Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2012-02-19, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Marko 2:1-12 (7TH YEAR B)
Festo de la Katedro de Sankta Petro; 22 novaj kardinaloj, el Eŭropo, Brazilo, Azio kaj Nord-Ameriko; aprobo de la sanktproklamoj de 7 beatuloj, inter ili Katerina Tekakwitha (1656-1680), indiĝena amerikanino, kaj Pedro Calungsod (1654-1672), filipinano martirita sur Gvamo; pri la rolo de la kardinalaro; papo Benedikto: "preĝu ankaŭ por mi"
Politikaj protestoj daŭras en Senegalio; partriarko Bartolomeo kaj la nova konstitucio de Turkio; infanmortoj en Bangladeŝo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Stefano: El la Evangelio laŭ Sankta Marko, ĉapitro 2a, versoj 1ĝis 12

Carlo: En tiu tempo Jesuo respondis al la skribistoj jene: "Sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn". Li diris al la paralizulo: “Mi diras al vi: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo”. Kaj li leviĝis, kaj tuj prenis la liton"

Stefano: La du notindaj aspektoj de la hodiaŭa legaĵo estas la resaniga agado de Jesuo kaj la pardono de pekoj. De l’ evangeliaj rakontoj ŝajnas tute klare ke Jesuo havis fortan reputacion pro la resanigo de multaj malsanuloj. Foje tiom da personoj venis, ke Li kaj la disĉiploj ne havis tempon manĝi. En la hodiaŭa legaĵo, oni eĉ ne sukcesas alproksimiĝi portante malsanulon pro la homamasoj. Tial oni disigas la tegmenton kaj mallevas la paralizulon tra la farita truo. Jesuo pardonas pekojn pro la dia karaktero de sia vivo kaj de sia misio. La ĉeestantoj ne komprenas tiun aspekton de Jesuo kaj kritikas lin. Tamen en Jesuo la ekstera videbla resanigo konfirmas la internan nevideblan pardonon. La antaŭe paralizita homo nun kapablas preni sian liton kaj formarŝi. Dio donas al ni sian pardonon kaj ni same bezonas pardoni al aliaj, kiuj ofendas nin.

 

Carlo: Bonvenon karegaj gefratoj al la Esperanto-elsendo de Radio Vatikana de dimanĉo la 19an de februaro 2012. En la festo de la katedro de sankta Petro Benedikto la 16a gvidis ĉi-matene en la vatikana Baziliko Meson kun la 22 novaj kardinaloj de li kreitaj hieraŭ. La Papo denove parolis pri la primaseco de Petro kaj pri la maniero laŭ kiu la Eklezio estas vokata al misio de vero kaj de karitato, portante al la mondo - kiu enfermiĝas - la lumon de Kristo.

Stefano: “La Eklezio - diris la Papo – estas kvazaŭ fenestro: la loko en kiu Dio fariĝas proksima, venas renkonten al nia mondo. La Eklezio ne ekzistas per si mem; ĝi ne estas alvenpunkto, sed ĝi devas transresendi, direkten al la Supro. La Eklezio estas vere si mem laŭmezure, ke ĝi travidebligas la Supron – kun majuskla So – el kiu ĝi devenas kaj al kiu ĝi kondukas.

Carlo: La 22 novaj kardinaloj estis kreitaj – kiel dirite – hieraŭ dum Konsistorio. Temas pri 16 eŭropanoj, unu brazilano, 2 azianoj kaj 3 nord-amerikanoj. Sekvis dua konsistorio por la aprobo de la sanktproklamoj de 7 beatuloj, inter ili estas 2 homoj vivintaj en la 17a jarcento: Katerina Tekakwitha – kiu estos la unua ruĝ-haŭtulino sankt-proklamita – kaj Petro Calunsgod, martiro pro la kredo en insulo Guam, en la pacifika oceano.

Stefano: Al la novaj kardinaloj la Papo, antaŭ la livero de la kardinalaj ringo kaj ĉapo, petis ĉi tiun sindevigon: “Servu la Eklezion per amo kaj energio, unuigitaj laŭ nedisigebla maniero, al la Papo. La kardinaleco estas rolo kiu unuigas per novaj kaj pli fortaj ligiloj ne nur al la roma Papo sed ankaŭ al la tuta komunumo de la fideluloj tra la mondo. Servu la Eklezion per amo kaj energio, per la klareco kaj saĝeco de majstroj, per la forto de la paŝtistoj, per la fideleco kaj kuraĝo de martiroj. La kompleta memdonaco de Kristo sur la kruco estu por vi principo, instigo kaj forto por kredo kiu agas en la karitato. Via misio en la Eklezio kaj en la mondo estu ĉiam kaj nur en Kristo; ĝi korespondu al lia logiko, ne al tiu de la mondo; ĝi estu lumata de la kredo kaj animata de karitato kiuj alvenas al vi el la gloroplena kruco de la Sinjoro.

Carlo: Kaj al ĉi tiu tasko Benedikto la 16a aldonis la peton de unu aparta prizorgo: “Kaj preĝu ankaŭ por mi – li diris – por ke mi povu ĉiam disponigi al la popolo de Dio la ateston de la certa doktrino kaj teni per milda firmeco la timonon de la sankta Eklezio”. Peton de preĝoj la Papo faris denove hodiaŭ je tagmezo, antaŭ la anĝelusa preĝo, kiam li konfidis la novajn kardinalojn al la patrineca protekto de Maria Sanktega: “Ke ŝi helpu min kaj miajn kunlaborantojn labori senlace por la unueco de la popolo de Dio kaj por anonci al ĉiuj popoloj la mesaĝon de savo, humile kaj kuraĝe plenumante la servon de la vero en la karitato”.

Stefano: DAKARO. Daŭras protestoj en Senegalio okaze de la prezidentaj balotoj de venonta dimanĉo. Almenaŭ 10 personoj vundiĝis vendrede dum interalfrontoj en Dakaro, kie ne ĉesas manifestacioj kontraŭ la nuna prezidanto Wade. Li kandidatiĝis por la tria fojo kaj tio, laŭ komentistoj, unuigis ĉiujn opoziciajn grupojn kiuj fariĝis unusola protestmovado, malmole sub-premata de la polico.

Carlo: INSTAMBULO. Morgaŭ la ekumena Patriarko de Konstantinopolo Bartolomeo la unua estos akceptita de la parlamenta komisiono kiuj devas redakti la novan konstitucion de Turkio. “La renkontiĝo estas signo, tiom esperata, de malsama kaj favora etoso”: tiel la Patriarko komentis la ricevitan inviton. Ĝi ebligos al li prezenti al la komisiono la petojn de la religiaj minoritatoj. Inter ili estas la jura personeco por la religiaj komunumoj, la forigo de la malrajtigo por ili surpreni publikajn taskojn kaj la forigo el la lernejaj libroj de ofendaj mesaĝoj kontraŭ minoritatoj.

Stefano: LONDONO. En Bangladeŝo, sciigas humaneca organizaĵo Save the Children, unu infano el 5 mortas antaŭ la 5a vivo-jaro. Des pli terura estas la statistiko pri la ĵusnaskitoj kiuj ne transvivas la unuan vivomonaton: preskaŭ 250.000. Tio okazas malgraŭ la kresko de la enlanda ekonomio dum la lastaj jaroj: daŭras malcerta nutrado por la virinoj kaj neplenkreskuloj: preskaŭ 49 procentoj de la infanoj estas rakitaj kaj malaltaj. La registaro de Bangladeŝo publike sindevigis por batali kontraŭ subnutrado sed la kresko de la prezoj de nutrovaroj pli aĉigas la situacion.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):