Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2012-01-26, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Forta pli ol iam estas la bezono havi laborantojn de la evangelio
La kalendaro de la papo inter februaro kaj pasko; la Sankta Seĝo aliĝis al konvencioj de UN kontraŭ krimado; unua kunsido de la episkopara konferenco de okcidenta Afriko; tago de rememorigo pri la liberigo de la koncentrejo Auschwitz; ortodoksa sacerdoto kune kun direktanto de la Ruĝa Lunarko mortigitaj en Sirio; armeanoj ribelis en Papuo-Nov-Gvineo; la "egipta printempo" post unu jaro; 200 arestitoj post la sangoplenaj atencoj de Boko Haram en Niĝerio; rifuĝintoj plimultiĝas en la regiono Katanga de DR Kongo; malluma jaro por la gazetara libereco
Movada informo: forpasis hungara pastro d-ro Szandor Senasi.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj

Carlo: Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana de ĵaŭdo la 26an de januaro 2012. “Forta pli ol iam, en la tuta Eklezio, estas la bezono havi laborantojn de la Evangelio, kredindajn atestantojn kaj akcelantojn de sankteco per sia vivo”. Tion memorigis la Papo akceptante aŭdience ĉi-matene la superulojn kaj seminarianojn de 3 italaj regionaj seminariejoj, en la 100a datreveno de ilia starigo. “Ili estas spertoj daŭre tre taŭgaj kaj validaj - diris Benedikto la 16a – ĉar ili proponas altnivelan akademian formadon kaj grandan humanan pliriĉiĝon”.

 

Paolo: VATIKANURBO. Estis publikigita la kalendaro de la celebroj kaj eventoj, kiujn la Papo gvidos ekde februaro ĝis Pasko. En la agendo – aldone al la kutimaj okupoj ligitaj kun la liturgio – reliefiĝas la Konsistorio por la novaj kardinaloj kaj la apostola vojaĝo al Meksikio kaj Kubo.

 

Carlo: VATIKANURBO. Hieraŭ la Sankta Seĝo aliĝis, ankaŭ nome kaj kiel peranto de la Ŝtato de la vatikana Civito, al kelkaj konvencioj de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ krimado. Ili estas: la internacia konvencio por la subpremo de financado de terorismo, la konvencio kontraŭ transnacia organizita krimado kaj la la konvencio kontraŭ neleĝa komercado de narkotaĵoj kaj psikotropaj substancoj.

 

Paolo: JAMUSUKRO. Ekde mardo ĝis la 29a de januaro okazas en la ĉefurbo de Ebura Bordo la unua kunsido de la episkopara konferenco de okcidenta Afriko. Preskaŭ 200 inter kardinaloj, ĉefepiskopoj kaj episkopoj pritraktas la temon: “La Eklezio, familio de Dio en okcidenta Afriko je la servo al repaciĝo, justeco kaj paco”. La celo de tiu episkoparo estas Eklezio komplete strebanta por la paco, la libereco kaj la evoluo.

 

Carlo: ROMO. Okazo por ke estu rememorigata la Ŝoĥao’n, la viktimojn de nacisocialismo kaj de faŝismo, kaj ankaŭ por honori tiujn, kiuj riske de sia vivo protektis la persekutatojn. Ĝi estas la “tago de la memoro” kiun oni solenos morgaŭ okaze de la datreveno de la liberigo de koncentrejo Auschwitz/ Oświęcim.

 

Paolo: DAMASKO. Ortodoksa sacerdoto kaj direktanto de la Ruĝa Lunarko estis mortigitaj dum perfortaj eventoj, kiuj ankaŭ hieraŭ skuis Sirion. Venontan lundon la sekretario de la araba ligo estos akceptita de Unuiĝintaj Nacioj por prezenti planon por politika solvo de la krizo. Kontraŭ tiu plano hodiaŭ subtenantoj de la reĝimo (laŭdire centoj da miloj) manifestaciis en la ĉefaj urboj.

 

Carlo: PORT-MORESBO. Intencita ŝtatrenverso hodiaŭ en Papuo Nov-Gvineo. Grupo de ekribelantaj armeanoj forkaptis la armean statestron petante la reenoficigon de la eksa ĉefministro Michael Somare. Oni sukcesis aresti ilin. Laŭ politikaj komentistoj la evento enkadriĝas en la longtempa konflikto inter Somare, kiu ekregis la landon tuj post la sendependiĝo, kaj la nuna prezidanto Peter O’Neill, elektita pasintaŭguste post la malelekto fare de la parlamento de la pli maljuna Somare. Ĉi tiun decidon tamen malkonfirmis la supera kortumo, sekve la lando havis duoblan registaron. Por malbloki ĉi tiun situacion oni provis per ŝtat-renverso. Papuo Nov-Gvineo havas tre malstabilan situacion. Aŭstralio jam admonis ke ĝi ne toleros institucian konfuzegon en la najbara lando, kiu posedas amasajn kvantojn da minejaj riĉaĵoj.

