Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2012-01-25, mer Radio Vatikana - Esperanto
La sacerdota preĝo de Jesuo (Johano 17): La unueco de la kristanoj devas aperi per sia tuta klareco en la historio por ke la mondo kredu; celebro de la vesperaj preĝoj kune kun reprezentantoj de aliaj eklezioj
Urĝas, ke la eklezio retrovu la apostolan elanon de la pra-kristanaj komunumoj; mesaĝo por la tago de la socikomunikiloj: silento kaj parolo, irado de evangelizado; jarkunveno de la konferenco de UN por malarmado; la siria krizo restas ĉe la centro de la internacia politiko; Sahelo rande de humaneca krizo; denunco pri la grandega nombro da ekzekutoj en Irako.

Aŭskultu/Elŝutu
 

Skribi al Radio Vaticana

Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Carlo: “La unueco de la kristanoj devas aperi per sia tuta klareco en la historio por ke la mondo kredu”. Tion deklaris hodiaŭ matene la Papo dum la ĝenerala aŭdienco, parolante pri la preĝo: ke ĉiuj estu unu.

Paolo: Ĝin faris Jesuo je “la horo de lia glorado”, kiu komenciĝis per la perfido de Judaso kaj kiu kulminos en la reveno de la Resurektinto al la Patro. Tiu preĝo, substrekis Benedikto la 16a, estas pli ol demando kaj deklaro de plena memdispono eniri en la projekton de Dio.

Carlo: Jesuo, en tiu nokto, sin adresas al la Patro en la momento en kiu Li mem oferas sin. Li, sacerdoto kaj viktimo, preĝas por si mem, por la apostoloj kaj por ĉiuj, kiuj kredos je Li, por la Eklezio de ĉiuj epokoj. La glorado, kiun Jesuo petas por si mem estas la eniro en la plenan obeon al la Patro. Ĉi tiu mempreteco kaj ĉi tiu peto estas la unuaj agoj de la nova pastreco kiu por Jesuo estas kompleta sindono al la kruco, kaj ĝuste sur la kruco la supera amo-ago estas glorata ĉar la amo estas la vera gloro, la dia gloro.

Paolo: La dua momento de tiu preĝo estas la propeto kiun Jesuo faras por la disĉiploj kiuj estis kun li. “Jesuo diras al la Patro: ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo. Konsekru ilin en la vero; via vorto estas vero. Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon. Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero”.

Carlo: La tria momento de tiu sacerdota preĝo – memorigis la Papo – etendas la rigardon ĝis la fino de la tempo: “en ĝi Jesuo sin adresas al la Patro por decidi favore al ĉiuj, kiujn oni kondukos al la kredo pere de la misio startigita de la apostoloj kaj daŭranta en la historio: “Mi preĝas ne nur por ili, sed ankaŭ por tiuj, kiuj kredos al mi pro ilia vorto”. Jesuo preĝas por la Eklezio de ĉiuj epokoj, preĝas ankaŭ por ni.

Paolo: La centra peto de la sacerdota preĝo de Jesuo dediĉita al ĉiuj disĉiploj estas tiu de la estonta unueco de la kredantoj je Li. “Tia unueco – substrekis la Papo – ne estas monduma realigo sed alvenas al ni el la Patro pere de la Filo kaj en la Spirito”. “La unueco de kristanoj estas sekreta realaĵo kiu estas en la koro de la kredantoj. Samtempe, tamen, ĝi devas aperi per sia tuta klareco en la historio. Ĝi devas aperi por ke la mondo kredu; ĝi devas aperi por ke ĉiuj estu vere unu”.

Carlo: Post rememorigo, ke la donaco de la unueco estis tre preĝepetata dum la nuna preĝosemajno por la unueco de la kristanoj la Papo substrekis ke en la preĝo de Jesuo realiĝas la starigo de la Eklezio: “La Eklezio – li dakte finis – naskiĝas el la preĝo de Jesuo. ĉi tiu preĝo tamen ne estas nur parolo: ĝi estas la faro per kiu Jesuo konsekras sin mem; tio estas, li oferas sin por la vivo de la mondo.”

Paolo: La preĝo-semajno por la unueco de la kristanoj finiĝis hodiaŭ. Kaj ĉi-posttagmeze la Papo atingis la roman bazilikon de sankta Paŭlo ekster la muregoj por la celebro de la vesperaj preĝoj. Partoprenis reprezentantoj de multnombraj protestantaj kaj ortodoksaj Eklezioj kaj ekleziaj komunumoj de Romo.

