Internaciaj informoj - 2019-08-07, mer Radio Vatikana - Esperanto
La Agoj de la Apostoloj: Eklezio kiu kapablas preni la manojn kaj akompani por relevi (kp. Agoj 3); pri sankta Tereza Benedikta de la Kruco (Edith Stein, 1891-1942); Horaroj de la apostola vojaĝo al tri afrikaj landoj en septembro
Mozambiko: Historia pacakordo inter la registaro kaj la Nacia Rezistomovado (RENAMO); Pakistano: Alta Streĉo post la nuligo fare de Hindio de la special statuso de Kaŝmiro.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Internaciaj informoj

RESUMO: Ĝenerala aŭdienco: “Eklezio sen limoj, kiu levas la suferanton kaj ne kondamnas” (pri Ago 3, 1-10). La kuraĝo de Edith Stein: “admono kontraŭ ĉiu ideologia perversio”. Estis publikigita la detala programo de la papa vojaĝo al Mozambiko, Madagaskaro kaj Maŭricio (4-10 de septembro). Historia paco-akordo en Mozambiko inter la registaro kaj la nacia rezistomovado RENAMO. Alta streĉo en Pakistano post la nuligo de la speciala statuso de la hinda Kaŝmiro.

Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de RV de merkredo la 7-an de aŭgusto 2019 dum kiu ni prezentos informojn el la Eklezio kaj la mondo.

“La Eklezio, kiam vidas la homojn en malfacilaĵoj, ne fermas siajn okulojn; ĝi kapablas rigardi la homaron vizaĝ’ al vizaĝo por krei signifajn rilatojn, pontojn de amikeco kaj solidareco anstataŭ barilojn”. Papo Francisko tion redeklaris dum la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco, la unua post la somera paŭzo.

La Papo daŭrigis la serion da paŝtistaj instruoj pri la Agoj de la apostoloj, meditante pri la miraklo, rakontita en la tria ĉapitro, farita de Petro rilate al kriplulo, de li resanigita en la nomo de Kristo. Francisko diris, ke “la multaj mirakloj de la apostoloj, estis elmontro de la dieco de Jesuo”. Li atentigis, ke la almozulo, paralizita ekde la naskiĝo, renkontita ĉe la pordo de la Templo, restis tie, ĉar la Mosea leĝo “malebligis al tiuj, kiuj havis fizikajn handikapecojn, prezenti oferaĵon, ĉar oni taksis la kripliĝon postsekvo de iu kulpo”. Francisko menciis ankaŭ la kazon pri la denaska blindulo pri kiu la homoj demandis: “Ĉu li estas blinda pro siaj pekoj aŭ pro la pekoj de siaj gepatroj?”. “Ĉiam, laŭ tiu pensomaniero – komentis la Papo – pro kulpeco estas kripliĝoj”.

Francisko daŭrigis memorigante, ke la Templo estis ankaŭ “loko de ekonomiaj kaj financaj komercoj” kaj ke ĉi tion kondamnis Jesuo kaj la profetoj. “Sed – aldonis Francisko per improvizitaj vortoj – kiomfoje mi pensas je tio, kiam mi vidas kelkajn paroĥojn, en kiuj oni opinias, ke la mono pli gravas ol la sakramentoj! Bonvolu! Malriĉan Eklezion ni petu al la Sinjoro”.

La almozulo renkontante la apostolojn, klarigis plie la Papo, “ne trovas monon sed trovas la Nomon, kiu savas la homon: Jesuo Kristo, la Nazaretano. Petro alvokas la nomon de Jesuo, prenas la paralizulon per la mano kaj levas lin. En ĉi tiu gesto – daŭrigis Francisko – aperas la vizaĝo de “Eklezio sen limoj, kiu sentas sin patrino de ĉiuj”, kiu kapablas preni la manojn kaj akompani por relevi. Jesuo ĉiam etendas sian manon, ĉiam klopodas levi; igi, ke la homoj resaniĝu, estu feliĉaj, renkontu Dion”.

“Temas pri la arto akompani, kiu karakteriziĝas per la delikateco per kiu oni alproksimiĝas al la alia, kun respektema kaj kompatema rigardo. Kaj ĉi tion faris la du apostoloj kun la kriplulo: kaj tion faras Jesuo kun ni ĉiuj. Ni pensu je tio dum malfacilaj momentoj, momentoj de pekado kaj malĝojo. Jesuo diras al ni: ‘Rigardu min: Mi estas ĉi tie!’. Ni prenu la manon de Jesuo kaj ni leviĝu”.

