La apostola vizito al Meksikio (2) - 2016-02-17, mer Radio Vatikana - Esperanto
La finaj tagoj de la apostola vizito al Meksikio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo

La apostola vizito al Meksikio (2)

Finiĝas la 12-a eksteritalia vojaĝo de Papo Francisko, kiu post preskaŭ 3 horoj havos la lastan eventon en Meksikio: la celebro de la Meso en la foira areo de Ciudad Juarez. Antaŭ ĝi okazos simbola momento: la papa aŭtomobilo veturos ĉe la internacia landlimo inter Meksikio kaj Usono, markita de metala reto. Francisko iomete haltos por saluti la fidelulojn, kiuj jam ariĝis trans la landlimo. La signifo de la gesto kuŝas en tio, ke estas tre intensaj la migrantaj fluoj el Meksikio al Usono, en kiu la loĝantoj el meksikia deveno estas pli ol 30 milionoj kaj konataj estas la problemoj de la meksikiaj migrantoj.

Ni klopodu revui la tre intensajn tagojn de la restado de la Papo en Meksikio, kiu komenciĝis per la antaŭa etapo en Kubo por la historia renkonto kun la Patriarko de Moskvo kaj de ĉiuj Rusioj Kirill.

Pasintsabate, kiam en Eŭropo jam estis dimanĉo, okazis la Meso en la baziliko de Guadalupe en Urbo Meksiko: ĝi estis la ĉefa motivo pro kiu Francisko atingis Meksikion: omaĝi al la ikono de la Dipatrino de Guadalupe fronte al kiu li restis preĝanta dum pluraj minutoj, kaj tiel konfirmi la landon en la kredo. La pilgrimloko staras tie, kie en 1531 la indiĝeno Juan Diego, kiu konvertiĝis al kristanismo, havis 5 aperojn de la Dipatrino. Surbaze de lia ekzemplo, kiu fariĝis heroldo de Maria, Francisko memorigis, ke ĉiuj estas necesaj, ĉefe tiuj, kiuj normale ne gravas ĉar oni taksas ilin ne adekvataj al la taskoj.

Dimanĉe la Papo atingis Ecatepec: preskaŭ 300.000 fideluloj akceptis lin, kun entuziasmo, kiu iris trans ĉiu prognozo. Al ĉiuj Francisko parolis pri “la tri tentoj, kiuj klopodas maldignigi nin”: vantemo, alligiteco al riĉaĵoj, orgojlo. Poste, dum la Anĝeluso, li memorigis, ke tiu lando ne plu devas priplori “virojn kaj virinojn, junulojn kaj infanojn, kiuj estas detruataj en la manoj de la komercistoj de morto”.

Sekvis kortuŝa renkonto, tiu kun la junegaj pacientoj, iliaj familioj kaj la personaro de la pediatria hospitalo Federico Gómez de Urbo Meksiko, valorriĉa strukturo, kiu ĉiujare flegas multajn infanojn malsanajn je tumoro aŭ kun kripliĝoj. La batoj de sonorilo, ludata de du infanoj, kiuj resaniĝis el kancero, ĝuste por sigeli sian venkon kontraŭ la malsano kaj la kanto de “Saluton Maria” farita de juna malsanulino, estis kelkaj el la sonoj, kiuj markis la renkonton de Papo Francisko kun 36 infanoj kaj la viziton en la onkologia fako. Senti sin flegataj, esti amataj kaj akompanataj: ili estas la pli gravaj kuraciloj indikitaj de la Papo dum lia parolado. Tre gravas – li aldonis  – ankaŭ neanstataŭigebla kuracado, kiun li difinis “amemo-terapio”.

