Internaciaj informoj. - 2015-09-09, mer Radio Vatikana - Esperanto
Estas absolute necese revigligi la aliancon inter la familio kaj la kristana komunumo; Dio repacigas kaj pacigas en la malgrandaĵo irante kun sia popolo
Vatikanurbo: faciligi ne la nuligon de geedziĝoj sed la rapidecon de la procesoj; Monda Kongreso pri Arbaroj: arbaroj kaj personoj, investi en eltenebla evoluo; Britio: Elizabeta la Dua, la plej longe reganta brita suvereno.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo

Internaciaj informoj.

 Estas absolute necese "revigligi la aliancon inter la familio kaj la kristana komunumo". Tion diris Papo Francisko dum la hodiaŭa ĝenerala aŭdienco en placo sankta Petro, dediĉita al la kunligo inter la familio kaj la paroĥoj. "La grandajn eventojn de la mondaj potencoj oni skribas en la historiaj libroj kaj tie ili restas. Sed la historion de la homaj amemoj oni skribas rekte en la koro de Dio; kaj ĝi estas la historio, kiu restas eterne". Papo Francisko komencis sian paŝtistan instruon per impresodona poezia bildo. Kaj pri la kunligo inter la familio kaj la kristana komunumo li diris, ke ĝi estas tute logika, ĉar "la Eklezio restas spirita familio kaj la familio estas eta eklezio". Per ĉi tiuj vortoj Francisko memorigis, ke "Jesuo mem lernis la homan historion en familio kaj Li ĝin trairis tiun vojon ĝis fine". Li naskiĝis en familio kaj tie li lernis la mondon, dum 30 jaroj.
 
Poste, kiam Jesuo komencis sian publikan vivon, Jesuo arigis ĉirkaŭ si komunumon, asembleon de personoj kaj tio estas la signifo de la vorto Eklezio. La asembleo kreita de la Sinjoro, substrekis la Papo, havas la formon de gastameca familio, ne de ekskluziva, fermita sekto. Jesuo ne ĉesas akcepti kaj paroli kun ĉiuj kaj ĝi estas forta leciono por la Eklezio.
 
El tio fontis la kuraĝigo de Francisko revigligi la aliancon inter la familio kaj la kristana komunumo: "Ni povus diri, ke la familio kaj la paroĥo estas la du lokoj en kiuj realiĝas tiu kunuleco de amo, kies fonto estas Dio mem. Eklezio laŭ la Evangelio ne povas havi alian formon ol tiun de akceptema domo, kun malfermitaj pordoj, ĉiam. La preĝejojn, la paroĥojn, la instituciojn kun fermitaj pordoj oni ne povas nomi preĝejoj; ili nomiĝas muzeoj".
 
Hodiaŭ, daŭrigis la Papo, tiu inter familioj kaj proĥoj estas decida alianco kontraŭ la ideologiaj, financaj, politikaj centroj. Ni estas vokataj bazigi nian esperon sur la centroj de amo, kiuj estas la familioj, bazitaj sur solidareco kaj partopreno. Certe, necesas malavara kredo por retrovi la koscion kaj la kuraĝon por renovigi ĉi tiun aliancon; kaj plie la familioj foje rezignas je tio, ĉar ili opinias sin malkapablaj, malindaj, malfortaj. Tio estas vere – rekonis Francisko – ĉar neniu estas inda, neniu estas kapabla, neniu estas forta sen la graco de Dio. Ĉio estas donite al ni senpage. Kaj la Sinjoro neniam alvenas al nova familio sen fari iun miraklon.
 
"Logike, finis la Papo ankaŭ la kristana komunumo devas kontribui, klopodante superi tro direktorecajn kaj tro funkciajn sintenojn. Samtempe la familio alprenu iniciatemon kaj sentu la respondecon porti siajn gravajn valorojn al la komunumo. Ni ĉiuj devas konscii, ke la kristana kredo efektiviĝas en la malfermita kampo de la vivo kundividita kun ĉiuj; la familio kaj la paroĥo devas fari la miraklon por la tuta socio de pli komunuma vivo".
 
Kaj nun aliaj informoj. "Dio repacigas kaj pacigas en la malgrandaĵo, irante kun sia popolo". Tion diris Papo Francisko dum la hieraŭa matena Meso en domo sankta Marta. Francisko ĉerpis inspiron el la memoro pri la Naskiĝo de la Dipatrino, por diri, ke ni ĉiuj estas vokataj esti humilaj kaj zorgemaj pri la proksimuloj, kiel instruas al ni la Beatproklamoj kaj la 25-a ĉapitro 25-a de la Evangelio laŭ sankta Mateo.
 
