Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2011-12-28, mer Radio Vatikana - Esperanto
Preĝado sub la lumo de la sankta Familio de Nazareto. En Berlino plia etapo de la "irado de konfido" de la Komunumo de Taizé; alarmo en Niĝerio post la sangaj atencoj de Kristnasko; esplormisio de la Araba Ligo en Sirio; funebra rito por la estro de Norda Koreio; en Usono pli drastaj limigoj kontraŭ allasoj de nocaj gasoj; Irano minacas fermi la markolon de Hormuz; hinda leĝo pri la lukto kontraŭ koruptado.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Karlo: Ĉi-matene, en la 45a kaj lasta ĝenerala aŭdienco dum la nuna jaro Benedikto la 16a faris paŝtistan instruon pri la preĝo sub la lumo de la sankta Familio de Nazareto. “La familio – li diris – estas hejma Eklezio kaj ĝi devas esti la unua lernejo de preĝado. Eduko aŭtentike kristana ne povas preterlasi la preĝadon. Se en la familio oni ne lernas preĝi, poste estos malfacile plenigi ĉi tiun mankon". Pro tio la Papo invitis remalkovri la belecon kune preĝi kiel familio.

Paolo: “Restas memorinda – daŭrigis la Papo – la parolado kiun Papo Paŭlo la 6a faris okaze de sia vizito al Nazareto. Li diris: “la skolo de la sankta Familio unue instruas al ni la silenton. Ho kiel estus bele se renaskiĝus en ni la estimo de la silento, mirinda kaj nemalhavebla etoso de la spirito: dum nin konfuzas multaj bruegoj, bruoj kaj laŭtaj voĉoj dum la troagitita kaj tumulta vivo de nia epoko. Ho silento de Nazareto: instruu al ni esti firmaj en bonaj pensoj, okupitaj de interna vivo, pretaj bone aŭskulti la sekretajn inspirojn el Dio kaj la instigojn de la aŭtentikaj majstroj”.

Karlo: Benedikto la 16a daŭrigis ĉerpante kelkajn sugestojn pri preĝado, pri la rilato kun Dio, de la sankta Familio, el la evangeliaj rakontoj pri la infanaĝo de Jesuo ekde lia prezento al la Templo. Liaj gepatroj iris el Betlehemo al Jerusalemo, kiel ĉiu hebrea familio, por konsekri al Dio la unuanaskiton kaj por fari la oferon. Tiu de la sankta Familio estis pilgrimo de la kredo kaj de la preĝado, kaj ilia ofero estis tiu de simplaj familioj: du kolomboj.

Paolo: Pri la vivo de la sankta Familio la Papo reliefigis aparte la “kontemplon de Kristo”, kiu en Maria havas ne-supereblan modelon jam ekde la Anunciacio. Maria estas la modelo por ĉiu kredanto kiu konservas kaj komparas la vortojn kaj agojn de Jesuo, por pli kaj pli kreski en la kono pri Li.

Karlo: La spiritualeco de Maria estas kontaĝa: la unua altirito estis Jozefo: tiu lia estas silenta sed fidela ĉeesto, konstanta, aganta. “La evangelio ne postlasis iun an vorton de Jozefo, sed oni povas imagi – diris la Papo – ke li komplete plenumis sian rolon kiel patron, sub ĉiu aspekto. De li Jesuo lernis envicigi preĝojn kaj laboron kaj oferi al Dio ankaŭ la penadon pro la perlaboro de la pano”.

Paolo: Kaj kiam Jesuo estis 12-jaraĝa, la Familio reiris al la Templo de Jerusalemo por la jara pilgrimo. En tiu evento aperas ankaŭ la unuaj vortoj de Jesuo: “Kial vi serĉis min? ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?”. La vorto “patro” estas la ŝlosilo por eniri la misteron de la kristana preĝo: ĉi tie gravas rimarki la reeĥon kiun povus estigi en la koroj de Maria kaj Jozefo, la aŭskulto el la buŝo de Jesuo de tiu vorto: “Patro”; kaj kiam Jesuo instruos preĝi, li diros ke oni devas adresiĝi al Dio nomante Lin patro. Ekde tiam, la vivo en la sankta Familio estis des pli plena de preĝado”.

