Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - Movadaj informoj - 2012-07-01, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Marko 5: 21-43
Junia leterkesto de Radio Vatikana: 1-a parto
Movada informo: estas realigita en Esperanto la traduko de Porta Fidei, la Apostolo Letero de la Jaro de la Kredo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Leterkesto, Movadaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - Movadaj informoj

Karlo: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MARKO, ĉapitro 5a, versoj 21 ĝis 43.
 

Paŭlo: Kiam Jesuo alvenis al la domo de Ĵairo, li vidis grandan amason da homoj funebre plorantaj. Jesuo prenis la manon de la knabineto kaj diris al ŝi: “Talita’ kum”, tio estas “Knabineto, leviĝu”. Tuj ŝi leviĝis kaj staris”


Karlo:
Jesuo prezentas sin per la resanigo de du personoj. Sen la intenco de Jesuo, virino suferanta dum longa tempo de hemoragio alproksimiĝas kaj nur tuŝas la mantelon de Jesuo. Ŝi kredis, ke nur tuŝo kuracos ŝin. Kaj efektive okazis tiel. Jesuo tuj rekonis, ke la forto fluis el Li, sed unue ne scias kian personon li resanigis.  En la dua evento, la malsana knabino mortis antaŭ ol Jesuo alvenis. Per trankvilaj vortoj, li vekas la mortintan knabinon. Li ne nur resanigas malsanan personon, sed revivigas mortinton.  Same en malpli radikalaj cirkonstancoj, Jesuo kuracas nin hodiaŭ helpante nin regi nian egoismon. Li ankaŭ revivigas nin kontraŭ la morto de niaj pekoj. Li estas verdire la vojo, la vero, kaj la vivo. Dio de vivo, ne de morto.


Paŭlo:
Bonvenon karegaj gefratoj al la esperanto-elsendo de Radio Vatikana de dimanĉo la 1an de julio 2012. La junia leterkesto estos la temo de nia elsendo.
 

Karlo: La leteroj ricevitaj en junio estis 14 el 6 landoj. el Ĉeĥa Respubliko alvenis 7 leteroj, 3 el Germanio, po unu el Koreio, Nederlando, Norvegio kaj Svislando. La ret-poŝtaj leteroj estis 9. Entute atingis nin 23 mesaĝoj.


Paŭlo:
La nuna estas la unua programo post la ĉesigo de la elsendado de Radio Vatikana per mezaj kaj kurtaj ondoj al Eŭropo kaj Ameriko. La nia, samkiel plejparto de alilingvaj elsendoj de Radio Vatikana, estas aŭskulteblaj ekde hodiaŭ interrete, podkaste kaj satelite. La anonco pri la ĉesigo estigis diversajn reagojn ĉe Vi, karegaj gefratoj. Ni elektis du komentojn.
 

Karlo: El Barcelono, Katalunio, sinjoro Rafael Martinez, sendis detalan raporton pri aŭskulto kun aldonita sondatenaro. Li skribis: “Mi estas aŭskultanto de Radio Vatikana en Esperanto ekde la jaro 2000a kaj mi bedaŭris la finon de viaj radio elsendoj. Mi provos aŭskulti viajn sonarkivojn, kiel mi faras kun Radio Havano Kubo; mi ne havas interreton en mia hejmo, por mi estas pli facile aŭskulti viajn radio-elsendojn. Mi ne komprenas la ideojn de radiostaci- estroj kiuj pensas ke ĉiuj en la unua mondo havas komputilon kaj telefonon kun interreto”.


Paŭlo:
Kara Sinjoro Martínez, sincere la situacio estas iom pli komplika kaj ni dankas Vin pro Via rimarko, kiu donas al ni la eblecon doni klarigojn al ĉiuj aŭskultantoj. Unue ni diru ke Radio Vatikana ne estos aŭskultebla nur per interreto, sed ankaŭ satelite, aldone al lokaj reelsendoj. Temas pri milo da stacioj en okdeko da landoj de la kvin kontinentoj. La persatelitaj elsendoj enestas en la programaro (bukedo) de multaj satelitaj stacioj, kaj ĉiuokaze la elsendoj ne estas kodigitaj, sed estas libere aŭskulteblaj per ricevilo ne ligita al pagenda kontrakto. Plie, oni povas aboni la podkastojn kaj la komputilo aŭtomate deŝutas la elsendon kiun oni povas kopii libere ankaŭ en portebla aparato.


