Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2013-01-24, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Monda Tago de la Socikomunikiloj: La interkonaj retejoj bezonas la sindevigon de ĉiuj kredantoj
Pollando: kondolenca mesaĝo pro la forpaso de kardinalo Jozef Glemp, eksĉefepiskopo de Varsovio; El Salvador: La Sankta Seĝo estos observanto ĉe la Centramerika Sistemo por Integriĝo; Vatikanurbo: la eklezio neniam instigis la uzon de eburo por devotecaj objektoj; Malio: daŭras militaj operacoj; Svislando: la monda ekonomia forumo de Davos diskutas anoncitan referendumon en Britio pri la Eŭropa Unio kaj la malstabilecon de la internaciaj merkatoj - pri la foresto de NRO-oj kaj socialaj entreprenoj; Israelo: konsultado pri formado de nova registaro; UN: pensu, manĝu kaj ŝparu, la slogano de la kampanjo kontraŭ la malŝparo de nutraĵoj; Francio: adiaŭ "hashtag", saluton "mot-dièse".

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

 
Karlo: La sociaj retoj aŭ interkonaj retejoj bezonas la sindevigon de ĉiuj kredantoj. Ĝi estas la instigo de Benedikto la 16a entenita en lia mesaĝo por la 47a monda tago de socikomunikiloj. La mesaĝo estis prezentita hodiaŭ en la gazetara salono de la Sankta Seĝo.
 
Paŭlo: La sociajn retojn provizas deziroj radikiĝintaj en la koro de la homo. La Papo deiras el ĉi tiu konstato por vortumi sian penson pri la graveco de la sociaj retoj por la kristanoj. Tiuj spacoj, se bone valorigataj kaj ekvilibritaj, povas plifortigi la ligilojn de unueco inter la personoj kaj akceli efike la harmonion de la homa familio. Samtempe la kulturo de la sociaj retoj starigas devontigajn defiojn por tiuj, kiuj volas paroli pri vero kaj valoroj: la diskretan voĉon de la racio povas superi la bruo de la troaj informoj. Ĝuste pro tio la sociaj retoj bezonas la sindevigon de ĉiuj, kiuj konscias pri la valoro de dialogo, de la pripensita debato.
 
Karlo: Benedikto la 16a sekve adresas sian penson al la agado en la sociaj retoj fare de la kredantoj. La diĝita medio ne estas paralela mondo aŭ pure virtuala, sed ĝi estas parto de la ĉiutaga realaĵo de multaj personoj, aparte de la pli junaj. La uzon de la sociaj retoj oni petas por ebligi al la Evangelio atingi ĉies mensojn kaj korojn. La Papo substrekas, ke la aŭtentikeco de la kredantoj en la sociaj retoj estas emfazata per la kundivido de la fonto de ilia espero kaj de ilia ĝojo: ti estas, la kredo.
 
Paŭlo: La kristanoj estas do vokataj alporti en la sociajn retojn la “ĝentilan lumon de la kredo”. Tiuj retoj, diras la Papo, krom esti rimedo de evangelizado, povas esti elemento de homa progreso. La Papo finas sian mesaĝon per instigo al la fideluloj, por ke “ne manku kohereco aŭ unueco en la esprimo kaj atesto de la Evangelio ĉu en la fizika realaĵo, ĉu en tiu diĝita”.
 
Karlo: VARSOVIO. Kondolenca mesaĝo de la Papo al la pola Eklezio pro la forpaso de kardinalo Jozef Glemp, unu el la personoj plej proksimaj al Johano Paŭlo la 2a kaj peranto dum la malmola sezono de epoko Jaruzelski en Pollando kaj de la subpremo de Solidarność. Li mortis hieraŭ vespere, 83-jaraĝa. Sian kondolencon la Papo esprimis en longa mesaĝo en kiu li difinas la kardinalon defendanto de la digno de ĉiu homo dum malfacila epoko. La funebra rito por kardinalo Glemp okazos venontan lundon en la Katedralo de Varsovio.
 
Paŭlo: SANSALVADORO. Vatikano fariĝis 9a aliregiona observanto de la centramerika sistemo por integriĝo, kiu celas la unuiĝon de ĉiuj landoj de Centrameriko. 15 landoj-observantoj (ĉu tiu regionaj ĉu aliregionaj, kiel la Sankta Seĝo) partoprenas en la aranĝoj kaj progreso de la integriĝo.
 
Karlo: VATIKANURBO. La Eklezio neniam kuraĝigis la uzon de eburo por la devotecaj objektoj kaj en Vatikano estas neniu butiko, kiu vendas ilin. Tion skribas pastro Federico Lombardi, direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo, en respondletero al revuo “National Geographic”, kiu publikigis esploron pri la neleĝa komercado de eburo, kuntrenante ankaŭ Vatikanon. Male, rebatis pastro Lombardi, la tuta paŝtista instruado de la Eklezio esprimas ĝeneralan moralan kondamnon kontraŭ tiu, kiu damaĝas la naturmedion, la flaŭron kaj la faŭnon.
 
