Internaciaj informoj - 2013-01-10, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Vatikanurbo: Papo Benedikto akceptis aŭdience la kardinalon-vikarion de diocezo Romo, Agostino Vallini, kaj la helpepiskopojn; Israelo-Palestino: episkopoj petas intervenon fare de Europo kaj Norda Ameriko pri la muro starigita inter Israelo kaj la palestinaj teritorioj - nova muro estas konstruota landlime kun Sirio - greko-melĥita ĉefepiskopo Elias Chakour pri la situacio de palestinaj kristanoj; Irlando: oficiala proklamo de 2013 kiel Eŭropa Jaro de la Civitanoj; Sirio: pluaj mortintoj, interalie tuta familio da kristanoj - urĝa bezono pro vintra frosto - interŝanĝo de kaptitoj; Gabono: daŭras packolokvo inter reprezentantoj de la registaro de Centrafrika Respubliko kaj ribeluloj; Malio: armitaj interalfrontoj rekomenciĝis; Kolombio: daŭros ĝis la 20a de januaro la batalhalto de la Revoluciaj Fortoj de Kolombio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Internaciaj informoj

Karlo: Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana de ĵaŭdo la 10an de januaro 2013. Benedikto la 16a akceptis aŭdience ĉi-matene en Vatikano la kardinalon vikarion por diocezo Romo, Agostino Vallini, kun la helpepiskopoj. La aŭdienco estis la unua de la vizitoj “ĉe la sojlo de Petro”, kiujn la italaj episkopoj faros laŭvice dum la tuta nuna jaro. La vizitoj “ĉe la sojlo de Petro” estas la renkontiĝoj, kiujn ĉiun kvinan jaron la episkopoj de la tuta mondo devas havi kun la Papo. Benedikto la 16a faris demandojn al ĉiu roma episkopo pri la agado kaj situacio de la respektiva urba sektoro. Reliefiĝis ĝeneralaj temoj, kiel la sociala ŝanĝiĝo de Romo, la rilatoj kun la ne kristanaj religioj kaj poste, oni revuis la situaciojn de malkomforto, de malriĉeco. Ĉi-koncerne la Papo estis tre kontenta pro la karitata agado ĉeestanta en Romo kaj kuraĝigis ĉiujn, petante transdoni la esprimon de sia kunuleco al ĉiuj romaj pastroj.
 
Paŭlo: ROMO. “La registaroj de Eŭropo kaj Norda Ameriko malebligu la maljustaĵon de la murego starigita de Israelo en la palestinaj teritorioj”. Tion petas unuvoĉe la episkopoj de la du kontinentoj, kiuj, en la nunaj tagoj, kiel membroj de la kunordigo Sankta Lando vizitis multnombrajn katolikajn komunumojn de Proksima Oriento por alporti, kiel ĉiujare, subtenon kaj solidarecon. La episkopoj raportas pri la vizitoj al Gazo kaj Betlehemo, Beit Jala, Madaba kaj Zarqa. Ili vidis la signojn de la interna milito en Sirio pere de la granda nombro da rifuĝintoj.
 
Karlo: Estas tiu, kiu unuigas ennome de solidareco – kiel pruvas la laboro de la Karitat-Agado de Jordanio aŭ de la Catholic Relief Service de Gazo – kaj tiu kiu dividas ennome de sekureco neniam kontentigita, kiel pruvas la fer-betona baraĵo, kiun Israelo daŭre starigas inter si kaj la ĉirkaŭaj teritorioj kaj loĝantoj. Kontraŭ ĉi tiu maljustaĵo alprenis starpunkton la episkopoj de la Delegacio por la Sankta Lando, kiuj, reveninte el sia vizito, fariĝos proparolantoj ĉe la respektivaj registaroj por ke ili mal-ebligu la invadon de la sekurec-baraĵoj. “Nia kredo – ili diris – estis plifortigita de la forto kaj de la kuraĝo de la renkontitaj personoj kaj inspiras nin akceli justan pacon”. Pro tio la episkopoj de la Kunordigo adresas alvokon al la kristanoj de Okcidento kaj al la bonavolaj homoj en la tuta mondo por ke ili subtenu la laboron faritan en tiu regiono por konstrui pli bonan estontecon.
 
Paŭlo: La alvoko de la episkopoj okazas ne multajn tagojn post la apero de la informo pri la planata konstruo de nova muro, kiu estos longa 58 kilometrojn kaj kiu staros borde de la Golanaj Altaĵoj, landlime kun Sirio. Tion anoncis la israela ĉefministro, kiu substrekis, ke trans tiu land-limo la siria armeo foriris kaj anstataŭigis ĝin trupoj de la islama Ĝihado. Laŭ internaciaj komentistoj la decido starigi muron diktas - pli ol problemoj de sekureco - balotaj motivoj ĉar post du semajnoj okazos parlamentaj balotoj en Izraelo.
 
