Mar 1, 7-11. Leterkesto pri la jaro 2011 - 2012-01-08, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario Mar 1, 7-11. Leterkesto pri la jaro 2011

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Leterkesto

Mar 1, 7-11. Leterkesto pri la jaro 2011

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MARKO, ĉapitro unua, versoj 7 ĝis 11

Karlo: Kiam Jesuo eliris el la akvo, la ĉielo malfermiĝis kaj la Sankta Spirito malsupreniris kiel kolombo sur Lin. Tiam venis voĉo el la ĉielo: “Vi estas mia filo, kiun mi amas kaj ŝatas”.

Stefano: La nuna jartempo provizas abundan materialon por primediti la savajn agojn de Dio. Hodiaŭ la romkatolika Eklezio en multaj landoj festas la bapton de Jesuo Kristo en la Jordano per la mano de Sankta Johano Baptisto. Ĝi estas aparte mistera ago ĉar Jesuo ne bezonas la pentofaran konvertiĝon, kiu estis la celo de la baptado de Johano. La bapto indikas la komencon de lia publika, mesia agado de Jesuo. Ĝi ankaŭ havas klaran proklamon de la kunagado de la Sankta Triunuo: Jesuo la Filo estas baptita, la Patro proklamas sian amon kaj kunlaboron en la sava misio de Jesuo, kaj la Sankta Spirito ŝvebas supre.

Karlo: Bonvenon karegaj gefratoj al nia elsendo en Esperanto de dimanĉo, la 8an de januaro 2012. Ni prezentas hodiaŭ la leterkeston pri la tuta jaro 2011.

Stefano: En 2011 ni faris 156 elsendojn en Esperanto, entute 22 kaj 32 minutoj. Ĉi-monate ili estas 13. Por la realigo de la elsendoj dum 2011 kunlaboris pastro Stefano Hawkes-Teeples, Paolo Scotti kaj Carlo Sarandrea, dum d-ro Renato Corsetti kunredaktis la movadajn informojn.

Karlo: La fina statistiko pri ĉiuj leteroj sciigas ke en 2011 ni ricevis 185 leterojn el 14 landoj. La plej altan nombron da leteroj ni ricevis el Ĉeĥa respubliko (73), sekvas: Germanio (37), Pollando (17), Bulgario (13), Koreio (11), Francio kaj Italio (po 10). Kun po malpli ol 10 leteroj sekvas: Estonio, Hispanio, Kroatio, Nederlando, Norvegio, Slovakio kaj Svislando. La retpoŝtaj mesaĝoj estis 148, tiel ke la globala nombro da ricevitaj korespondaĵoj estas 333 (minus 21 kompare kun 2010).

Stefano: Ĝissataj pri ciferoj, nun ni transiras al vortoj, tute unue al tiuj bondeziraj, kiujn ni kun ĝojo ricevis ĉu papere ĉu ret-poŝte okaze de la Kristnaskaj kaj jarfinaj festoj. Poemoj, signifaj bildoj sed ĉefe la “lingvaĵo de la koro” plenigis nian poŝtkeston kaj nian retpoŝton. Kun dankemo kaj kun frataj sentoj ni reciprokas bondezirojn al ĉiuj. Jen bukedo da alvenintaj bondeziroj, kiujn ni volonte legas ĉar ili adresiĝas ne nur al nia redakcio sed al la tuta rondo de niaj aŭskultantoj.

Karlo: S-roj Romano Bolognesi kaj Vito Tornillo ennome de la redakcio de Itala Fervojisto, informilo de la Itala Fervojista Esperanto Asocio, sendis la plej varmajn salutojn kaj bondezirojn en 35 lingvoj; unue Esperanto kompreneble.

Stefano: “En homa familio / naskiĝis Fil’ de Dio. / El ĉielo Li descendis. / Lin Patro al ni sendis”. Per ĉi tiuj versoj Bogusław Sobol el Pollando deziris ĝojoplenan, Di-benitan Kristnaskon kaj gracoplenan Novan Jaron, ĉion la plej bonan, la plenumiĝon de planoj kaj multajn sukcesojn al nia redakcio.

Karlo: Feliĉon kaj sanon en la nova jaro 2012 estis la bondeziroj de Jaroslava Humpová, Ĉeĥio.

