Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2012-01-11, mer Radio Vatikana - Esperanto
La preĝo de Kristo dum la Lasta Vespermanĝo; saluto al cirkanoj, kaj al laborantoj de la zoologia ĝardeno de Romo - kune kun krokodilo - en la 100-a datreveno de ilia laborejo
Pafado ĉe la ĥaldea ĉefepiskopejo de Kirkuk, Irako; vasta re-eĥo internacia por la jara parolado de papo Benedikto al la diplomataro akredititaj al la Sankta Seĝo; pilgrimo de usonaj kaj eŭropaj episkopoj en la Sankta Lando atingis Ramallah; pli ol 1,2 milionoj da infanoj revizitas lecionojn en Libio; esploro pri subnutrado de infanoj en Hindio; amnestio en Norda Koreio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana de merkredo la 11an de januaro 2012. Daŭras la medito de Papo Benedikto la 16a pri la preĝado de Jesuo laŭ la evangelioj. Dum la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco la Papo fakte meditis pri la preĝo de Kristo dum la lasta Vespermanĝo. Li memorigis, ke, partoprenante en la Eŭkaristio, ankaŭ ni travivas la preĝon, kiun Jesuo faris kaj daŭre faras por ĉiu el ni por ke malbono ne venku bonon.

Benedikto la 16a klarigis ke la kerno de tiu lasta vespermanĝo estas la starigo de la Eŭkaristo; ĝi estas la granda preĝo de Jesuo kaj de la Eklezio. “Jesuo plene konscias pri siaj baldaŭaj sufero, morto kaj resurekto. Li volas travivi ĉi tiun vespermanĝon kun siaj disĉiploj, per tute speciala kaj malsama karakterizo ol aliaj bankedoj; ĝia estas lia vespermanĝo, en kiu Li donas Ion tute novan, Sin mem.

En la preĝo Jesuo plie montras sian identecon kaj firmecon plenumi ĝisfine sian mision de kompleta amo, de sinofero obee al la volo de la Patro. La suferata perforto transformiĝas en aktivan, liberan kaj elaĉetantan sinoferon.

“En tiuj gestoj kaj vortoj de tiu vespermanĝo ni klare vidas – diris la Papo – ke la intima kaj konstanta rilato kun la Patro estas la loko en kiu Jesuo realigas la geston postlasi al la siaj kaj al ĉiu el ni la sakramenton de la amo.”

“Karaj gefratoj, – aldonis la Papo – partoprenante en la Eŭkaristio ni laŭ eksterordinara maniero travivas la preĝon kiun Jesuo faris kaj daŭre faras por ĉiuj, por ke la malbono, kiun ni ĉiuj renkontas en la vivo, ne venku kaj por ke agu en ni la transformanta forto de la morto kaj resurekto de Kristo. En la Eŭkaristio la Eklezio respondas al la ordono de Jesuo: Faru tion je mia rememoro”.

La fina instigo de la Papo estis, ke oni petu al la Sinjoro ke, post taŭga sinpretigo, ankaŭ per la sakramento de la pentofaro, nia partopreno en lia Eŭkaristio, nemalhavebla por la kristana vivo, estu ĉiam la plej alta punkto de nia tuta preĝado. Ni petu, ke, profunde unuigitaj en lia ofero mem al la Patro, ankaŭ ni povu transformi niajn krucojn en sinoferon liberan kaj respondecan, de amo al Dio kaj al la gefratoj.

Fine de la aŭdienco la Papo salutis interalie grupon de 200 cirkanoj; kelkaj el ili faris spektaklon fronte al la Papo. La finaj salutoj de Benedikto la 16a iris ankaŭ al la laborantoj en la zoologia ĝardeno de Romo, kiuj, en la 100a datreveno de la starigo de tiu institucio, alportis en aŭlon Paŭlon la 6an malgrandan kaj raran krokodilon el Kubo, longan 40 centimetrojn. Post periodo de prizorgo ĉe la zoologia ĝardeno de la itala ĉefurbo, oni reportos ĝin al ĝia devenlando, koincide kun la apostola vojaĝo de Benedikto la 16a al Kubo, la venontan monaton marton.