Karlo: La eŭropaj kaj nord-amerikaj episkopoj plie konstatis persone la malfacilaĵojn de la lokaj kristanaj komunumoj. La greko-melĥita ĉefepiskopo Elias Chacour, intervjuita de Radio Vatikana, deklaris: “La krizo estas konstanta ekde kiam ni fariĝis minoritato, tio estas depost la kreo de la ŝtato de Israelo. Ni havas kelkajn problemojn kiel minoritato, kiuj minacas la ekziston mem de la kristanaj palestinanoj kaj ilia ĉeesto en Sankta Lando”.
 
Paŭlo: DUBLINO. La oficiala proklamo de 2013 kiel eŭropa jaro de la civitanoj okazis hodiaŭ en la irlanda ĉefurbo, fronte al la tuta eŭropa komisiono kaj al representantoj de la irlanda registaro, kiu gvidas, ĝis duono de la jaro, la prezidantecon de la Konsilio de Eŭropa Unio. La jaro celas alporti Eŭropon en la domojn de la civitanoj per publikaj debatoj pri ĝia estonteco, per kampanjoj de informado kaj atentigo. La eŭropa jaro de la civitanoj koincidas kun la 20a datreveno de la civitaneco de Eŭropa Unio, enkondukita per la traktato de Maastricht en 1993: oni esperas, ke la eŭropaj civitanoj povos lerni kiel rekte ĉerpi bonefikojn el siaj rajtoj interne de la Unio.
 
Karlo: DAMASKO. Ankoraŭ mortintoj dum la lastaj horoj en Sirio: aldone al 10 viktimoj pro eksplodo en Damasko, laŭ la opozicio tuta familio de kristanoj, kiuj klopodis atingi Libanon, estis masakrita per tranĉil-frapoj en provinco Hama. Kaj ekzistas la urĝa bezono estigita de la vintro: Proksima Oriento estas trafita de frosto kaj neĝo. En gravaj malfacilaĵoj troviĝas ankaŭ la duona miliono da siriaj rifuĝintoj en la kampoj en Jordanio, Libano kaj Turkio.
 
Paŭlo: Intertempe la siria reĝimo kaj la ribeluloj atingis akordon sen-precedencan sed ĉefe anoncitan tiom vaste publike kiom neniam antaŭe: temas pri interŝanĝo de kaptitoj, pli ol 200 aktivuloj kontraŭ 48 iranaj civitanoj. La reago de multaj sirianoj estis unuanima: ili demandis ĉu por la reĝimo la vivo de la propraj civitanoj valoras tiom malmulte kompare kun tiu de la civitanoj de Irano, ĝisosta aliancito de Sirio kaj patrono de la registaro de Assad. Oni demandis kial la reĝimo ne petis la liberigon de la soldatoj kaptitaj de la ribeluloj dum ili luktis por defendi ĝin.
 
Karlo: LIBREVILO. Daŭras en Gabono la paco-kolokvoj inter la registaro de Centrafrika Respubliko kaj la delegacio de ribeluloj Seleka. Tuj unuarangigis la tiklaj temoj de intertrakto, kiu aperas malfacila. Malgraŭ la preteco de prezidanto François Bozizé starigi registaron el nacia unueco (kio estas cedo, el politika vidpunkto, ne malgranda) la ribeluloj kuraĝis starigi kiel nepran kondiĉon la demision de la prezidanto, akuzante lin pri krimoj militaj kaj kontraŭ la homaro, pri arbitrecaj arestoj kaj konfiskoj, pri malaperigoj de homoj kaj senprocesaj ekzekutoj de civiluloj. Ĉi tiu starpunkto de ribeluloj estas taksata troiga de la observantoj, minimume ĉar la krimoj okazis, sed ilin plenumis ambaŭ partioj.
 
Paŭlo: La demision de la prezidanto volas ankaŭ la opoziciaj partioj, kiuj akuzas Bozizé pri fraŭdoj dum la balotoj de 2005 kaj 2011. Malantaŭ la scenejo estas la alilandaj interesoj, ĉefe de Francio, kiu en la sud-oriento de Centrafrika Respubliko ekde sufiĉe da tempo mastrumas minejon de uranio, por ne paroli pri la petrolaj putoj. Informagentejoj aludas la disvastan opinion laŭ kiu Parizo ne plu subtenas Bozizé.
 
Karlo: BAMAKO. En Malio rekomenciĝis la armitaj interalfrontoj inter islamaj ribeluloj kaj la ŝtata armeo. La nova situacio estas postsekvo de la prokrasto de la renkontiĝo, kiun la prezidanto de Burkina Faso, Compaoré, oficiala peranto proponis por ĉesigi la konflikton en la lando.
 
Paŭlo: BOGOTO. Daŭros ĝis la 20a de januaro kaj ne pli longe la batalhalto proklamita nure de la revoluciaj armitaj fortoj de Kolombio (FARK) kadre de la paco-proceso la pasintan 20an de novembro. Venontan lundon en Havano rekomenciĝos la intertraktoj inter FARK kaj la registaro de Kolombio.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):