Paŭlo: BAMAKO. Daŭras la militaj operacoj en Malio, kie hodiaŭ aperis la informo ke la fronto de la ribeluloj dividiĝis, kun la modera grupo de movado Azawad preta intertrakti kun la francoj. La 13 tagoj de la armea interveno en Malio kostis ĝis nun al Francio 30 milionojn da eŭroj. Malfacilas pritrakti la homajn kostojn de tiu milito kaj de la koneksaj malrespektoj de la homaj rajtoj: okazas senprocesaj ekzekutoj kaj aliaj hororaĵoj, tiom ke Human Rights Watch petis la alsendon de observantoj. Plie, surlokaj internaciaj ĵurnalistoj parolas pri “silentigata milito”: ili ne sukcesus atingi la batalkampojn por raporti pri la eventoj.
 
Karlo: DAVOS. Svislando. Streĉita estas la politika debato en Eŭropo post la anonco de la brita ĉefministro Cameron okazigi referendumon post 2015 per kiu la britaj civitanoj povos decidi ĉu resti aŭ ne en la Eŭropa Unio. Ia respondo al la anonco alvenis el la svisa urbeto Davos, kie hieraŭ inaŭguriĝis la Monda Ekonomia Forumo. La itala ĉefministro Mario Monti, estigante aplaŭdojn, deklaris alparolante la forumon. “Ni plej forte bezonas eŭropanojn, kiuj volas esti tiaj, kaj ne eŭropanojn, kiuj ne volas tion”. Li ne aludis la britan ĉefministron, klarigis liaj kunlaborantoj, sed lia komento okazis ĝuste en la sama tago de la anonco de Cameron. Kaj hodiaŭ ĉi-lasta mem intervenis en la Forumo de Davos, deklarante ke lia referenduma propono ne signifas turni la dorson al Eŭropo, sed ĝi volas igi la Union pli konkurencokapabla, malfermita kaj fleksebla.
 
Paŭlo: Je la centro de la laboroj de la Forumo en Davos estas la malstabileco de la internaciaj merkatoj, la kreskanta senlaboreco, la senrespondeciĝo de la financa mondo sed ankaŭ la krizoj en Alĝerio, Malio kaj Sirio. En la Forumo partoprenas ŝtatestroj, ĉefministroj, gravaj respondeculoj de Unuiĝintaj Nacioj, mastrumantoj de konzernoj. Notindaj neĉeestantoj en la Forumo estas la neregistaraj organizaĵoj kaj tiuj de la tria sektoro.
 
Paŭlo: Tion rimarkigis la itala ekonomikisto Stefano Zamagni intervjuita de Radio Vatikana. “En tia forumo – li diris – la asocioj, la kooperativoj, la volontulado, la tre varia galaksio de socialaj entreprenoj, estas tute forlasitaj. Sekve mi demandas al mi mem: per kiu rigardo oni sin turnas el Davos al la novaĵoj de ĉi tiu historia fazo?”.
 
Karlo: ISRAELO. Prezidanto Shimon Peres komencos venontan semajnon la konsultiĝojn kun la politikaj estroj por la formado de la nova registaro, kiun preskaŭ certe gvidos por la tria fojo Benjamin Netanyahu. Malfacila tasko, tiu de Netanyahu, ĉar la parlamento estas dividita laŭ duono: la dekstro kaj la centro-maldekstro havas po 60 seĝojn. La pesilnadlo, tio estas la decida rolulo, estas Yair Lapid, aŭtentika venkanto de la balotoj, kiu, per sia nova centra partio Yesh Atid, konkeris eĉ 19 seĝojn. Lapid hieraŭ malkonfirmis la formadon de koalicio kontraŭ Nethanyahu.
 
Paŭlo: ROMO. Pensu, manĝu kaj ŝparu: la programo de Unuiĝintaj Nacioj por la natur-medio, FAO kaj aliaj partneroj elektis ĉi tiun sloganon kiel temon de sia monda kampanjo kontraŭ la malŝparo de nutraĵoj. Ĉiujare, laŭ la datumoj de FAO, perdiĝas aŭ estas malŝparata preskaŭ unu triono de la nutraĵo produktata en la ondo. Temas pri pli ol 1,3 miliardoj da tumoj. Zorgigas ankaŭ la malmodera konsumo de tero, akvo kaj grundofekundiloj.
 
Karlo: PARIZO. Adiaŭ “hashtag" en Francio, kie per leĝo oni anstataŭigis tiun anglalingvan vorton per la franca "Mot-Dièse" (vorto-diezo). La ĝenerala komisiono por la terminologio kaj novaj vortoj oficialigis la francigon de la vorto “hashtag”, kiu estas la nomo de la fama krado-signo uzata de Tŭitero kaj de aliaj sociaj retoj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):