 

Paolo: KAIRO. Antaŭ unu jaro, la 25an de januaro, en Egiptio komenciĝis la protest-manifestacioj de placo Tahrir kiuj estigis la demision de prezidanto Mubarak. Hieraŭ okaze de ĉi tiu unua datreveno oni nuligis, post 30 jaroj, la escepto-staton starigitan post la murdo de Sadat. La estro de la armea konsilio, marŝalo Hussein Tantawi, adresis alvokon al la movadoj de placo Tahrir, instigante ilin formi politikan partion.

 

Carlo: Por havi bilancon pri tiu “egipta printempo” la radioĵurnalo de Radio Vatikana intervjuis Ahmed Maher, fondinto de movado “6a de aprilo”, protagonisto de la manifestacioj. “Ni atendis ion pli bonan kompare kun tio kio okazis antaŭ unu jaro. Ni atendis novan prezidanton, antaŭ ol estu nova parlamento. Sed la supera konsilio de la egiptaj armitaj trupoj, kiu nuntempe regas per la povo kiun ĝi ĉerpis pro nia revolucio, okazigis la parlamentajn balotojn antaŭ ol tiuj prezidentaj. Ne estas strange do ke la islamaj fortoj ricevis la plimulton en la parlamento, sed ni ne timas tion, ni povas akcepti tion. Se la islamaj fortoj kapablos solvi la ekonomiajn problemojn, oni akceptos ilin; se male ili insistos pri religiaj aspektoj, neniu akceptos ilin”.

 

Paolo: Al demando: “post unu jaro kion oni devas ankoraŭ fari en Egiptio?” Ahmed Maher respondis: “Nun ni povas paroli libere en ĉiu loko; ni povas aranĝi politikajn kunvenojn en la placoj publikigi niajn ideojn, fondi partion. Por la ekonomiaj, demokratiaj temoj kaj por havi stabilan registaron, necesos tempo. Mi opinias ke oni povas prognozi tion post la prezidentaj balotoj: tiam estos vera ŝanĝiĝo. Nun, ankoraŭ ne”.

 

Carlo: ABUĜO. En Niĝerio kreskis al 200 la nombro da arestitoj post la sangoplenaj atencoj de la pasintaj semajnoj kontraŭ kristanoj, atencoj depostulataj de la islama movado Boko Haram. Laŭ la enketantoj temas ĉefe pri dungo-soldatoj el Ĉadlando. Intertempe kreskas la nombro da personoj kiuj fuĝas al regionoj taksataj pli sekuraj. Laŭ organizaĵo Helpon al la Suferanta Eklezio ili estus pli ol 35.000, inter ili multegaj katolikoj.

 

Paolo: KINŜASO. En la suda regiono Katanga de Demokratia Respubliko Kongo plimultiĝis la homoj kiuj fuĝas el siaj hejmoj: ili estas 18.000 sed la precizan nombron oni ne sukcesas koni. Multaj rifuĝas en la ĝangalo por savi sin el la ribelantaj grupoj. Jam 4 estas la kampoj por rifuĝintoj sed la humaneca asistado malfruas. La situacio pligraviĝis post la fuĝo el karcero de ribelestro Kyungo Mutanga, kies grupo timegas ĉiujn: en vilaĝo sufiĉis onidiro ke liaj trupoj alvenas, por fuĝigi ĉiujn loĝantojn, imitataj poste en aliaj vilaĝoj. Mutanga estis mortkondamnita pro krimoj kontraŭ la homaro, sed post 6 jaroj da enkarcerigo li sukcesis fuĝi.

 

Carlo: PARIZO. 2011 estis malluma jaro por la gazetara libereco. Ĵurnalistoj sen Landlimoj, kiu ĉiujare “mezuras” la vivon de la ĵurnalistoj en la 179 landoj de la mondo, en sia ĉi-jara raporto indikas ne nur la totalismajn reĝimojn, sed ankaŭ tiujn demokratiajn pro kiuj la situacio dum la lasta jaro pliaĉiĝis. Subpremo, cenzuro, perfortaĵoj eksplodis kontraŭ ĵurnalistoj.

 

Paolo: La raporto prezentas la klasifikon de la landoj laŭ gazetara libereco. La kontrolo de la informoj kaj de la informiloj daŭre estas tento por la registaroj kaj ĝi estas ĉiuokaze rimedo de transvivado por la diktaturoj kaj subpremantaj reĝimoj, skribas Ĵurnalistoj sen Landlimoj.

 

Carlo: Ni finas per funebra informo. Alvenis la sciigo pri la forpaso de la hungara pastro doktoro Sandor Szenasi, 89-jaraĝa, de longa tempo aktiva esperantisto, membro de la plenumkomitato de IKUE kaj ankaŭ nia aŭskultanto. Ni esprimas niajn kondolencojn.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):