Carlo: Kaj nun aliaj informoj. 50 jarojn post la 2a vatikana Koncilio urĝas ke la Eklezio retrovu la saman apostolan elanon de la prakristanaj komunumoj, kiuj, malgrandaj kaj sendefendaj, kapablis disvastigi la Evangelion en la tuta mondo. Jen unu el la instigoj de Benedikto la 16a entenataj en lia mesaĝo por la ĉi-jara monda misiista tago, mesaĝo publikigita hodiaŭ.

Paolo: Alia papa mesaĝo – publikigita hieraŭ - estas tiu por la monda tago de la soci-komunikiloj, kiun oni solenos la 20an de majo. La temo de la tago estos: “Silento kaj parolo: irado de evangelizado”. Silento kaj parolo estas du momentoj de komunikado kiuj devas – klarigas la Papo – ekvilibriĝi, enviciĝi unu post la alia kaj integriĝi por atingi aŭtentikan dialogon kaj profundan proksimecon inter la personoj.

Carlo: ĜENEVO. Komenciĝis hieraŭ en Svislando la jarkunveno de la konferenco de Unuiĝintaj Nacioj por malarmado: je la centro de la laboroj estas la nukleara problemo, aparte la forigo de la produktado de fisia materialo, kiun oni uzas por fabriki atomajn bombojn. Sed pesimismo ekzistas koncerne la rezulton de la kunveno. La radio-ĵurnalo de Radio Vatikana demandis la kialon de tia pesimismo al monsinjoro Silvano Maria Tomasi, konstanta obervanto de la Sankta Seĝo ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kiu partoprenas en la kunveno.

Paolo: "Ekzistas certagrada senelirejo – li respondis - ĉar oni antaŭeniras laŭ konsentoj kaj estas lando kiu blokas la proceduron por atingi akordon: ĝi estas Pakistano kiu timas – por siaj rilatoj kun Hindio – perdi iom el sia fortimiga kapablo per atomaj armiloj. La postsekvoj estas tre gravaj – komentis monsinjoro Tomasi – ĉar la konferenco por malarmado perdas kredindecon kaj riskas malaperi: de tro multaj jaroj ĝi ne produktas gravajn rezultojn por la internacia komunumo kaj la landoj diras ke oni elspezas monon por nenio”.

Carlo: DAMASKO. La sangoplena krizo en Sirio restas je la centro de la internacia politiko. Sirio fakte rajtigis plilongan restadon de la observantoj de la Araba Ligo sed firme malakceptis proponon forigi la nunan prezidanton Basher al Assad. Unuiĝintaj Nacioj siaflanke pretigas novan malneton de rezolucio per kiu oni subtenas la mision de la Araba Ligo.

Paolo: NOV-JORKO. “La sekeco, nesufiĉaj rikoltoj kaj kresko de la prezo de nutrovaroj kondukis la regionon de Sahelo kaj de okcidenta Afriko rande de humaneca krizo. Ni ne devas atendi ke la homoj mortu pro malsato”: ĉi tiun alvokon lanĉis Olivier De Schutter, speciala referanto de Unuiĝintaj Nacioj por la rajto je nutrado. La registaroj de Niĝero, Malio, Ĉadlando kaj Maŭritanio lanĉis dum la lastaj monatoj fortegan alarmon kaj la referanto nun esprimis zorgadon ankaŭ por Senegalio kaj Burkina Faso, kie bedaŭrinde la aŭtoritatuloj reagis malrapide.

Carlo: Laŭ la oficialaj datumoj 6 milionoj da personoj jam estas trafitaj de nutrada malsekureco en Niĝero, aliaj 2,9 milionoj en Malio kaj 700.000 en Maŭritanio. La rikoltoj duoniĝis kaj atende de la venontaj, en majo, la landoj ne disponas je grandaj rezervoj. kaj sekve devas aĉeti alilande pli kaj pli kostan nutraĵon. Sed – komentis la speciala referanto – “tio kio aspektas natura kastrofo estas en la realo simptomo de nia malsukceso pli bone kaj pli rapide interveni”.

Paolo: NOVJORKO. La supera komisariino de Unuiĝintaj Nacioj por la homaj rajtoj Navi Pillay denuncis hieraŭ la grandegan nombron da ekzekutoj en Irako. Aparte, ŝi diris sin konsternita pro la fakto ke en unu sola tago –la 19an de januaro - oni ekzekutis eĉ 34 personojn, el kiuj 2 virinoj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoro de chi tiu TTTejo: