Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2013-01-20, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Johano 2: 1-12
La signifo de la unua miraklo de Jesuo kaj la preĝosemajno por la unueco de kristanoj; alvoko por ke ĉesu amasmurdoj de civiluloj; unua latinlingva mesaĝo de la papo en Twitter
Vatikanurbo: la eklezio redeklaras sian grandan jeson al la homa digneco kaj al la fidela geedziĝo inter viro kaj virino rifuzante la filozofion de la seksa identeco - la elekto de la katolika patriarko de la koptoj Ibrahim Isaak Sidrak estas grava evento por la tuta eklezio; Ĝenevo: akordo pri internacia konvencio pri la toksa metalo hidrargo (Hg); Alĝerio: islamisto pretendas respondecon pri mortiga atenco; Centrafrika Respubliko: ĉefministro nomumita, frukto de interkonsento inter la registaro kaj la ribeluloj; Usono: prezidanto Barak Obama formale komencis sian duan mandaton.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

El la Evangelio laŭ sankta Johano, ĉapitro 2a, versoj 1 ĝis 12
«Okazis edziĝo en Kana Galilea kaj la patrino de Jesuo ĉeestis tie. Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li: “Ili ne havas vinon”. Lia patrino diris al la servantoj: “Kion ajn li diros al vi, tion faru”».
 
Jesuo komencis malkaŝi sian identecon en Kana Galilea. Jesuo faras tion ne per eksplicita diro, sed per la lingvaĵo de la gestoj. Kiuj estas la signoj per kiuj homo hodiaŭ povas koni Kriston? La kredo de Maria en Kana Galilea instigis Jesuon manifestiĝi. La disĉiploj kredis je Kristo. Iamaniere ili ĉerpis el la kredo de Maria. Ĉu tio ĉi ne estas ankaŭ la hodiaŭa tasko de la Eklezio, la tasko de ĉiu kredanto? Komuniki, transdoni la kredon.
 
Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de RV de dimanĉo, la 20an de januaro 2013. La preĝo por la unueco de la kristanoj kaj alvoko por ke ĉesu “la amasmurdoj de senarmilaj civiluloj en la mondo” estis la du temoj, kiuj karakterizis la mediton de Benedikto la 16a dum la ĉi-matena Anĝeluso en placo sankta Petro.
 
“La bonega vino, kiun Jesuo havigas al la nov-geedzoj dum ilia bankedo en Kana Galilea estas signo de la “ĝojo de la amo” – diris la Papo – “sed des pli multe simbolo de la sango per kiu Kristo sigelos, tri jarojn poste, “sian nuptan pakton” kun la homaro”.
 
La unua miraklo de Jesuo havas profundan signifon: ĝi estas manifestiĝo al la mondo kaj samtempe nupta signo direktita al la Eklezio. Ĉi tiu edzino, konsistanta el homaj estuloj, ĉiam bezonas puriĝon – aldonis la Papo. Kaj unu el la pli gravaj kulpoj, kiuj misfigurigas la vizaĝon de la Eklezio, estas tiu kontraŭ ĝia videbla unueco, aparte la historiaj dividoj, kiuj disigis la kristanojn kaj kiujn oni ankoraŭ ne tute rebonigis.
 
La Eklezio en la mondo vivas ĉiujare dum ĉi tiu periodo la preĝosemajnon por la unueco de la kristanoj. “Ĝi estas momento – substrekis Benedikto la 16a – ĉiam ŝatata de la kredantoj kaj de la komunumoj ĉar ĝi revekas la deziron kaj la spiritan sindevigon por la plena kunuleco”. Tiel okazis, memorigis la Papo, per la nokta preĝado de li travivita la pasintan 29an de decembro kun la gejunuloj de la Komunumo de Taizé, kaj tiel estos – li aldonis - kiam venontan vendredon, la 25an de januaro, kiam li gvidos la tradiciajn ekumenajn vesperajn preĝojn por la fermo de la semajno en la baziliko de sankta Paŭlo ekster la muregoj.
 
“Mi kuraĝigas ĉiujn kune preĝi por ke ni povu realigi tion, kion “La Sinjoro postulas de ni”, kiel diras ĉi-jare la temo de la semajno. Ĝi estas temo proponita de kelkaj kristanaj komunumoj de Hindio, kiuj invitas decide ekiri ale al la videbla unueco inter ĉiuj kristanoj kaj superi kiel gefratoj en Kristo ĉiun formon de maljusta diskriminacio”.
 
