Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2011-12-22, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La mondaj junularaj tagoj, antidoto por la krizo de la kredo en Eŭropo
Dekoj da mortintoj en Bagdado; Sud-Sudano preparas sin por ricevi rifuĝintojn el la nordo; raporto pri la gazetara libereco tutmonda; paca parlamenta rebaloto en Egiptio; eŭropa kampanjo kontraŭ danĝeraj ludiloj; Ana Botella, nova urbestrino de Madrido.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Bonvenon, karegaj gefratoj, al la E-elsendo de Radio Vatikana de ĵaŭdo la 22an de decembro 2011.

“La kerno de la krizo de la Eklezio en Eŭropo estas la krizo de la kredo”. Antidoto por ĉi tiu krizo estas la mondaj junularaj tagoj, vera medikamento kontraŭ la laceco kredi. Ĝi estas la rezulto de la longa medito de Benedikto la 16a, de li proponita ĉi-matene al la roma kurio, okaze de la tradicia antaŭkristnaska renkontiĝo. Benedikto la 16a faris la foton de la nunepoka Eŭropo, afliktita de tio, kion li priskribis “la enuo esti kristanoj”, kaj li komparis ĝin kun Afriko – de li antaŭnemulte vizitata per la vojaĝo al Benino – kie male oni tuŝas la “ĝojon” esti kristanoj.

“El tiu ĝojo – diris la Papo – naskiĝas ankaŭ la energioj por servi Kriston dum la subpremaj situacioj de homa sufero, por meti sin je dispono de Dio, sen enmemiĝi en la propran bonstaton”.

Do la riĉa Nordo estas por la situacio de la Eklezio la parto hodiaŭ malriĉa kaj malriĉigita kompare kun la Sudo de la mondo, tiom ke la Papo starigis strukturojn kiel la kongregacion por la nova evangelizado, kaj starigis specialajn periodojn, kiel la Jaron de la Kredo, por klopodi inversigi la iradon.

“La kerno de la krizo de la Eklezio en Eŭropo estas la krizo de la kredo. Se ni ne trovas respondon al ĝi, se la kredo ne rehavigas al si viglecon fariĝante profunda konvinko kaj vera forto dank’ al la renkontiĝo kun Jesuo Kristo, ĉiuj aliaj reformoj restos senefikaj”.

“Sed kiel anonci hodiaŭ la Evangelion?”. Al ĉi tiu demando Benedikto la 16a donis originalan respondon, ĉerpante ĝin el profunda ekzameno de 5 elementoj, kiujn la mondaj tagoj de la junularo alportis dum ĉi tiuj jardekoj.

Unua punkto: en ili oni travivas novan sperton de katolikeco, de la universaleco de la Eklezio. La komuna liturgio konsistigas specon de ‘patrujo de la koro’ kaj ĝi unuigas nin en unu granda familio.

El tio fontas – dua punkto – nova maniero vivi la homecon, nian kristanan eston. Ĉi-koncerne la Papo faris la ekzemplon de tiuj 20.000 gejunuloj, ĉiuj volontuloj, kiuj dum semajnoj aŭ monatoj sin dediĉis komplete por la aranĝo de la lasta monda tago de la junularo en Madrido.

Tria punkto estas, laŭ la Papo, la adoro kiel spirita elemento de la mondaj junularaj tagoj, ĉiufoje scenejo de grandega silento fronte al la Eŭkaristio, malgraŭ la ĉeesto de sennombraj fideluloj aŭ malgraŭ fojaj malbonaj veteraj kondiĉoj, kiel okazis en Madrido.

Kaj kune kun la Eŭkaristo estas la ĉeesto de la sakramento de pentofaro – kvara punkto – travivata per tiu simpleco, kiu aliloke ofte mankas.

La kvina punkto estas la ekonomi-financa krizo, kiu hodiaŭ minacas Eŭropon. Ĝi estas antaŭ ĉio etika krizo, kiu forigas tiun motivan forton per kiu fariĝas grava respondeco fari rezignojn, ĉefe favore al malriĉuloj. Al ĉi tiu krizo respondas la 5a punkto de la monda junulara tago: la ĝojo kiel respondo al la dubo koncerne Dion. “Ĉi tiu dubo – finis la Papo – pli kaj pli vastiĝas: ni tion konstatas en la manko de ĝojo, en la interna malfeliĉo, kiun oni konstatas sur multaj vizaĝoj. Nur la kredo donas certecon. Estas bone ekzisti kiel hompersono ankaŭ dum malfacilaj epokoj. La kredo ĝojigas. Kaj ĉi tiu estas unu el mirindaj spertoj de la mondaj junularaj tagoj”.

