popolaj dancoj de la nord – italaj regionoj Trentino kaj Venetio, ĉar ĉi-jare la du simbolojn de Kristnasko donacis al la Papo du urbetoj de tiuj regionoj. Iliajn reprezentantojn la Papo akceptos aŭdience morgaŭ matene.

Venontan dimanĉon posttagmeze, en la soleno de la Senmakula Koncipiĝo de Maria, Papo Francisko atingos placon de Hispanio en Romo por la tradicia omaĝo ĉe la tie staranta statuo de la Virgulino.

Ni fimas per informoj pri lingvoj. Preĝo por alvoki la protekton kaj revivigon de la indiĝenaj lingvoj ankaŭ en la Eklezio. Tion proponas la Konsilio de la kanadaj katolikaj indiĝenoj okaze de la venonta nacia tago de solidareco kun la indiĝenaj popoloj, okazanta ĉiujare en Kanado la 12-an de decembro lige kun la festo de la Virgulino de Guadalupe. En la internacia jaro dediĉita de Unuiĝintaj Nacioj al ĉi tiu temo, la kanada Eklezio volas altiri la atenton pri la graveco konservi kaj subteni tiujn lingvojn, kiuj riskas malaperon, por transdoni kredon enkarniĝintan en la lokaj kulturoj al la katolikaj komunumoj de la ‘unuaj nacioj’ (ĝi estas etnisma termino uzata por ĉiuj indiĝenaj popoloj de Kanado). “Ilia riĉa heredaĵo estis tre damaĝita de koloniismo – skribas la konsilio – kaj nuntempe ĝi estas endanĝerigita de la kunvivado kun aliaj kulturoj, kiuj emas marĝenigi ĝin. Necesas reakiri la indiĝenajn lingvojn por transdoni ilin al novaj generacioj, por redoni al tiuj popoloj – finas la kanada konsilio – senton de aparteno, respekton kaj dignon. Ĝi estas grava paŝo al repaciĝo kun la ‘unuaj nacioj’”.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):