Stefano: Feliĉon kaj sanon bondeziras kune kun paco Jiří Patera, ankoraŭ el Ĉeĥio.

Karlo: “La plej bonajn dezirojn tutkore sendas al vi ĉiuj por Kristnasko kaj nova jaro via fidela aŭskultanto el Estonio, Vjaĉeslav Hromov”.

Stefano: “Karaj geamikoj, al vi ĉiuj - antaŭ kaj malantaŭ la mikrofonoj - kaj ĉiuj la viaj ĝojigan Kristnaskon, agrablajn festotagojn kaj sanan, sukcesplenan, bonan novan jaron”, skribis Tobias Meissner.

Karlo: Familio Vandendaele el orienta Belgio sendis siajn originalajn tradiciajn bondezirojn kiuj entenas revuadon de la familiaj eventoj dum la antaŭa jaro, kun unu frazo pri ĉiu monato.

Stefano: Duoblaj estis la bondeziroj de s-ro Roman Heřman, ĉar ili alvenis kaj papere kaj elektronike. En la ret-mesaĝo li aldonis foton faritan dum jarfina Meso en la paroĥo de lia urbo Kosmonosy en Ĉeĥio.

Karlo: S-ro Karlo Ĝelozo kun delikata sento aldonis, al la jarfinaj bondeziroj, ankaŭ specialan penson al Vi, kara Stefano, en Via nomfesto: “mi sendas – li skribis - miajn bondezirojn por riĉigaj eventoj ĉu al la vatikana impona radio ĉu al la ĝuste tie laboranta pastro Stefano”.

Stefano: Mi kore dankas pro la persona rememoro, dankon s-ro Ĝelozo. Kun sama ĝojo kaj reciprokeco ni dankas pro la bondeziroj senditaj ankaŭ de Ivan Mattig Catalan, Tiziana Fossati (ŝi sendis belan bildon: temas pri pentraĵo “Naskiĝo de Jesuo” de Giovanni di Paolo), Andrés Martín González, Georgo Kilijanski, Jean Mourier, José Pascual, Leopold Patek. Kaj tutspecialan dankon al s-ro Anton Kronshage pro lia konstanta aŭskultado dum 2011. Ni bedaŭras ke lastatempe la aŭdebleco ĉe vi malboniĝis aŭ eĉ nuliĝis. Tio ne malebligas havigi al Vi la esprimon de nia elkora dankemo kaj amikeco.

Karlo: La decembraj leteroj ne entenis nur bondezirojn sed kiel ĉiam ankaŭ komentojn. Ekzemple s-ro Miloslav Šváček, aldone al bondeziroj skribis: “Mi dankas, ke en la ĵaŭda elsendo vi raportis pri la antaŭkristnaska parolado de la Papo pri la krizo en la Eklezio. Jes – daŭrigas s-ro Šváček - la krizo en la Eklezio estas la krizo de la kredo. Tion ni bedaŭrinde konstante spertas, ĉar apostateco rapide progresas en Eŭropo. Ĝiaj sekvoj jam estas senteblaj kaj pli grave senteblaj ili estos post komenco de la nova jaro, kiam la progresanta ekonomia krizo devigas registarojn fari gravajn nepopularajn paŝojn. Ununura solvo estas reveno al Dio, al kristanaj principoj. Frate salutas kaj bondeziras Miloslav Šváček”.

Stefano: S-ro Leopold Patek atentigis pri flugfolio en Esperanto de evangeliana gimnazio en Erfurt (Germanio). Li demandas ĉu ankaŭ de katolika gimnazio ekzistas flugfolio en Esperanto. Ni ĝiras al la aŭskultantoj Vian demandon, kara Leopold-

Karlo: Finiĝis la tempo je dispono. Por niaj aŭskultantoj, kiuj observas la julian kalendaron, aparte la slavaj eklezioj, hieraŭ estis Kristnasko. Ni deziras al vi gajan kaj dibenitan Kristnaskon, karegaj gefratoj. Salutas Vin

Stefano: pastro Stefano Hawkes-Teeples

Karlo: kaj Carlo Sarandrea

Stefano: Estu laŭdata Jesuo Kristo

Karlo: Раждается Іисусъ Хрістосъ

Stefano: Славите Его

Karlo: Laudetur Jesus Christus

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):