Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2011-12-21, mer Radio Vatikana - Esperanto
La interŝanĝo de bondeziroj ne perdu sian profundan religian valoron
Bondeziroj al la porinfana hospitalo 'Infano Jesuo' en Romo; nordamerika indianino Katerina Tekakwitha baldaŭ estos sanktproklamita; pri la interreta domajno 'vatican.xxx'; kreskas la tragika bilanco de tajfuno en Mindanao, Filipinoj; grupo de observantoj de la Araba Ligo en Sirio, streĉitecoj daŭre kreskas; UN denuncis malhumanajn praktikojn fare de Irano.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Karlo: Merkredon la 21an de decembro: bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikanas. “Ni igu ke, ankaŭ en la nuna socio la interŝanĝo de bondeziroj ne perdu sian profundan religian valoron, kaj ke la feston ne ensorbu la eksteraj aspektoj, kiuj movas la korojn”. Benedikto la dek-sesa ĉi-matene dum la ĝenerala aŭdienco meditis pri la profunda signifo de la kristnaskaj bondeziroj kaj de la profundeco de la ĝojo de Kristnasko. Ĝi ne estas la simpla dat-reveno de la naskiĝo de Jesuo” – li diris - sed ĝi estas la celebro de mistero kiu koncernas nian kredon kaj nian vivon. Per la vortoj de la kristnaska liturgio, la Papo diris ke la hodiaŭa homo, la “homo de la senseblaĵo, de tio kio estas empirie spertebla”, pli kaj pli malfacile sukcesas malfermi siajn horizontojn kaj eniri en la mondon de Dio.

Paolo: Certe, la eksteraj simboloj estas belaj kaj gravaj, kondiĉe ke ili ne deturnu nin, sed male, ili helpu nin travivi Kristnaskon laŭ ĝia pli aŭtentika signifo, tiu sankta kaj kristana, por ke ankaŭ nia ĝojo ne estu supraĵa, sed profunda. La elaĉeto okazas “en preciza kaj identigebla momento de la historio: la evento de Jesuo el Nazareto”.

Karlo: Pro tio, klarigis la Papo, kiam ni aŭskultas aŭ diras, dum la liturgioj: “hodiaŭ naskiĝis por ni la Savanto” ni ne uzas malplenan, konvencian formulon, sed ni celas ke Dio proponas al ni hodiaŭ – al mi, al ĉiu el ni – la eblecon agnoski kaj akcepti Lin, kiel faris la paŝtistoj en Betlehemo, por ke Li naskiĝu ankaŭ en nia vivo, renovigante kaj transformante ĝin per sia graco, per sia ĉeesto”.

Paolo: Certe temas pri memorigo, sed ĉefe ĝi estas efika momento por ni ĉiuj. Benedikto la dek-sesa poste kunligis la misteron de Kristnasko kun tiu de Pasko: ambaŭ estas parto de la unika elaĉetanta agado de Kristo. Ambaŭ estas festoj de la Elaĉeto. Benedikto la dek-sesa citis plurajn verkojn de la patroj de la Eklezio por klarigi ke la kulmino de la amo-historio inter Dio kaj la homo pasas tra la staltrogo en Betlehemo kaj la tombo en Jerusalemo.

Karlo: La bondeziro de la Papo estis havi ĝojon travivitan en la mistero de la Eŭkaristio, centro de la sankta Kristnasko. “Ke estu Kristnasko vere kristana, ankaŭ per la interŝanĝo de bondeziroj: ke ili estu esprimo de la ĝojo scii ke Dio estas proksima kaj ke Li volas trairi kun ni la iradon de la vivo”. Benedikto la dek-sesa ankaŭ esprimis la deziron je dum ĉi tiuj sanktaj tagoj la kristana karitato fariĝu des pli aganta favore al bezonantoj, ĉar – diris la Papo – “por la malriĉuloj oni ne povas esti malfruaj”.

Paolo: Kaj nun aliaj informoj. “Benedikto la dek-sesa atente informiĝas pri la sukcesoj kaj sindevigoj de la porinfana hospitalo Infano Jesuo de Romo”: tion diris kardinalo Tarcisio Bertone, ŝtat-sekretario, kiam hieraŭ li vizitis la faman pediatrian hospitalon por alporti la bondezirojn de la Papo kaj siajn personajn.

