Internaciaj informoj - 2019-08-08, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Francio: Intervjuo kun Jean-Marc Aveline, la nova ĉefepiskopo de Marsejlo; Burundio: Averto pri kreskanta disvastiĝo de malario; Egiptio: Rapide daŭras la laŭleĝigo de kristanaj preĝejoj; Israelo: La karolikaj episkopoj de la Sankta Lando publikgis komunikon pri la elpeloj de filipinaj patrinoj kaj infanoj; Irako: Daŭraj streĉoj kaj disputoj inter la nacia aremo kaj milicioj apud Mosulo; Sirio: Usono kaj Turkio atingis principan interkonsenton por la realigo de sekureca zono ĉe la norda landlimo; Hindio: La situacio en Kaŝmiro estas delikata kaj postulas ĉies zorgadon; Ĝenevo: Estas prezentita la raporto Klimata Ŝanĝiĝo kaj Teritorio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Internaciaj informoj

RESUMO: Nova ĉefepiskopo de Marsejlo (Francio). En Burundo endemia disvastiĝo de malario. Egiptio: daŭras la laŭleĝigo de kristanaj kultejoj, konstruitaj sen permesoj. La episkopoj de Sankta Lando esprimas zorgadon pro la nuligo de vizoj de filipinaj laborantinoj en Israelo post gravediĝo. Daŭras streĉoj kaj konfliktoj en la Esplanado de Ninivo en Irako. Zorgemo kaj atento de la hinda katolika komunumo pri la situacio en Kaŝmiro: la nuligo de ĝia aŭtonomeco estigas protestojn en tiu hinda regiono kaj fortajn kritikojn kaj reagojn en Pakistano. Prezentita la raporto “Klimata ŝanĝiĝo kaj teritorio” de la scienca komitato de Unuiĝintaj Nacioj: prognozoj pri la postsekvoj de la globala varmiĝo de la mondo.

Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de RV de ĵaŭdo la 8-an aŭgusto 2019.

Papo Francisko nomumis mons-ron Jean-Marc Aveline nova ĉefepiskopo de Marsejlo (Francio). Ĝis nun li estis helpepiskopo de tiu diocezo. Fronte al la mikrofonoj de VaticanNews li tiel esprimis siajn sentojn post la nomumo: “La unua penso estas diri dankon al ĉi tiu Eklezio de Marsejlo. Mi naskiĝis en Alĝerio kaj kun miaj gepatroj mi loĝis dum kelka tempo en la pariza regiono. Ni alvenis ĉi tien en Marsejlo en 1966, laŭ la volo de mia patro, kaj mi nenion sciis pri la urbo. Kaj ĉi tiu Eklezio preparis min kaj kondukis min al la kredo”.

GITEGA. Unuiĝintaj Nacioj avertis pri la kreskanta disvastiĝo de malario en Burundo: ekde la jarkomenco, registriĝis - ĉe la 11,5 milionoj da loĝantoj - pli ol 5 milionoj kaj duono da infektitoj, kun pli ol 1800 mortintoj, tiom ke oni parolas pri endemia infekto, kiu aldoniĝas al tiu de kolerao jam aganta en la lando de aprilo. Malgraŭ la petoj de diversaj internaciaj organizaĵoj, tamen la registaro ankoraŭ ne agnoskis la situacion de epidemio. En marto 2017 ĝi faris tion, kiam la infektiĝoj estis ege malpli multaj: 1,8 milionoj da kazoj kaj preskaŭ 700 viktimoj.

KAIRO. En Egiptio rapide daŭras la laŭleĝigo de kristanaj kultejoj konstruitaj sen la necesaj permesoj. Dum la lastaj tagoj la ĉi-cela registara komitato konfirmis, ke ĝi konstatis la konformecon kun la leĝo de kromaj 88 koptaj preĝejoj. Ĝis nun 1109 preĝejoj kaj koncernaj konstruaĵoj estis kontrolitaj kaj reguligitaj. La preĝejoj kontrolataj estas ĉefe tiuj konstruitaj antaŭ la ekvalido de la nova leĝo pri la kristanaj kultejoj, kiu iom moligis la koncernajn normojn.

JERUSALEMO. La katolikaj episkopoj de la Sankta Lando publikigis komunikon pri la ĵusdataj elpeloj el la lando de filipinaj patrinoj kaj infanoj, laŭ la decido de la registaro. La decidon oni alprenis post la templimo de la vizoj sed “ĝi starigas malfacilaĵojn - skribis la episkopoj - ĉu por la virinoj ĉu por iliaj labordonantoj”. La episkopoj mencias la opcion fronte al la filipinaj virinoj: aŭ labori en Israelo aŭ foriri por esti patrinoj. “La praktiko antaŭvidas, oni legas en la dokumento, ke ilian vizon oni nuligas post gravediĝo, se ili decidas resti kun la filo en Israelo. “Ni demandas al ni - skribas la episkopoj - ĉu tia politiko vere respektas la kontribuon de ilia senlaca laboro favore al la israela socio: ofte ili laboras kiel dommastrinoj aŭ asistas maljunulojn. Iliaj filoj naskiĝis ĉi tie, ili parolas, studas kaj ludas en la hebrea lingvo; ili amas la Ŝtaton de Israelo kaj taksas ĝin sia loĝloko kaj estonteco”.