VATIKANURBO. Faciligi ne la nuligon de geedziĝoj, sed la rapidecon de la procesoj. Ĝi estas la ĉefa celo de la du leteroj motu proprio (meminiciataj) de la Papo, titolitaj "Mitis Iudex Dominus Iesus" kaj "Mitis et misericors Iesus", publikigitaj hieraŭ pri la reformo de la kanonjura proceso por nulig-deklaro de geedziĝo laŭ la kanonjura kodo kaj laŭ la kodo de la kanonoj de la orientaj Eklezioj. La normoj ekvalidos la 8-an de decembro, koincide kun la komenco de la ekstervica Jubileo de la mizerikordo.
 
"La zorgemo pri la savo de la animoj – skribis la Papo – puŝis la Posteulon de Petro proponi al la episkopoj ĉi tiun reformon de la procesoj por nuligo de geedziĝo". Francisko, laŭ la spuroj de siaj antaŭuloj kaj daŭrigante la agadon startigitan de la ekstervica Sinodo pri la familio de la pasinta jaro, kiam oni starigis studkomisionon pri la temo, redeklaras ke "la geedziĝo estas pivoto kaj origino de la kristana familio" kaj ke "celo de la dokumento ne estas faciligi la nuligon de geedziĝoj sed la rapidecon de la koncernaj procesoj". Kaj tio ankaŭ pro "la grandega nombro da fideluloj" – aldonis la Papo – "kiuj, kvankam dezirante prizorgi sian konsciencon, tamen tro ofte estas deturnitaj de la juraj strukturoj de la Eklezio pro fizika aŭ morala malproksimeco". Sekve, estu "procesoj pli rapidaj kaj alireblaj" kiel petis ankaŭ la ĵusdata Sinodo pri la familio, por eviti, ke "la koro de la fideluloj, kiuj atendas klarigon pri sia situacio, ne estu longtempe subpremita de duboj".
 
KABURBO. "Arbaroj kaj personoj: investi en eltenebla evoluo". Pri tio diskutas en la nunaj tagoj miloj da fakuloj kaj registaraj delegitoj de landoj el la tuta mondo, ariĝintaj en urbo Durban, Sudafriko, por la 14-a monda kongreso pri arbaroj. La kongreso daŭros ĝis postmorgaŭ. "Malrapidiĝas la senarbarigo, sed necesas fari multon pli", admonis la direktoro de FAO, Graziano da Silva, inaŭgurante la kongresajn laborojn. Dum nur 25 jaroj malaperis 129 milionoj da hektaroj (preskaŭ 319 milionoj da akreoj) de arbaro en la mondo, kvazaŭ malaperus la tuta Sudafriko. Pozitiva fakto estas, ke la ritmo de senarbarigo malrapidiĝis 50-procente samperiode. La arbaroj kovras hodiaŭ 30,6 procentojn de la monda teritorio. Pli vastaj senarbarigoj okazis en Afriko kaj Sudameriko. La raporto de FAO, prezentita dum la kongreso en Durban, emfazas la fundamentan gravecon de la arbaroj por la homaroj, aparte por la lukto kontraŭ la kampara malriĉeco, ĉar ili certigas nutradan sekurecon; por la defendo de la naturmedio, ĉar ili kontrastas la koncentriĝon de forcejaj gasoj en la atmosfero; kaj por la globala ekonomio ĉar kiel labor-fontoj por pli ol 50 milionoj da personoj, la arbaroj rimarkinde kontribuas al la monda bruta produktado. La mastruado de arbaroj rimarkinde pliboniĝis – substrekas FAO – danke al planadoj kaj kundivido de konoj, aldone al la leĝoj kaj politikoj aplikitaj de la landoj. "Sed ni ne sukcesos" – admonis la ĝenerala direktoro de FAO – "malkreskigi la efikojn de la klimata ŝanĝiĝo se ni ne defendos niajn arbarojn kaj se ni ne utiligos laŭ eltenebla maniero la multajn rimedojn, kiujn ili proponas".
 
LONDONO. Reĝino Elizabeta la 2-a estas oficiale la plej long-reganta suvereno en la brita historio: la rekordo, ĝis nun de ŝia praavino Viktoria, estis superita hodiaŭ posttagmeze. Dum sia longega regado (63 jarojn kaj 216 tagojn) ŝi ĝis nun renkontis 4 papojn, laste Papon Franciskon pasintaprile en Vatikano.
 

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):