Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2012-01-19, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La nova evangelizado: spiritaj kaj kulturaj defioj; parolado al delegacio de la luterana eklezio de Finnlando; simpozio pri la protekto de infanoj kontraŭ seksaj trouzoj; nova rimedo por dialogo inter scienco, teologio kaj filozofio; alvoko por la nuligo de la mortopuno en Hindio; en Sudano, du forkaptitaj pastroj fartas sufiĉe bone; dekoj da miloj da forpasoj en la Korno de Afriko pro la malfrua alveno de humanecaj helpoj; en Usono, estas prokrastita pritrakto de leĝo pri interreta pirateco; Ĉinio forte konstraŭstaras la posedon kaj kreskon de nukleaj armiloj fare de Irano; Eŭropa Parlamento: gvidlinioj de la duonjaro de la dana prezidanteco, intensa debato pri la nova hungara konstitucio; Eŭropa Unio pretigas novajn sankciojn kontraŭ Sirio; sekeco turmentas Paragvajon
Movada informo: mortis Phil Bosmans de 'Movado Sen Nomo'.

Aŭskultu/Elŝutu
 

Skribi al Radio Vaticana

Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj

Carlo: La spiritaj kaj kulturaj defioj, kiujn devas alfronti la nova evangelizado estis ankoraŭ temo de papa parolado. Pri ili parolis Benedikto la 16a ĉi-matene akceptante aŭdience duan grupon de usonaj episkopoj, kiuj faras sian kanonjuran viziton al Romo. Misio de la Eklezio estas reagi al la gravaj minacoj, kiuj fontas el tiuj kulturaj fluoj, kiuj, surbaze de ekstrema individuismo klopodas akceli liberecon disigitan de la morala vero.

Paolo: Alia ĉi-matena aŭdienco de Benedikto la 16a estis tiu kun delegacio de la Luterana Eklezio de Finnlando. La Papo esprimis la deziron ke la profunda amikeco kaj la komuna atesto pri la instruoj de Kristo povu plirapidigi la progreson ale al solvo de la malsamecoj kiuj post-restas: inter ili estas la problemoj de etiko.

Carlo: ROMO. “Direkte al resaniĝo kaj renoviĝo”: jen la titolo de la simpozio kiu arigos de la 6a ĝis la 9a de februaro episkopojn kaj ordenestrojn el la tuta mondo ĉe la gregoria universitato en Romo. Oni volas relanĉi la sindevigon de la Eklezio por la protekto de la infanoj kaj atakeblaj personoj kontraŭ seksaj trouzoj.

Paolo: Dum la kunveno fakuloj pri diversaj sektoroj (inter ili, psikologio, kanona juro kaj teologio) interŝanĝos kun la partoprenantoj siajn praktikajn konojn, kun la celo realigi koheran kaj globalan respondon fare de la Eklezio. En la laboroj partoprenos episkopoj de 110 episkoparoj kaj la estroj de pli ol 30 religiaj ordenoj.

Carlo: VATIKANURBO. Tute nova rimedo por la akcelo de la dialogo inter scienco, teologio kaj filozofio estis prezentita hodiaŭ en Vatikano. La Papo, laŭ propono de kardinalo Gianfranco Ravasi, prezidanto de la papa konsilio por la kulturo, starigis fondaĵon “Scienco kaj Kredo – Stoq”, kun sidejo en Vatikano. La celo estas daŭrigi kaj plifirmigi la iniciatojn, kiuj jam de kelka tempo naskiĝis en Vatikano sub la nomo “Projekto Stoq”, por novaj dialogoj inter la mondo de la naturaj sciencoj kaj la mondo de filozofio kaj religio.

Paolo: NOV-DELHIO. En Hindio kristanaj Eklezioj kaj grupoj de la civila socio per kuna alvoko petis al la nacia registaro sindevigi por la nuligo de mortopuno. En 2010 estis mortkondamnitaj 137 personoj kaj kondamnoj daŭras. Ne estos facile nuligi mortopunon en Hindio ĉar ĝin preskribas la nacia konstitucio. Sed pozitiva fakto estas ke pli kaj pli multaj estas la politikistoj kontraŭ tia puno. Pro la fakto ke ekzekutoj ne okazas ekde 2004 estas pli ol 400 kondamnitoj en la tiel nomataj morto-branĉoj.

Carlo: KARTUMO. “La du forkaptitaj pastroj fartas sufiĉe bone”. Tion sciigis la ĉefepiskopejo de Kartumo pri la du pastroj forkaptitaj pasintdimanĉe en Rabak, en suda regiono de Sudano. Oni klopodas starigi intertraktrojn por ilia liberigo. Realigintoj de la forkapto estis milicianoj Ŝiluk, kiuj batalas kontraŭ la registaro de Sud-Sudano.