Ni raportis pri la parolado de la Papo al la roma kurio.

Nun, aliaj informoj.

BAGDADO. En Irako serio da atencoj ĉi-matene en la centro de la iraka ĉefurbo mortigis pli ol 60 personojn kaj restis vunditaj kromaj 180. La lando travivas politikan krizon post la peto de ĉefministro al-Maliki, ŝijaisto, ke la memstara regiono Kurdistano liveru al la justico la vicprezidanton. Fakte ekzistas arest-ordono kontraŭ Tareq al-Hashemi, sunaisto de partio Iraqiya.

ĴUBO. En Sud-Sudano komenciĝis dum la lastaj horoj la aranĝoj por gastigi la unuajn rifuĝintojn, kiuj alvenas el la najbara Sudano. Temas ĉefe pri familioj kiuj fuĝas el montoj Nuba de Sudano, ŝtato suda Kordofano. La unuaj alvenintaj rifuĝintoj estas ĉefe infanoj kaj virinoj, sed estas ankaŭ kelkaj maljunuloj.

PARIZO. Plia kritika jaro por la gazetara libereco en la mondo. Tion atestas la raporto 2011 de organizaĵo Raportistoj Sen Limoj, publikigita hodiaŭ. 66 estis ĉi-jare la ĵurnalistoj murditaj; 71 tiuj forkaptitaj; 1044 la arestitaj; 1959 la agresitaj aŭ minacataj; 73 devis fuĝi alilanden; 499 estas la eldonaĵoj cenzuritaj. Kaj koncerne la interreton:  oni mortigis 5 opoziciulojn kiuj uzis la interreton – el kiu 3 en Meksikio; 199 blogistoj estis arestitaj; 62 agresitaj kaj 68 estas la landoj kiuj malŝaltis la interreton en sia teritorio. Kompare kun 2010 kreskis 16 procente la murdoj de agantoj en la informado: 43 procente la agresoj; duobliĝis la arestoj ĉefe de tiuj opoziciuloj, kiuj publikigas siajn ideojn en la interreto. Plia datumo: Ĉinio, Barato kaj Eritreo estas la landoj en kies malliberejoj estas la pli grandaj nombroj da enkarcerigitaj agantoj por informado.

KAIRO. Malgraŭ la enurbaj interalfrontoj de la pasintaj tagoj en Egiptio okazis trankvile la decida rebaloto por la elekto de la parlamento. Egiptio restas lando renversita de protestoj en Kairo kie mortis 14 personoj dum 5 tagoj.

STRASBURGO. Eŭropa kampanjo kontraŭ la danĝeraj ludiloj. Estis prezentita ĉi-matene la eŭropa kampanjo favore al fidindaj ludiloj. La kampanjo daŭros dum la tuta venonta jaro: en ĉiu ŝtato de la eŭropa Unio oni volas konigi la novan eŭropan leĝon por la defendo de la infanoj kontraŭ riskoplenaj ludiloj. Pli ol unu kvarono de la produktaĵoj, kiujn oni taksas riskoplenaj kaj kiuj eniras la eŭropan Union estas fakte ludiloj.

MADRIDO. Estos Ana Botella, edzino de la eksa ĉefministro José Maria Aznar, la nova urbestrino de Madrido, la unua virino kun ĉi tiu tasko. Botella anstataŭigos Alberto Gallardon, kiu fariĝis la nova ministro pri justico de registaro Rajoy. Ĉi-matene la novaj ministroj ĵuris fronte al reĝo Juan Carlos kaj sekvis la transdono de la tasko inter la antaŭa ĉefministro Zapatero kaj la nuna, Rajoy. Morgaŭ matene la nova hispana registaro okazigos sian unuan kunsidon.

Karegaj gefratoj, nia programo estas finita. Carlo Sarandrea salutas Vin. Ĝis reaŭdo venontan dimanĉon, en la tago de Kristnasko. Jam nun: sincerajn, elkorajn kaj fratajn bondezirojn.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):