Lundo estis la tago de la vizito al San Cristóbal de Las Casas, en ŝtato Chiapas: por la indiĝenaj loĝantaroj la Papo celebris Meson kaj ankaŭ tie tre varma estis la akcepto rezervita al la Papo. Pli ol 100.000 estis la ĉeestantaj fideluloj en la urba sporta centro. Ili plurfoje salutis Franciskon kiel la “Papon de la malriĉuloj, de la justeco kaj de la paco”. Kaj Francisko petis pardonon ennome de ĉiuj, kiuj prirabis kaj ekskludis la indiĝenajn popolojn de tiu tero, plena je riĉofontoj sed kiu restas unu el la pli malriĉaj de Meksikio. Allogaj estis la koloroj, la kantoj kaj la muzikoj per kiuj tiuj praloĝantidoj plibeligis la eŭkaristian liturgion. La Papo, do, sin turnis rekte al la ĉeestantaj indiĝenoj kaj agnoskis plenan dignon al tiuj popoloj, nekomprenataj kaj ekskluditaj de la socio. “Kelkaj – li diris – taksis malsuperaj iliajn valorojn, ilian kulturon kaj iliajn tradiciojn. Kelkaj – allogataj de la povo, de la mono kaj de la leĝoj de la merkato – senigis ilin de iliaj teroj aŭ realigis aferojn, kiuj poluciigis ilin. Kiom da malfeliĉo! Kiom da bono farus al ni konscienc-ekzameno kaj lerni diri: ‘pardonu, pardonu, gefratoj’. La hodiaŭa mondo, prirabata de la kulturo de la forapartigo, bezonas vin”. Trifoje Francisko diris: frateco, solidareco, paco. La bibliajn legaĵojn dum la Meso oni eldiris en la indiĝenaj lingvoj kaj porokaze la Papo liveris dekreton, kiu rajtigas la uzon de tiuj lingvoj en la liturgio.

Almenaŭ 50.000 fideluloj, en la meksikia posttagmezo de lundo, akceptis la Papon en la stadiono de Túxtla Gutiérrez, en Chiapas, kie okazis la renkonto kun la familioj. Francisko redeklaris la aktualecon kaj belecon de la familio, en kiu oni venkas izoliĝon kaj en kiu oni donas kuraĝon unuj al la aliaj por ĉiam denove rekomenci. La soleco estas la tineo, kiu sekigas la animon, diris la Papo. Leĝoj, kiuj protektu la familion, kaj persona sindevigo estas bona duo por rompi la spiralon de malstabileco.

Hieraŭ granda ĝojo por Papo Francisko meze de 20.000 fideluloj en stadiono “Carranza”, en Morelia, ŝtato Michoacán, en la geografia centro de Meksikio. La okazo estis la Meso kun la pastroj, gereligiuloj kaj seminarianoj. Francisko instigis venki la rezignacion, kiu “enfermas nin en la sakristioj” kaj la rezignacion, kiu “malebligas al ni ŝanĝi sistemon regatan de komercado de toksikaj drogoj, koruptado kaj perforto”. La Papo memorigis la ekzemplon de Tata Vasco, unua episkopo de tiu regiono kaj defendanto de la indiĝenaj loĝantaroj. Li estis hispano, kiu en la 16-a jarcento fariĝis indiĝeno kaj ne rezignaciis fronte al la socia ekskludado de sia popolo. Morelia ne estas facila tero: tie komercado de toksikaj drogoj estas malmola realaĵo, kun milito inter la diversaj bandoj; sed ĝi estas ankaŭ tero, kiu igis la defendon de sia arta havaĵo, flago.

La kvara tago de la apostola vojaĝo de la Papo al Meksikio finiĝis hieraŭ per la renkonto kun la junularo en la stadiono de Morelia. “Esti junaj en Meksikio – diris Francisko – estas la plej granda riĉaĵo kaj oni ne povas foroferi ĝin”. Plie, la Papo, kiu lasis esti kuntrenita kaj kortuŝita de grandega amemo, postlasis al la junuloj unu vorton, la bazon de ĉio: Jesuo Kristo. “Li forigas ĉiujn klopodojn igi vin senutilaj, aŭ puraj pagitaj rolantoj por alies ambicioj”.

Antaŭ 3 horoj Francisko adiaŭis urbon Meksikon por atingi Ciudad Juarez, por la lastaj fazoj de la vojaĝo. Li unue vizitis malliberejon kaj poste li atingis ŝtatan Kolegion por supera instruado, kiu celas disponigi fakan formadon por la mondo de la laboro. La rolulojn de ĉi-lasta – entreprenistoj kaj laborantoj – la Papo renkontas dum ni elsendas. Sekvos, kiel ni diris komence, la lasta Meso celebrita de la Papo en Meksikio kaj la enaviadiliĝo por reveni al Romo: la alveno estas antaŭvidita morgaŭ je la universala horo 14-a kaj 15.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):