Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj - 2012-01-22, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Marko 1:14-20
En la fina tago de la preĝosemajno por la unueco de kristanoj; dekreto pri la liturgiaj celebroj de la Nov-Katekumena Movado; la episkopoj de Usono faras sian kanonjuran viziton al Vatikano; intervjuo kun episkopo Donald Wuerl; kunsido de vic-financministroj de la landoj G20 pri la monda financa krizo; Sirio: finiĝis la esplormisio de la Araba Ligo, kunveno de la konsilio de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Eŭropa Unio; grava referendumo en Kroatio pri aliĝo al la Eŭropa Unio; perfortaĵoj kontraŭ virinoj en Malavio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Internaciaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj

ESPERANTO    4526    DIMANĈE. 22. 01. 2012

ENKONDUKA SIGLO/RELIGIA PENSO

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MARKO, ĉapitro unua, versoj 14 ĝis 20

Carlo: En tiu tempo Jesuo iris en Galileon kaj predikis la Evangelion de Dio. Li diris: “La tempo jam plenumiĝis kaj la regno de Dio alproksimiĝis. Konvertiĝu kaj kredu al la Evangelio.”

Stefano: La hodiaŭa legaĵo estas aparte riĉa, ĉar ĝi enhavas bazan kernon de la predikado de Jesuo kaj ankaŭ la alvokon de l’ unuaj apostoloj. Kun la alveno de Jesuo venas nova periodo por la homaro. La bona novaĵo, t.e. la evangelio, estas ke Dio fariĝas pli proksima al ni kaj eĉ vivas en nia mondo. La nova situacio vokas nin atenti pri la agado de Dio en nia vivo kaj en la mondo ĉirkaŭ ni por ke ni kunlaboru en tiu agado. Kaj ankaŭ Jesuo ne plenumis sian surteran mision sola; Li petis la helpon de kunlaborantoj. La apostoloj kunpartoprenis la mision de Jesuo proklami kaj vivi la evangelion en la tuta mondo. Same ĝi estas nia privilegio hodiaŭ havi parteton de la misio donita de la Patro al la Filo.

Carlo: Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana de dimanĉo la 22an de januaro 2012Kiel memorigis la Papo dum ĉi-matene dum la anĝelusa preĝo la nun okazanta preĝo-semajno por la unueco de la kristanoj finiĝos venontan merkredon, kaj por tiu tago li invitis la fidelulojn al la celebro de la vesperaj preĝoj kiujn li gvidos en la roma baziliko de sankta Paŭlo ekster la muregoj. Kiel tradicie partoprenos reprezentantoj de aliaj Eklezioj kaj ekleziaj komunumoj ĉeestantaj en Romo kaj aparte invitataj estas la pastraro kaj la fideluloj de diocezo Romo.

Stefano: ROMO. “La Eklezio rekonis en la Nov-katekumena movado apartan donacon kiun la sankta Spirito donis al nia epoko”: tiel la Papo parolis al la 7000 membroj de tiu movado de li akceptitaj aŭdience vendrede. Dum la renkonto oni ankaŭ liveris la dekreton per kiu oni aprobas tiujn specifajn liturgiajn celebrojn de la novkatekumenoj kiuj ne estas jam reglataj de la liturgiaj libroj de la Eklezio.

Carlo: ROMO. La episkopoj de Usono estas en Vatikano por la kanonjura vizito ĉe la sojlo de Petro. Pasintĵaŭde la Papo renkontis la duan grupon substrekante la neceson havi maturan kaj engaĝitan laikaron fronte al la gravaj minacoj de radikala sekularismo pli kaj pli ĉeestanta en la socio. Kaj hieraŭ la usona episkopara konferenco parolis pri decido kiu atakas la religian kaj konscienc-liberecon, komentante la anoncon de la usona sekretariino por la sano laŭ kiu oni devigos ĉiujn hospitalajn strukturojn de la lando, inkluzive la katolikajn, disponigi ekde la venonta jaro kontraŭkoncipilojn kaj abortigajn produktaĵojn.