Karlo: VATIKANURBO. “Momento longe atendata de la amerika komunumo de la praloĝantidoj”: tiel oni komentis la anoncon ke Katerina Tekakwitha baldaŭ estos sankt-proklamita. Ŝi estos la unua sanktulino ruĝhaŭtulino. Kune kun tiu por ŝia sankt-proklamo, pasintlunde Benedikto la dek-sesa subskribis ankaŭ la dekretojn por sankt-proklamo de aliaj tri sanktuloj kaj kvin beat-proklamoj. Kun ili estos levitaj al altaraj honoroj multaj martiroj; krome, oni agnoskos la heroecajn virtojn de sep Di-servantoj.

Paolo: VATIKAN-URBO. Ekde kelkaj tagoj insiste cirkulas tra interreto la informo laŭ kiu Vatikano aĉetis domajnon “vatican.xxx”, verŝajne por protekti sin kontraŭ ne-taŭgaj uzoj, ĉar la domajno de plej alta nivelo nomata per la tri iksoj estas rezervita al paĝaroj “por plenkreskuloj”, nome kun porna enhavo. Efektive la domajno rezultas neregistrebla, kaj do iu aĉetis ĝin, sed ne Vatikano. Tion sciigis la direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo kiu, respondante al demandoj pri la temo, certigas post kontrolo, ke ne rezultas ke tiun domajnon aĉetis la Sankta Seĝo nek iu ajn organizaĵo ligita kun ĝi.

Karlo: MANILO. Bedaŭrinde kreskos la tragika bilanco de la viktimoj de tajfuno Washi en Filipinoj, aparte en la provincoj de la norda marbordo de insulo Mindanao, plej trafitaj de la tajfuno. La konstatitaj forpasoj estas pli ol 1000 kaj restas nekonata la preciza nombro da malaperintoj. La pli trafitaj urboj estas Cagayan de Oro kaj Iligan, kie estas preskaŭ 300.000 senhejmuloj. La ŝtormo estigis abruptan kreskon de riveroj, kun postsekvaj terfaloj kaj fluoj da koto kiuj ruinigis stratojn kaj loĝejojn. Nun kreskas la risko de epidemioj.

Paolo: DAMASKO. Morgaŭ atingos Sirion la unua grupo de observantoj por aranĝi mision por kontrolado, antaŭvidita de la interkonsento inter Sirio kaj la araba ligo. Grupoj de 10 fakuloj pristudos la situacion de la lando por konstati ĉu oni malrespektas la fundamentajn regulojn de demokratio. Oni volas komprenigi ke la la siria registaro ne povas daŭre konduti kiel ĝi faris ĝis nun, nome per sufiĉe perforta kaj brutala sufoko de la manifestacioj.

Karlo: Sed streĉitecoj ankoraŭ kreskas, aparte  post la aprobo de leĝo kiu priskribas mortopunon por tiuj kiuj armigas teroristojn. Ekstervica kunsido de la sekureckonsilio de Unuiĝintaj Nacioj por diskuti pri la masakroj estis petita de la siria nacia konsilio, opozicia grupo, dum Francio alvokis al Ruslando por ke ĝi intervenu ĉe Unuiĝintaj Nacioj en la intertraktoj por aprobo de rezolucio kontraŭ Sirio. La lastaj du estis la pli sangoplenaj tagoj depost la komenco, duone de pasinta marto, de la ribelado en Sirio kontraŭ la reĝimo: mortis 250 personoj en la spaco de 48 horoj.

Paolo: NOVJORKO. La asembleo de Unuiĝintaj Nacioj esprimis fortan zorgadon kaj denuncis la konstantan uzon de kruelaj, malhumanaj kaj humiligaj praktikoj fare de Irano. La koncernan rezolucion aprobis 89 landoj kontraŭ 30, dum 64 sindetenis. La malrespekto de la homaj rajtoj efektiviĝas – laŭ la dokumento – per skurĝadoj, amputadoj kaj mortopuno pro krimoj ne klare anoncitaj, samkiel amasaj ekzekutoj restas sekretaj eĉ por la familianoj de la ekzekutitoj. La rezolucio denuncas la mankon de reguloj, internacie agnoskataj por doni garantiaĵojn aŭ kuratelon al akuzitoj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):