Informoj pri papo Francisko; Internaciaj informoj. - 2016-05-11, mer Radio Vatikana - Esperanto
La mizerkorda patro kaj la erarinta filo (Luko 15:11-32): ankaŭ en la plej malbela situacio de la vivo, Dio pardonas kaj ĉirkaŭbrakas; ke Brazilo en la nuna momento de malfacilaĵo povu daŭrigi laŭ la vojo de harmonio kaj paco
Papo Francisko renkontis en Vatikano Abba Edmond Brahimi, la mondan estro de sufia frataro Komunumo Bektaŝi; la baza karakterizo de ĉiu virino kaj viro kiu decidas servi la eklezion misiante estas la obeemo al la voĉo de la Sankta Spirito; du novaj sanktuloj, el Italio kaj Francio - agnosko de la virtoj de kolombia pastro; la mono kolektita interne de la pavilono de la sankta Seĝo en la Monda ekspozicio de Milano subtenos la kreon de laborpostenoj por mezorientaj rifuĝintoj; letero al Tavadros la Dua, la patriarko de la kopta ortoksa eklezio: katolikoj kaj koptoj povas atesti kune gravajn valorojn; lastaj tviteraj mesaĝoj
La islama universitato Al-Azhar, kaj la ortodoksa kopta pariarkejo, subskribis deklaron pri sia sindevigo kune batali perfortaĵojn kaj trouzojn kontraŭ neplenkreskuloj; Filipinoj: amasiĝas duboj kaj timoj pri la nova prezidanto Rodrigo Duterte; Japanio: la 27an de majo, Barak Obama fariĝos la unua oficanta prezidanto de Usono kiu vizitas Hiroŝimon.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo

Informoj pri papo Francisko; Internaciaj informoj.

 

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):