Informoj pri papo Francisko; Internaciaj informoj. - 2016-07-13, mer Radio Vatikana - Esperanto
En Pollando mortis monsinjoro Zygmunt Zimowski, prezidanto de la Papa Konsilio por Paŝista Agado ĉe Sanitaruloj; kondolenca telegramo pro mortiga fervoja akcidento en Italio; en familieca renkonto, papo Francisko vizitis la laborantojn de la Papa Komisiono por Latinameriko
Vatikanurbo: unua kunsido de la miksa komisiono de kroataj kaj serbaj fakuloj taskita prilabori kunan relegadon pri la vivo de kardinalo Stepinac - parolado fare de la reprezentanto de la Sankta Seĝo pri la situacio en la landoj de Mezoriento - granda reeĥo en la internacia gazetaro post la nomumo de Greg Burke kiel la direktoro de la vatikana gazetara salono - pastro Lombardi klarigis ke estos neniu nova liturgia direktivaro ekde la venonta Advento - la sekretario de la Papa Konsilio por la Interreligia Dialogo vizitis Universitaton al-Azhar; Britio: "mi lasas la landon pli forta"; Hago: la Internacia Tribunalo verdiktis pri la longadaŭra disputo inter Filipinoj kaj Ĉinio
Movada informo: la ĉi-jara kongreso de IKUE estas enlistigita kiel evento de la Jubileo de Mizerikordo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j):

Informoj pri papo Francisko; Internaciaj informoj.

 

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):