Karlo:
Ioma problemo ekstaras por la E-elsendo: lokaj naciaj radiostacioj reelsendas la programojn en sia respektiva lingvo. Ĝis nun ni ne ŝcias ĉu iu loka radiostacio reelsendas la E-programon. Ni esploros. Alia aspekto estas tiu teknika. Teknologio plu evoluas samkiel iam "mortis" (por tiel diri) teletajpiloj kaj la Morsa kodo, iam "mortos" ankaŭ la kurtaj ondoj. Ĉu verŝajne Radio Vatikana tro antaŭtempe agis? Ni ne scias; sed fakto estas ke en mondo kiu pli kaj pli bezonas energion kun ĉiuj - foje malagrablaj - post-sekvoj, la ŝparo de milionoj da kilovattoj da elektro estas laŭ ni bonveninda solvo, kvankam ĝi implicas kelkajn sinoferojn. Kompreneble la jenaj estas nur kelkaj niaj opinioj: ni ne pretendas esti kompletaj nek konvinkigaj, sed certe ni ĝojis legi Vian mesaĝon, kara Sinjoro Martínez, kaj ni salutas Vin tre amike.


Paŭlo:
Pozitivan pritakson pri la interreta elsendado sendis s-ro Mìloslav Šváček el Ĉeĥa Respubliko: “bone, ke ekzistas la aŭskultado de viaj elsendoj pere de interreto, li skribis, Ĝi estas multoble pli bona ol tiu per radio-ondoj.


Karlo:
Ankoraŭ el Ĉeĥa Respubliko s-ro Bohumil Svačina, kiu aŭskultas per la reto por lerni Esperanton, tre ŝatus havi niajn tekstojn en legebla formo. “Se ekzistas ĉi tiu ebleco, mi petas, - li skribis - sendu al mi interretan adreson de tiuj paĝaroj. Mi studas Esperanton kaj mi pensas, ke tiuj tekstoj povas bone priservi en la studado”.


Paŭlo:
Kara s-ro Svačina: gratulojn pro Via Esperanto. Je la adreso: radio-vatikana-esperanto.org, Vi, kaj ĉiuj interesatoj, trovos la arkivon kun pli ol mil cent niaj elsendoj. Se oni alklakas la centran butonon oni vidos la liston de tiuj elsendoj pri kiuj la transskribo estas je dispono. Korajn salutojn kaj dezirojn de plia kaj plia progresado en la kono de Esperanto.


Karlo:
Plejmulto el la leteroj el Germanio estas la detalaj raportoj pri aŭskulto de nia fidela aŭskultanto Anton Kronshage. Por la dua fojo unu lia raporto alvenis malfruege, ĉar denove lia letero estis erare sendita al Ho-ĉi-min-urbo, Vjetnamio, kiel en septembro 2010. Ne gravas, ĉar poste la letero bonorde atingis nin. Dankon kara Anton pro Via aŭskultado kaj raportado; pro la belaj bildkartoj, kiujn Vi sendas al ni: la lastan ni aparte ŝatis: vidaĵo de malnovega itala placo kun popola fruktobazaro.


Paŭlo:
Ni daŭrogos la leterkeston venontan ĵaŭdon.


Karlo:
Ni finas per movada informo. Dank’ al internacia kunlaborado de samideanoj de 7 landoj de 3 kontinentoj estis realigita la traduko en esperanto de “Porta Fidei”, la apostola letero per kiu Benedikto la 16a starigis la “Jaron de la Kredo”. Ĝi estos laborteksto por la baldaŭa IKUE-kongreso kiu okazos en Pécs.


Paŭlo:
Karegaj gefratoj, finiĝas nia elsendo en Esperanto.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):