Kaj nun aliaj informoj. Pafado malfrumatene hodiaŭ ĉe la ĥaldea ĉefepiskopejo de Kirkuk, en Irako. Du personoj pafis el aŭtomobilo kontraŭ la gardistoj kiuj staris por protekti la domon. La gardistoj, helpataj de la polico, respondis al la pafado, murdante du agresantojn kaj arestante alian. Ne vundiĝis la ĉefepiskopo, mons-ro Louis Sako, ĉar li estis ekster la domo. Tiel li komentis la eventon dum intervjuo ĉe Radio Vatikana: “Tiuj du krimuloj venis el Bagdado kaj mi opinias ke ilia celo ne estis la ĉefepiskopejo. Ni ne scias tion precize, sed mi opinias ke ili eraris sian celon. La situacio ĉi tie – li daŭrigis – estas iom streĉita: ne ekzistas ordo nek kontrolo en la lando; ni tamen ne timas”.

VATIKANURBO. Vastan reeĥon je internacia nivelo ricevis la jara parolado, kiun la Papo adresis lunde al la diplomataro akreditita ĉe la Sankta Seĝo, renkontita por la interŝanĝo de bondeziroj. “La krizo povas kaj devas esti instigo por mediti pri la homa vivo kaj pri la graveco de la etika dimensio de ĉi-lasta”: ĝi estis unu el la kernaj punktoj de lia parolado, en kiu la Papo akcentis ankaŭ la respekton de la persono kaj de la religia libereco; ĝi estas la unua el la homaj rajtoj laŭ Benedikto la 16a.

JERUSALEMO. Antaŭtage de ĝia fino, la pilgrimo de eŭropaj kaj usonaj episkopoj, kiuj partoprenas en la “Kunordigo por Sankta Lando” etapis en Ramallah. Komitato laboras por pretigi la finan mesaĝon, kiun oni konigos morgaŭ. La apostola nuncio en Israelo, ĉefepiskopo Antonio Franco, tiel pritaksis la ĵusdatan interparolon, kiun la kunordiga komitato havis kun la israeliaj aŭtoritatuloj: “oni klopodas trovi solvojn por niaj malfacilaĵoj – li diris – por niaj problemoj, por ebligi al la Eklezio povi daŭrigi sian laboron je la servo de la komunumo de kristanoj kaj ankaŭ por aranĝi la akcepton de pilgrimuloj laŭ kontentiga maniero. Mi opinias ke oni faras progresojn: ekzistas parto de respekto kaj komprenemo por la realaĵo de la katolika Eklezio”.

TRIPOLO. Pli ol 1,2 milionoj da infanoj revizitas lecionojn en Libio, 10 monatojn post la fermo de la lernejoj pro la bataloj de la popola ribelo. La konflikto – ni legas en noto de UNICEF – estigis la fermon de la lernejoj, damaĝitaj kaj uzataj kaj pro militaj kaj pro humanecaj celoj. Multaj infanoj suferis profundajn vundojn pro perfortoj sed ankaŭ pro la perdo de siaj karuloj. Per la subteno de la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por la infanaro kaj de aliaj institucioj, la libia registaro restarigis la infrastrukturojn, liberigis la lernejojn de la fatrasoj kaj de neeksplodintaj minoj kaj bomboj. 27 milionoj da lernolibroj estas presataj kaj 10 milionoj estis jam disdonitaj. Ĉiuokaze daŭre multaj estas la malfacilaĵoj: inter ili, la manko de benkoj kaj la malfacila problemo konduki la lernantojn el kaj al la lernejoj.

KALKATO. Malsato kaj subnutrado estas la titolo de la unua esploro realigita, post jaroj, pri la problemo de infana subnutrado en Hindio. Laŭ la raporto, ĵus prezentita de la hindia ĉefministro Singh, duono el la infanoj, kiuj vivas en la 100 pli malriĉaj distriktoj de Hindio suferas atrofiojn aŭ subnutradon jam je 2a vivojaro. La ministro sciigis, ke 42 procentoj el la hindiaj infanoj estas subnutrataj kaj “tio estas nacia honto por Hindio” li diris. Laŭ la datumoj de UNICEF en tiu azia lando estas subnutrataj preskaŭ unu triono el ĉiuj infanoj.

PJONGJANG. La nova nordkoreia estro, Kim Jong-un, anoncis amnestion okaze de la datreveno de la naskiĝo de la du antaŭaj estroj: lia patro kaj lia avo. La amnestio ekvalidos la 1an de februaro sed oni ne klarigis kiom da kaj kiujn malliberulojn ĝi koncernos. Laŭ komentistoj la amnestio povas esti certe gesto de malstreĉiĝo, sed ĝi povas esti paradokse ankaŭ gesto de Kim Jong-un por plifirmigi sian povon, laŭ tio, ke estroj plezuriĝas doni ion al la popolo okaze de festoj aŭ naskiĝdatrevenoj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):