Karlo: La Familio de Nazareto estas la unua modelo de Eklezio en kiu, ĉirkaŭ la ĉeesto de Jesuo kaj dank’ al lia perado, ĉiuj vivas en fileca rilato kun Dio, kiu transformas ankaŭ la interpersonajn rilatojn. “La familio - finis la Papo – estas hejma Eklezio kaj ĝi devas esti la unua skolo de preĝado, por fariĝi, laŭ la instruo de la sankta familio de Nazareto, unu koro kaj unu animo, unu vera familio”.

Paolo: Kiel ni diris komence tiu de hodiaŭ estis la lasta ĝenerala aŭdienco de la nuna jaro. Dum ĉi tiuj 12 monatoj preskaŭ 400.000 personoj partoprenis en la merkredaj renkontiĝoj.

Karlo: Kaj nun aliaj informoj. Berlino gastigas ekde hodiaŭ ĝis la venonta unua de januaro pli ol 30.000 gejunulojn el pluraj landoj. Ili partoprenas en la jara renkontiĝo de la Komunumo de Taizé, nomata: “la pilgrimo de la konfido“. Multaj estas la salut-mesaĝoj adresitaj al la partoprenantoj. En la sia Papo Benedikto la 16a kuraĝigas la gejunulojn starigi iradojn de konfido en la tuta mondo.

Paolo: ABUĜO. Restas granda la alarmo en Niĝerio post la sangaj atencoj de Kristnasko kontraŭ kristanaj preĝejoj, kun la morto de almenaŭ 40 personoj. La Papo dum la Anĝeluso de lundo, esprimis sian profundan malĝojon pro tiu absurda gesto, kies respondecon surprenis islama ekstremisma sekto Boko Haram. La niĝeria registaro planas okazigi specialan kunsidon pri la nacia sekureco komence de la venonta jaro. La atencojn kondamnis unuanime ankaŭ la islama komunumo de Niĝerio.

Karlo: DAMASKO Daŭras en Sirio la esplormisio de la observantoj de la Araba Ligo, kiuj devas konstati la situacion en la lando, post 10 monatoj da manifestacioj favore al demokratio. En urbo Homs la manifestaciantoj rifuzis renkonti la observantojn ĉar ilin akompanis armeanoj. Intertempe, la reĝimo liberigis 755 homojn arestitajn dum la protestoj.

Paolo: PJONGJANG. Oni ne rajtigis hodiaŭ eksterlandanojn nek amaskomunikilojn partopreni en  funebra ceremonio por Kim Jong-Il, la estro de Norda Koreio, mortinta la 17an de decembro. Tute escepte rajtigita delegacio de la registaro de Suda Koreio omaĝis al la ĉerko de la forpasinto kaj prezentis kondolencojn al la nova estro Kim Jong Un. Temis pri renkontiĝo el plej alta rango inter la du landoj, ekde la jaro 2000, kiam okazis la renkonto inter la tiamaj norda estro kaj la sud-koreia prezidanto.

Karlo: VAŜINGTONO. La usona episkopara konferenco subtenas la decidojn, por plibonigi la kvaliton de la aero, faritajn de la nacia agentejo por naturmedia protekto. La estontaj novaj limoj por la eligoj de hidrargo kaj de aliaj nocaj substancoj povos multe malkreskigi la poluciadon nun realigatan de elektraj, karbonaj kaj petrolaj centraloj. Laŭ ĵusdataj esploroj, unu infano el 6 naskita en Usono havas danĝeran kvanton da hidrargo en la sango.

Paolo: TEHERANO. La kruc-vojo de petrolo estos barita se novaj ekonomiaj embargoj trafos Teheranon. Irano uzas la potencan armilon de la komercado de petrolo por timigi la Okcidenton; ĝi hodiaŭ minacis fermi la markolon de Hormuz, gravega tranavigejo por la monda komerco de kruda petrolo, kaze ke kontraŭ ĝia nuklea programo oni starigos novajn sankciojn. En 2009, unu triono de la kruda petrolo transportata per ŝipegoj pasis tra la markolo de Hormuz. Ĝia fermo estigus certe egan kreskon de la kostoj de petrolo.

Karlo: NOV-DELHIO. La parlamento de Hindio aprobis la leĝon pri la lukto kontraŭ koruptado. La tekston, aprobita de la malsupra ĉambro, nun devas ekzameni la senato. La leĝo proponita de la registaro tamen ne kontentigas la opoziciojn, kiuj taksas ĝin nesufiĉa por malfaciligi la koruptadon.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):