Internaciaj informoj - 2019-11-28, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Albanio: Monkontribuo por la popolo trafita de tertremo, internaciaj helpantoj alfluas malgraŭ frostaj diplomatiaj rilatoj; papo Francisko akceptis aŭdience la prezidantinon de Estonio, Kersti Kaljulaid
Internacia renkontiĝo pri la dokumento Evangelii Gaudium (La ĝojo de la evangelio, 2013); Tria fazo de la dialogo inter la Katolika Eklezio kaj la Asiria Eklezio de la Oriento; atomaj armiloj: la monda situacio; Papuo-Novgvineo: Referendumo pri la sendependiĝo de insulo Bougainville
Lingva informo: La unua itala-lakota vortaro.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Internaciaj informoj

Pere de la administrofako por la servo al la tuteca homa evoluo, Papo Francisko sendis unuan monkontribuon el 100.000 eŭroj por la asistado, dum la nuna urĝa situacio, al la loĝantoj de Albanio trafitaj de forta tertremo. “Tiamaniere – diras komuniko de la administrofako - la sankta Patro volas esprimi sian spiritan proksimecon kaj sian patran subtenon al la homoj kaj teritorioj trafitaj. La sumon oni utiligos en la diocezoj koncernataj de la tertremo por helpo kaj asistado, interkonsente kun la apostola nunciejo en Albanio. La kontribuo de ĉi tiu administrofako – finas la komuniko – kiu akompanas la preĝon de la Papo por la loĝantaro de Albanio, estas parto de la helpoj startigataj de la katolika Eklezio kaj kiuj kuntrenas la intervenojn de multaj episkoparaj Konferencoj kaj de bonfaraj organizaĵoj”.

Kaj al la areoj de Albanio kie okazis la terskuoj alvenis skipoj de helpantoj ankaŭ el ĉiuj landoj de Balkanio: al la helpantoj el Tirano aliĝis tiuj el Beogrado, Priŝtino kaj Zagrebo. Ĉi tio estas pozitiva okazintaĵo en regiono, kie la diplomatiaj rilatoj inter najbaraj ŝtatoj restas frostaj. Dudek jarojn post la fino de la konflikto en Kosovo oni superis, almenaŭ provizore, la historiajn streĉojn ĉeestantajn en la regiono ekde la fino de la 1980-aj jaroj. Signo de malstreĉiĝo estis la pasintmonata interkonsento laŭ la modelo Ŝengena por la libera movo de kapitaloj, varoj, homoj kaj servoj, subskribita de la ĉefministroj de Norda Makedonio, Serbio kaj Albanio. La interkonsento markus deirpunkton por paca kunvivado en la areo kaj la nord-makedona prezidanto Zoran Zaev lanĉis la proponon plivastigi ĝin al aliaj najbaraj landoj, ekzemple Bosnio kaj Kosovo.

Ĉi-matene Papo Francisko akceptis aŭdience la Prezidantinon de Estonio, Kersti Kaljulaid, kiu poste renkontiĝis kun monsinjoro Paul Richard Gallagher, sekretario por la rilatoj kun la ŝtatoj. Dum la elkoraj interparoloj – raportis la gazetara salono de la Sankta Seĝo – oni esprimis ŝaton por la bonaj dupartiaj rilatoj, memorigante la viziton de la Papo al Estonio pasintjare, okaze de la centjariĝo de la landa sendependeco. Poste oni pritraktis kelkajn temojn el reciproka intereso estis traktitaj, kiel la rolo de edukado, la socia justeco kaj la savogardo de la kreaĵaro. Fine, oni haltis sur diversaj temoj el regiona kaj internacia dimensio, inter kiuj la paco kaj sekureco, la multflanka sindevigo por preventado kaj solvo de konfliktoj, kun aparta atento al la situacio en Ukrainio, kaj la defioj, kiuj koncernas la estontecon de Eŭropo.

“La eliranta Eklezio. Akcepto kaj perspektivo de Evangelii Gaudium”. Jen la temo de la internacia renkontiĝo organizita de la Papa Konsilio por la akcelo de la nova evangelizado, kiu de hodiaŭ posttagmeze ĝis postmorgaŭ sabaton okazas en Vatikano. Ĝi okazas ses jarojn post la publikigo de la apostola instigo Evangelii Gaudium de Papo Francisko pri la evangelizado kaj volas esti okazo por kompreni kiel oni akceptis ĝin en la komunumoj. Postmorgaŭ matene Francisko akceptos aŭdience la partoprenantojn.