“Petro kaj Johano, finis la Papo, instruas al ni ne fidi je la rimedoj, kiuj ja estas utilaj, sed je la vera riĉeco, kiu estas la rilato kun la Resurektinto. Ni estas malriĉaj, sed ni havas grandan riĉaĵon: temas pri Evangelio”. La fina demando, kiun Francisko levis al ĉiuj, estas: “Kio estas nia riĉaĵo, kio estas nia trezoro? Per kio ni povas riĉigi la aliajn? Ni ne forgesu: nia mano estu ĉiam etendita por helpi la aliulon ekstari; la mano de Jesuo, kiu per nia mano helpas la aliajn releviĝi”.

Fine de la aŭdienco la Papo memorigis la postmorgaŭan feston de sankta Tereza Benedikta de la Kruco, Edith Stein, virgulino kaj martirino, kunpatronino de Eŭropo, dirante: “Mi invitas ĉiujn turni la rigardon al ŝiaj kuraĝaj elektoj, esprimitaj per aŭtentika konvertiĝo al Kristo, samkiel per la fordono de sia vivo kontraŭ ĉiu formo de netoleremo kaj ideologia perversio”.

Plia informo pri Papo Francisko. Oni anoncis la horarojn de la apostola vojaĝo al tri afrikaj landoj, kiujn li vizitos de la 4-a ĝis la 10-a de septembro: Mozambiko, Madagaskaro kaj Maŭricio. Aldoniĝis nova rendevuo la 5-an de septembro: temas pri privata vizito al la domo “Mateo 25” en Maputo. Ĝi estas iniciato de la apostola Nunciejo en Mozambiko kunlabore kun iom pli ol 20 lokaj religiaj komunumoj, por helpi gejunulojn kaj strat-infanojn, kiuj havas nenion por manĝi kaj ofte eĉ ne lokon kie dormi.

Aldone al tiu vizito, la 5-an de septembro, okazos la renkontoj kun la aŭtoritatuloj de Mozambiko, la junularo, la episkopoj, pastroj, gereligiuloj, seminarianoj kaj katekistoj de Mozambiko. Vendredon la 6-an de septembro, antaŭ ol atingi Madagaskaron, en la periferio de Maputo Francisko vizitos hospitalon kaj celebros Meson en la loka stadiono. Per aviadilo li poste atingos Madagaskaron je la 16a 30a loka tempo.

La postan matenon okazos la renkontoj kun la aŭtoritatuloj, la civila socio kaj la diplomataro en ĉefurbo Antananarivo. Posttagmeze la Papo renkontos la junularon. La 8-an de septembro li celebros Meson kaj poste li vizitos la tiel nomatan “Urbo de la Amikeco”: ĝi estas asistocentro fondita de la argentina misiisto Pedro Pablo Opeka, kiu alvenis al Madagaskaro en 1970: li trovis 25.000 personojn, kiuj vivis en rubejoj kaj iom post iom li havigis laboron al ĉiuj. Sekvos preĝo por laboristoj en konstruejo. La tago finiĝos kun la parolado al pastroj, gereligiuloj, konsekritoj kaj seminarianoj en Kolegio Sankta Mikaelo.

Lundon la 9-an de septembro okazos la etapo en Porto Luiso, ĉefurbo de Maŭricio. La Meso je tagmezo okazos ĉe la monumento al Maria Reĝino de la Paco; sekvos privata vizito al la pilgrimloko de Patro Laval. Jacques–Désiré Laval (1803-1864) estis franca pastro misiisto ĉe la indiĝenoj de Maŭricio. Li estis beatproklamita en 1979. Post la renkontoj kun la politikaj aŭtoritatuloj, la civila socio kaj la diplomataro Francisko revenos al Madagaskaro kaj de tie, la 10-an de septembro, li enaviadiliĝos por reveni al Romo.

Intertempe el Mozambiko alvenis la informo pri la subskribo, hieraŭ, de historia paco-akordo en Maputo inter la registaro kaj la nacia rezistomovado, sigle Renamo. La akordo devigas la partiojn aktivi por paca okazigo de la landaj balotoj de la venonta 15-a de oktobro. La Liberiga Fronto de Mozambiko (Frelimo), iama marksisma gerilo, kiu regas la landon de 40 jaroj, kaj Renamo batalis sin dum sangoplena interna milito (daŭrinta de 1977 ĝis 1992), kiu kaŭzis preskaŭ unu milionon da mortintoj. Dank’ al la interkonsentoj subskribitaj en Romo, Renamo fariĝis la ĉefa opozicia partio, partoprenante en la demokratia vivo.

Lasta informo venas el Islamabado. Alta streĉo en Pakistano post la informo pri tio, ke la hinda registaro nuligis la specialan statuson donitan al Kaŝmiro fare de la nacia Konstitucio ekde 1947. La ŝtato, el islama plimulto, povus perdi sian aŭtonomecon. «Neimageblaj estos la postsekvoj» admonis la pakistana ĉefministro Imran Khan dum ekstervica urĝa kunsido de la Parlamento en Islamabado.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):