Sekvis la alvoko de la Papo, kvazaŭ ĉirkaŭbrako de patro, kiu zorgas pro la tro multaj fratomurdaj militoj kaj pro la ĉiutagaj hororaĵoj, kiujn ili estigas: “En la diversaj konfliktoj, bedaŭrinde agantaj – jen la alvoko de la Papo – ĉesu la amasmurdoj de senarmilaj civiluloj; finiĝu ĉiu perfortaĵo kaj oni trovu la kuraĝon de la dialogo kaj de la intertrakto”.
 
Iom post la Anĝeluso en la konto de la Papo ĉe Tŭitero aperis la unua mesaĝo en la latina lingvo. La frazon inspiras la preĝosemajno por la unueco de la kristanoj. Ĝi tekstas jene: “Kion petas de ni la Sinjoro por la unueco de la kristanoj? Konstante preĝi, praktiki justecon, ami bonecon kaj iri kun Li”.
 
Kaj nun aliaj informoj. La Eklezio redeklaras sian “grandan jeson” al la homa digneco kaj al la fidela geedziĝo inter viro kaj virino, rifuzante la filozofion de la seksa identeco. Tion deklaris Benedikto la 16a hieraŭ matene fine de la aŭdienco de li donita al la partoprenantoj en la plena kunsido de Cor Unum, Unu Koro, la institucio, kiu prizorgas la karitat-agadojn de la Papo.
 
VATIKANURBO. “Grava evento por la tuta Eklezio”, tiel Benedikto la 16a difinis la elekton de la Patriarko de Aleksandrio de la Koptoj, Lia Beateco Isaac Ibrahim Sidrak, en la apostola letero per kiu li akceptis la peton de ‘eklezia kunuleco’. La nova Patriarko naskiĝis antaŭ 57 jaroj en Egiptujo kaj estis elektita la 15an de januaro en Kairo fare de la Sinodo de la katolika kopta Eklezio.
 
ĜENEVO. Estis interkonsentita akordo por la teksto de internacia konvencio pri hidrargo, kiu ebligos malkreskigi laŭ monda nivelo la eligojn de ĉi tiu metalo, tre toksa por la sano kaj la naturmedio. Subskribis la akordon pli ol 140 landoj.
 
ALĜERO. Emiro Moctar Belmoctar pretendis hodiaŭ en videofilmo la aŭtorecon de la trudkaptoj en In Amenas, sude de Alĝerio, ennome de la retejo de Al-Kajda. La emiro aldonis, ke li pretas intertrakti kun Alĝerio kaj Okcidento kondiĉe, ke finiĝu la milito en Malio. La bilanco de la enirrompo en la petrolkampon de In Amenas fare de la alĝeriaj specialaj trupoj estis la morto de 23 ostaĝoj kaj de 32 teroristoj. Ĉi tiujn datumojn, ankoraŭ provizoraj, donis Alĝerio, klarigante, ke la atencintoj apartenis al 6 diversaj naciecoj, ankaŭ neafrikaj, samkiel diversnaciecaj estis la ostaĝoj-viktimoj.
 
BANGUI. “La konsultiĝoj baldaŭ komenciĝos; necesas tempo por krei registaron kapablan alfronti ĉi tiun malfacilan periodon”. Tion deklaris Nicolas Tiangaye, la nomumita ĉefministro de Centrafrika Respubliko. Lia nomumo estas frukto de la akordo subskribita la 11an de januaro fare de prezidanto François Bozizé, de la politikaj reprezentantoj de la lando kaj de tiuj de la grupo de ribeluloj Seleka, kun la celo ĉesigi la gravan krizon estigitan de la konkero, fare de trupoj de Seleka, de pli ol la duono de la nacia teritorio. La nomumita ĉefministro havas la taskon krei registaron, kiu devos pretigi novajn balotojn ene de unu jaro. La akordoj antaŭvidas, ke prezidanto Bozizé povos ofici ĝis la fino de sia mandato en 2016, sed li ne povos forigi la ĉefministron. Oni antaŭvidas ankaŭ batal-halton kaj foriron de la alilandaj trupoj ĉeestantaj en la lando.
 
VAŜINGTONO. Hodiaŭ je tagmezo en Vaŝingtono la usona prezidanto Barack Obama ĵuris por la komenco de sia dua mandato dum privata ceremonio en la Blanka Domo, konforme kun la Konstitucio, kiu preskribas, ke la unua mandato finiĝas je tagmezo de la 20a de januaro. Kaj, kiel tradicie, kiam la 20a de januaro estas dimanĉo, morgaŭ Obama reeldiros sian ĵuron dum publika ceremonio, fronte al la Kapitolo kaj je la ĉeesto de 800.000 personoj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):