Informoj pri papo Francisko. Internaciaj informoj. - 2015-02-05, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La eklezio devas anonci la evangelion en malriĉeco por unika celo, la mildigo de la mizero de la pli malriĉaj; aŭdienco kun la episkopoj de Greklando: kontraŭstari la kulturon de maloptimismo kaj atesti fratecon kaj solidarecon; letero al la papa komisiono por la defendo de neplenkreskuloj: ne estas loko en la paŝtistaj servado por tiuj kiuj fitraktas infanojn; papo Francisko akceptis aŭdience la prezidanton de la oceania respubliko Kiribato, Anote Tong; finiĝis la kvara monda kongreso de la internacia reto de lernejoj nomata Scholas Occurrentes; monsinjoro Bruno Musarò nomumita kiel apostola nuncio al Egiptio
Ĝenevo: UN kondamnis la kruelaĵojn de la Islama Ŝtato; Ukrainio: eŭropaj kaj usonaj diplomataroj aktivas por remalfermi la eblecon de dialogo; Hindio: kristanoj arestitaj en nov-Delhio pro manifestacio post bruligo de preĝhejo kaj aliaj atakoj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo

Informoj pri papo Francisko. Internaciaj informoj.

 

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):