Stefano: Intervjuita de la radioĵurnalo de Radio Vatikana, la ĉefepiskopo de Vaŝingtono, kardinalo Donald Wuerl, konfirmis ke en Usono la absoluta plejmulto de la civitanoj aliĝas al la komunaj valoroj kiuj fontas el la deklaracio de sendependeco kaj el la konstitucio. Sed hodiaŭ ekzistas puŝo al sekularigita socio, kvazaŭ sekularigo havus ian hegemonion: la nia estas plurisma socio en kiu ĉiuj valoroj ĉeestas kaj en kiu ĉiuj civitanoj havas voĉon: sed hodiaŭ tiu plurismo riskas malfortiĝon.

Carlo: URBO MEKSIKO. Necesas refinancado de la internacia Monfonduso, sed oni devas ankaŭ interveni ĉe la merkato de la laboro en momento kiam la diverĝo de la enspezaro inter riĉaj kaj malriĉaj landoj kreskas en 14 landoj el 18 landoj de la tiel nomata G-20, tio estas la Grupo de la 20 plej gravaj industriaj kaj sojlaj landoj, neformala kunigo el 19 ŝtatoj de la mondo kaj la Eŭropa Unio.

Stefano: Tio evidentiĝis dum la kunsido de la vicministroj pri financoj de la landoj G-20 kiu okazas en Meksikio. La alarmo-donaj datumoj evidentigas, ke la krizo ĉefe influas sur la pli malfortaj membroj de la socio kaj sur la malriĉaj landoj: fakte ĝi draste limigas la financadon de internaciaj asisto-programoj kaj malrapidigis la internaciajn merkatojn – ĉefe de agrikulturaj produktaĵoj, ĉefa enspezaro de neindustriiĝintaj landoj.

Carlo: DAMASKO. Finiĝis la esplormisio de la Araba Ligo en Sirio kaj la ministroj pri eksterlandaj aferoj de ĝiaj landoj-membroj pritraktis hodiaŭ la eventualajn inciatojn por ĉesigi la sirian krizon, kvankam pluraj komentistoj diras ke nek la Araba Ligo nek la internacia komunumo havas la rimedojn necesajn por multpezigi siajn opiniojn, kiam Ruslando forte kontraŭstaras malmolan rezolucion de la sekureckonsilio de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ la reĝimo de Damasko. Intertempe finiĝis en la sango ankaŭ la lastaj manifestacioj de la siriaj opoziciuloj: laŭ datumoj de ili liveritaj, mortis almenaŭ 30 civiluloj en 4 urboj.

Stefano: La sirian krizon pritraktos morgaŭ en Bruselo la konsilio de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Eŭropa Unio kaj ĝi povus aprobi novajn sankciojn kontraŭ Sirio. La konsilio pritraktos ankaŭ aliajn temojn, ekzemple la nukleara programo de Irano kaj – laŭ peto de Aŭstrio kaj Italio – la problemon de la minacoj kontraŭ religia libereco.

Carlo: ZAGREBO. Grava referendum okazis hodiaŭ en Kroatio: la kroatoj devis diri jes aŭ ne al la eniro de la lando en la Eŭropan Union. La unuaj duon oficialaj rezultoj alvenos post ne multaj horoj, sed jam evidentiĝas ke la jesoj povas venki per ne grandega plimulto. Se tiu tendenco estos konfirmata Kroatio, post 6 jaroj da intertraktoj, fariĝos la 28a ŝtato-membro de la Unio.

Stefano: LILONGVO “Ili estas barbaraj agoj”: neta estis la starpunkto de la episkoparo de Malavio denuncante la agresojn faritajn de kelkaj kolportistoj kontraŭ virinoj kiuj surhavis pantalonon: oni nudigis kaj priŝtelis ilin. Verŝajne la agresado okazis pro politikaj motivoj: en Malavio estis malpermesite al virinoj survesti pantalonon ĝis 1994 kiam falis la reĝimo de prezidanto Banda. 2000 virinoj protestis en la ĉefurbo kontraŭ la agresado.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):