Paolo: LONDONO. Dekoj da miloj da forpasoj okazis en la Korno de Afriko pro la malfrua alveno de humanecaj helpoj. Tion denuncas la neregistaraj organizaĵoj Oxfam kaj Save the Children, laŭ kiuj registaroj kaj internaciaj institucioj subtaksis la unuajn signojn de la nutrada krizo en la Korno de Afriko. Ili krome lanĉas alvokon al la monda ekonomia Forumo kaj al la ŝtatoj membroj de Afrika Unio, favore al preventa agado por eviti novajn nutradajn krizojn, kiuj povus estiĝi en okcidenta Afriko.

Carlo: VAŜINGTONO. Oni prokrastis al februaro la pritrakton ĉe la usona parlamento de la leĝo kontraŭ interreta pirateco, kiu estigis protestojn ĉe miloj da interretaj paĝaroj. La prokrasto efektiviĝis post kiam 8 parlamentanoj decidis ne plu subteni la leĝo-projekton.

Paolo: PEKINO.”Ĉinio forte kontraŭstaras la kreskon kaj posedon de nukleaj armiloj fare de Irano”. Tiel parolis la ĉina prezidanto dum gazetara konferenco en Doha, Kataro, fine de sia vizito al la araba duoninsulo. La ĉina ŝtatestro defendis la komercajn rilatojn kun Irano kaj aldonis ke la problemon de la nukleara programo oni devas solvi pace, per la intertraktoj inter Teherano kaj la “grupo de la ses perantaj landoj”, inter kiuj estas Ĉinio.

Carlo: STRASBURGO. Hieraŭ en la eŭropa Parlamento estis prezentitaj la gvidlinioj de la duonjaro de la dana prezidanteco. Okazis ankaŭ sufiĉe intensa debato pri la nova hungara konstitucio, kiun oni ne taksas redaktata laŭ la demokratia parametroj petataj de la Unio, pro la grandega kontrolo-rajto de la registaro sur la centra banko kaj la juĝistaro.

Paolo: Ankoraŭ pri Eŭropa Unio: ĝi sin pretigas por starigi novajn sankciojn kontraŭ Sirio, kie de 10 monatoj okazas fortaj protestoj kontraŭ la reĝimo de Bashar al Assad. Ruslando redeklaris sian ne al la malmola starpunkto de okcidento kaj la organizaĵo Islama Frataro rifuzis la peradon de Irano por ĉesigi la interalfrontojn.

Carlo: ASUNCIONO. Estas almenaŭ 317 la indiĝenaj komunumoj pli trafitaj de la manko de nutraĵoj pro la sekeco kiu ekde la fino de novembro turmentas Paragvajon. Tiuj, kiuj suferas pro la situacio estas preskaŭ la 110.000 praloĝantidoj, de dudeko da etnaj grupoj, kiuj vivas mizere en la orientaj kaj okcidentaj regionoj.

Paolo: MORTSEL. Belgio. Pasint-marde, la 17an de januaro, mortis Phil Bosmans, katolika pastro, kiu relanĉis en Belgio la nederlandan asocion “Movado sen Nomo” kaj mem apogis ties esperantan sekcion. La baza ideo estis ke en la moderna socio, oni havas tro multe da atento por strukturoj, por tekniko kaj teknologio kaj emas forgesi la simplajn homajn bezonojn. Tial oni emfazis la "Kulturon de la Koro". Por atentigi la publikon oni uzis presadon kaj dissendadon de kartoj, kiuj havas simplan trafan mesaĝon. Oni nomis ilin "levilkartoj" ĉar ili celas levi la homan nivelon en la socio.

Carlo: Bosmans simpatiis kun Esperanto. Ekde la 15a de decembro 1978 la Movado sen Nomo disponigis telefonlinion ankaŭ por la Esperanto-parolantoj. En 1980 okazis kontaktoj kun esperantistoj kiuj fondis propran sekcion. Grava paŝo estis la eldono de traduko de la plej furora libro de Phil Bosmans “Ŝanco por Feliĉo”. Esperanto estis la 20a lingvo en kiu ĝi eldoniĝis.

Paolo: En 1992 Bosmans partoprenis en la Universala kongreso en Vieno. En 2000, por festi la 20-jaran ekziston, la esperanta Movado sen Nomo eldonis duan libron de Phil Bosmans: "Donace al vi". En Antverpeno okazis tre etosplena festo kun la aktivuloj kaj en ĉeesto de Phil Bosmans mem.

Sendi komenton, skribi al la redaktoro de chi tiu TTTejo: