Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - Movadaj informoj - 2012-01-29, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Marko 1:21-28
Januara leterkesto de RV
Movada informo: Meso en Bruselo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Leterkesto, Movadaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - Movadaj informoj

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MARKO, ĉapitro unua, versoj 21 ĝis 28

Carlo: Kaj la ĉeestantoj miregis, dirante: “Ĉi tiu estas nova instruado, donita kun aŭtoritato. Li ordonas eĉ al la inferaj spiritoj, kaj ili obeas lin.”

Stefano: Jam tie ĉi, preskaŭ je komenco de Marko, ni trovas rakonton pri la elpelo de demono. Ni vidas komencan alfronton de la dia bono kaj de la malbono. La malbona spirito tuj komprenas la personon, kiu staras antaŭ li. Ĝi ankaŭ komprenas, ke Jesuo estas lia senindulga malamiko. La spirito detruas la vivojn de la posedatoj. Jesuo kontraste subtenas kaj favoras la plenan kreskon kaj evoluadon de ĉiu homo. Do la spirito demandas, ĉu Jesuo intencas tuj pereigi ĝin. Sed Jesuo rifuzas respondi al la demando kaj eĉ malebligas al la demono paroli, ordonante ke ĝi tuj eliru el la suferanta viro. La Sinjoro volas same helpi nin kaj liberigi nin de la malhelpaĵoj, kiuj baras nian plenan maturiĝon al vivo de amo kaj kunlaboro kun Dio.

Carlo: Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana de dimanĉo la 29an de januaro 2012. Jam estas tempo por prezenti al Vi nian kutiman rubrikon dediĉitan al pritrakto de la korespondaĵoj.

Stefano: En januaro ni elsendis 13-foje kaj same 13 estos la februaraj elsendoj. Ni informas ke la 22an de februaro (cindromerkredo) la dua biblia legaĵo de la latin-lingva Meso de Radio Vatikana estos en Esperanto.

Carlo: La leteroj ricevitaj en januaro estis 18 el 8 landoj. Ĉeĥa Respubliko kun 8 leteroj estas je la unua loko. Sekvas: Pollando kun 4 leteroj, kaj kun po unu Bulgario, Francio, Germanio, Italio, Nederlando kaj Slovakio. La retpoŝtaj leteroj estis 13. Entute alvenis 31 korespondaĵoj.

Stefano: Ankoraŭ en januaro alvenis jarfinaj bondeziroj. Al la longa listo de ŝatataj elkoraj esprimoj kiujn ni prezentis dum la antaŭa leterkesto ni kun dankemo aldonas la bondezirojn de Milan Kaan (Ĉeĥa Respubliko), Marian Laba, Henryk Żigowski kaj Franciszka Bardecka (Pollando).

Carlo: Tri dimensian paperan kripon ni ricevis el s-ro Stanislav Kareŝ (ĉeĥa respubliko) kiu deziras bonan kaj benitan 2012, al la mondo toleremon, kunlaboron, respektemon kaj pacon. “Bedaŭrinde – li skribas – mi ankoraŭ ne sukcesis kapti viajn programojn en Esperanto pro simpla kialo: mia aparato ne estas tiom kvalita por la aŭskultado de via stacio. Mi devus pli serioze solvi la problemon.

Stefano: S-ro Kareŝ sciigas ke kaŭzis al li grandan kaj agrablan surprizon vidi la panelojn Esperanto en placo sankta Petro kiam la Papo salutis Urbi et orbi. Kaj nia aŭskultanto finas sian leteron jene: ĝojigas min ke Radio Vatikana elsendas en Esperanto. Mi skribas por subteni la projekton dezirante al vi paciencon kaj plenan sukceson en viaj inform-paŝoj. Sincere kaj amike Stanislav Kareŝ. Koran dankon, kara samideano!

Carlo: Ni ricevis post sufiĉe da tempo novan leteron de aŭskultanto Joop Van der Hoeven, Nederlando. Li skribas: “Bonvolu transdoni al nia kara Papo mian dankon pro la Kristnaskaj bondeziroj en Esperanto. Ni preĝu por li kiu devas gvidi la Eklezion kiu suferas ankaŭ en ĉi tiu malluma epoko”.

Stefano: “Ankaŭ por tiu eklezio kiel institucio – daŭrigas s-ro Van der Hoeven - la grandeco de la dia Amo devas brili super la sankteco de la Eklezio kiun ĝi ricevas rekte de Dio. La Eklezio kiel mistika korpo de Jesuo estas ankoraŭ suferanta! Jen la dia leciono! Jen la mesaĝo de la betlehema stalo por nia tempo. Ni ĉiuj preĝu fervore por ke la homoj de bona volo sub la gvidado de nia Papo eltenu ĝis la lasta tago”. Dankon kara samideano ĉar vi deziris kundividi kun ni Viajn pensojn.

Carlo: S-ro Jiří Patera tre ĝojis ĉar laŭ nia statistiko el Ĉeĥio venis en 2011 pli multe da korespondaĵoj ol el ĉiuj aliaj landoj. La saman ĝojon esprimis Jindřich Tomíšek, sed ĉar la totalo estis malpli ol 21 malpli kompare kun 2010, li promesas: “pli ofte informi nin kaj instigos ankaŭ aliajn, ĉar – li skribas - via agado meritas, ke oni pritaksu E-elsendojn tre gravajn kaj utilajn”. Ankaŭ s-ro Miloslav Ŝvaĉek skribas ke li ne estas kontenta pro la ĝenerala rezulto kaj ke li plu instigos ne nur aŭskulti sed ankaŭ skribi, por certigi ke la elsendoj estas bezonataj kaj aŭskultataj.

Stefano: Dankon pro la subteno, karaj fratoj, kaj dankon al Anton Kronshage kies subteno efektiviĝis ankaŭ dum la lastaj semajnoj, per aŭskulto kaj raportado de preskaŭ ĉiuj niaj elsendoj: nur interferoj kaj perturboj malsukcesigis lian klopodon aŭskulti. Dankegon, kara Anton!

Carlo: Ĉi-monate ni donis la informon pri la forpaso de pastro Pastro Phil Bosmans, fondinto de Movado sen Nomo, kiu, ne esperantisto, tamen subtenis la uzon de Esperanto por la levil-kartoj senditaj de tiu movado. S-ro Leopold Patek memorigas ke ankaŭ la E-redakcio de  Radio Aŭstrio Internacia ricevis de la Movado (aŭ Ligo) Sen Nomo la levilkartojn kaj voĉlegis ilin en la elsendoj.

Stefano: S-ro Patek ankaŭ informis pri la elsendo de la aŭstria televido pri Hildegard Burjan, kiu estis fondintino de religia ordeno kaj unua virino en la aŭstria parlamento. Dankon, kara Leopold, ĉar vi donis al ni eblecon pliprofundigi konon pri ebla estonta beatulino.

Carlo: Precize el urbo Soĉi, la urbo de Vintraj Olimpikaj Ludoj 2014, situanta sur la Kaŭkaza bordo de Nigra maro ĉe la limo kun Abĥazio, s-ro Vladimir Bespalov sendis dankon pro la kalendaro de Radio Vatikana, kiu helpos lin pli facile agordi lian radioricevilon por regule aŭskulti nin. Dankegon kaj amikajn resalutojn ni sendas al Vi.

Stefano: Ni finas per movada informo: la venonta Meso en Esperanto en Bruselo okazos dimanĉon la 12an de februaro je la 18a horo en nova loko: temos pri la Kapelo de la Resurekto, strato Van Maerlant. Pastro Peter Knauer prezidos la celebradon.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):