La miks-komisiono por la teologia dialogo inter la Katolika Eklezio kaj la Asiria Eklezio de la Oriento aranĝis sian plenan kunsidon la 21-an kaj 22-an de novembro en Romo, ĉe la Papa Konsilio por la akcelo de la unueco de la kristanoj. La Komisiono – oni legas en deklaro de la Papa Konsilio – daŭrigis sian laboron pri la tria fazo de la dialogo, meditante pri la naturo kaj misio de la Eklezio kaj pri la agado de la Sankta Spirito en la Eklezio.

Malmorala estas la uzo kaj la posedo de nukleaj armiloj: tion diris Papo Francisko en Hiroŝima kaj denove dum la revenvojaĝo el Japanio kaj hieraŭ dum la ĝenerala aŭdienco. La komerco de tiaj armiloj aspektas tre prospera kaj multaj landoj daŭre faras testadojn por militaj celoj. VaticanNews publikigis noton pri la monda situacio: la teknike pli progresintaj landoj el ĉi tiu vidpunkto estas Ruslando kaj Usono, kiuj posedas respektive 6490 kaj 6185 atomajn raketkapojn, el kiuj pli ol mil metitaj pro stategiaj celoj en pluraj misil-bazoj.

La unua klopodo limigi la nukleajn armilojn datiĝas de 1968, kun la Traktato pri nukleanNeproliferado. Ĝi legitimis la armilojn jam poseditajn , sed preskribis, ke tiuj armiloj estu estingitaj kun la tempopaso kaj ke neniu nova armilo estu pretigita.

Bedaŭrinde ĉi tiuj interkonsentoj estis respektataj nur parte dum la jaroj. Kelkaj landoj, kiel Hindio kaj Israelo, neniam aliĝis al la traktato, aliaj realigis sekretajn nukleajn projektojn. En 2000 la landoj, kiuj lanĉis la traktaton, redeklaris sian sindevigon por la kompleta elimino de nukleaj armilejoj, tamen ili daŭre posedas atombombojn kaj, lastatempe, en Ruslando kaj Usono aperis la intenco reevoluigi pro militaj celoj la nuklean energion.

Oni devas konsideri, ke ekde la fino de la okdekaj jaroj la nombro da atombomboj en la mondo malpliiĝis konstante, tamen la nunaj armiloj estas multe pli potencaj ol la antaŭaj: ekzemple, la radioaktiva potenco de torpedoj Poseidon estas centoble pli granda ol tiu de la bombo ĵetita sur Hiroŝima.

BOUGAINVILLE. Post dudek jaroj de sangoplena interna milito, kun 15.000 viktimoj, okazas, ekde pasinta sabato ĝis la 7-a de decembro, referendumo pri la sendependiĝo de insulo Bougainville de Papuo-Nov-Gvineo. Grandaj necertecoj restas pri la postsekvo, skribis informagentejo Fides. La sendependiĝo ne estos tuja: kelkaj opinias, ke necesos jardeko da intertraktoj inter la loka registaro kaj tiu de Papuo-Nov-Gvineo.

Fine de la elsendo ni proponas informon pri lingvo. La unua itala-lakota vortaro aperos la 18-an de decembro kun la celo helpi savi la endanĝerigitan lingvon de la Siuoj, indiĝenoj de Nord-Ameriko. La Lakota Leksikono estis kompilita de la italaj fakulinoj pri ĝi kaj ĝi enkadriĝas en la Internacia Jaro de la indiĝenaj lingvoj, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj.

Konsiderante, ke la Lakota estis ĝis antaŭnelonge lingvo nur parolata kaj ne skribita, la kompilantinoj de la leksikono konsultis la plej aŭtoritatajn fontojn. Per sia libro ili celas doni altvaloran kontribuon al la kulturo kaj identeco de la Siua-Lakota popolo, kaj por la rebonigo de la efikoj de kultura subpremo suferita de milionoj da indiĝenoj. Historie 400 amerikaj indiĝenoj laboris dum la dua mondmilito, uzante la lakotan lingvon, kune kun tiuj de la Navahoj kaj de aliaj indiĝenoj, por mesaĝoj, kiuj sekve estis nedeĉifreblaj fare de la naziistoj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):