MOSUL. Irako. Precize kvin jarojn post la amasa eliro, kiu dum ununura nokto malplenigis tutajn vilaĝojn, la Esplanado de Ninivo, historia areo de la kristanaj komunumoj en la teritorioj de la nuna Irako, daŭre estas je la centro de streĉoj kaj disputoj inter la nacia armeo kaj la milicioj grupiĝintaj dum la jaroj de la konflikto kun la ĝihadanoj de la sinnomanta Islama Ŝtato. Dum la lastaj tagoj, la esplanado denove fariĝis scenejo de defioj inter la iraka armeo kaj la milicioj de Haŝd al-Shaabi, kvazaŭarmeaj, ĉefe ŝijaistaj. La latentaj streĉoj eksplodis post kiam la iraka armeo provis reakiri al si la efektivan mastrumadon de ĉiuj kontrolpunktoj aŭ trapasejoj en la areo, nun en la manoj de la milicianoj. La pasintan unuan de julio la iraka ĉefministro Adel Abdul Mahdi publikigis dekreton petante al la sendependaj kvazaŭarmeaj milicioj klare decidi ĉu fariĝi armitaj grupoj por la loka sekureco aŭ transformiĝi en politikajn partiojn antaŭ la 31a de julio. Ĝis nun ŝajnas, ke la celo ne estis atingita.

DAMASKO. Post tri tagoj da interparoloj inter la oficiroj de la respektivaj armeoj, Usono kaj Turkio atingis principan interkonsenton por la realigo de sekureca zono laŭ la norda landlimo de Sirio. Ĝi estus “koridoro” por la siriaj rifuĝintoj, kiuj atendas reveni al sia lando. Por Turkio, kiu nuntempe gastigas preskaŭ 3,6 milionojn da sirianoj, la interkonsento konsistigas gravan antaŭenpaŝon koncerne la rifuĝintojn el Sirio.

RANĈI. Hindio. “La situacio en Kaŝmiro estas delikata kaj postulas ĉies zorgadon por la paco kaj la repaciĝo, por ke ĝi ne degeneru. Ni esprimas nian proksimecon al la loĝantaro de Kaŝmiro, kiu denove travivas tagojn de streĉo kaj sufero. Ni esperu je paca pluevoluo, ni preĝas por la paco en Kaŝmiro kaj en la tuta Hindio”: per ĉi tiuj vortoj la helpepiskopo de Ranĉi, Theodore Mascarenhas, esprimis al informagentejo Fides, la zorgemon kaj atenton de la hinda katolika komunumo pri la situacio en Kaŝmiro. Per dispozicio aprobita de la malsupra ĉambro de la parlamento, Hindio nuligis la “specialan statuson” de Kaŝmiro. La regiono, teritorio de la unika hinda ŝtato el islama plimulto, fariĝos “teritorio de la unuiĝo”, administrata de la federacia registaro pere de propra reprezentanto. La decido estigis tumultojn kaj protestojn en Kaŝmiro kaj la hindaj sekurec-trupoj arestis pli ol 500 homojn por eviti surstratajn manifestaciojn kaj eblajn terorismajn atakojn. La registaro sendis 500 pliajn soldatojn, aldone al la 60.000 jam ĉeestantaj. Pro la streĉo, preskaŭ 20.000 pilgrimuloj kaj turistoj estas forigitaj kaj la hinda Kaŝmiro restas izolita disde eksteraj kontaktoj. Pakistano decidis limigi la diplomatiajn rilatojn: ĝi anoncis, ke ĝi forpelos la hindan ambasadoron kaj ke ĝi ne sendos sian novan ambasadoron al Hindio kaj ĉesos komerci kun ĉi-lasta lando. La pakistana ĉefministro Imre Khan anoncis, ke li aliros la sekureckonsilion de UN por la defendo de la aŭtonomeco de Ĝamuo kaj Kaŝmiro.

ĜENEVO. Svislando. Estis prezentita ĉi-matene en Ĝenevo la raporto “Klimata ŝanĝiĝo kaj teritorio” de la scienca komitato de UN pri klimata ŝanĝiĝo kaj teritorio. Ĝi studas la postsekvojn de la monda varmiĝo por agrikulturo kaj arbaroj. Ĝin pretigis 66 sciencistoj el la tuta mondo. Pagas la postsekvojn de la globala varmiĝo precipe la plej malriĉaj loĝantaroj de Afriko kaj Azio, pro la koneksaj militoj kaj migradoj, sed ankaŭ la mediteranea areo ne estas imuma disde tiuj postsekvoj.

Fortegaj pluvoj, inundoj, sekeco kaj dezertiĝo estas eventoj pli kaj pli oftaj kaj, laŭ la raporto, destinitaj kreski dum la venontaj jaroj pro la varmiĝo. Ili aĉiĝas la grundon kaj malaperigas pli kaj pli da terpecoj kultiveblaj. En multaj el la pli malriĉaj regionoj povos kreski la dezertoj; ĉefe kreskos la migradoj: la migrantojn pro ekonomiaj problemoj anstataŭigos migrantoj pro la klimata ŝanĝiĝo, kio povus plimultigi la batalojn por la uzo de kultivebla tero, prognozas la raporto de UN. Fronte al ĉi tiu kaj aliaj prognozoj la invito de la komitato de UN estas labori por haltigi la aĉiĝon de la teritorioj, por protekti la arbarojn kaj reformi la agrikulturan kaj nutradan sistemon; necesas nova alianco inter registaroj, industrioj kaj loĝantaroj por alfronti la globalan varmiĝon de la planedo.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):