Papo Benedikto ĉe malliberejo Rebibbia - 2011-12-18, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Mateo 1: 1-25
Papo Benedikto ĉe malliberejo Rebibbia: Kie estas malliberulo, tie estas Kristo.

Aŭskultu/Elŝutu
 

Skribi al Radio Vaticana

Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso

Papo Benedikto ĉe malliberejo Rebibbia

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MATEO, ĉapitro unua, versoj 1 ĝis 25.

Karlo: Jozefo, leviĝinte el sia dormo, faris kiel ordonis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj prenis al si Marian sian edzinon; kaj li ne ekkonis ŝin ĝis ŝi naskis filon. Kaj li donis al li la nomon Jesuo.

Stefano: Ĉi tiu evangelia legaĵo, fragmento el la komenco de la Evangelio laŭ sankta Mateo, estas aparte longa en la hodiaŭa liturgio, La bizanca tradicio legas ĝin en la dimanĉo antaŭ Kristnasko, la tielnomata Dimanco de la Sanktaj Patroj. Ni meditas pri kiom longe kaj atente Dio preparis ĉion por la nasko de Sia Filo. Ni ankaŭ legas pri la surprizo de Jozefo pri la gravediĝo de Maria kaj pri la anĝela vizito, kiu konvinkis lin akcepti ŝin. Estas iom malfacile komenti tiajn okazaĵojn ĉar ili estas eksterordinaraj. Plej grave al ni, Dio agis trankvile, kaŝite dum jarcentoj antaŭe kaj same faris misterajn agojn en la gravediĝo de Maria kaj la nasko de Jesuo. Li plene engaĝigas sin en la okazaĵoj. Dio same plene engaĝigas en nia vivo, eĉ kiam per malpli eksterordinaraj agoj. Kun ĝojo tial ni akceptu la vokon de Dio en nia ĉiutaga vivo kaj ni kunlaboru labor-doneme.

 

Karlo: Dimanĉon la 18an de decembro 2011: bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de RV. “Kie estas malliberulo tie estas Kristo”: per ĉi tiuj vortoj Benedikto la 16a sin adresis al la malliberuloj de la roma malliberejo Rebibbia, kien ĉi-matene li iris por vizito. La Eklezio – li diris – agnoskas sian profetecan mision fronte al tiuj kiuj estas trafitaj de krimado kaj al ilia bezono ricevi repaciĝon, justecon kaj pacon. La malliberuloj - aldonis Benedikto la 16a – meritas esti traktataj kun respekto kaj digno.

La vortoj de la fina juĝo, rakontitaj de evangeliisto Mateo (“mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi”) esprimis la signifon de la vizito de la Papo al la roma malliberejo Rebibbia. Kie estas malsatanto, fremdulo, malsanulo, enkarcerigito, tie estas Kristo mem kiu atendas nian viziton kaj nian helpon.

La Papo, sin adresante al la malliberuloj, aldonis ke la amo de Dio ne konas limojn: “Mi venis por diri al vi simple, ke Dio amas vin per senfina amo, kaj ke vi estas ĉiam gefiloj de Dio. Kaj la ununaskita filo de Dio mem, la Sinjoro Jesuo, spertis la enkarcerigon; estis submetita je juĝo fronte al tribunalo kaj li suferis la plej kruelan kondamon je mortopuno.

La Papo memorigis ke urĝas restarigi justecon, reeduki la kulpulojn, forigi la kazojn de eraroj de la justico kaj la multnombrajn okazojn de neapliko de la leĝo.

La malliberuloj – li klarigis - estas homaj personoj kiuj meritas - malgraŭ sia krimo - esti traktataj kun respekti kaj digno La homa justeco kaj tiu de Dio – aldonis la Papo - estas tre malsamaj. Certe la homoj ne kapablas apliki la dian justecon sed ili almenaŭ devas rigardi al ĝi, klopodi ekkapti la profundan spiriton kiu animas ĝin, por ke ĝi lumigu ankaŭ la homan justecon, por eviti - kiel bedaŭrinde nemalofte okazas – ke la malliberulo fariĝu ekskludito. Oni devas ĉiam rimarki la veran spiriton de la leĝo: “Amo estas la plenumado de la leĝo” skribas sankta Paŭlo al la Romanoj: “Nia justeco estos ju pli perfekta des pli ĝi estos animata de la amo al Dio kaj al la gefratoj”.

Post la memorigo pri la superloĝado kaj aĉiĝoj ĉeestantaj en la italaj malliberejoj, kiuj iusence konsistigas duobligon de la puno, kiuj povas igi des pli maldolĉa la enkarcerigon, la Papo esprimis la deziron ke Kristnasko jam nun proksima relumigu la koron pere de espero kaj amo. “La Infano de Betlehemo – li diris - estos feliĉa kiam ĉiuj homoj revenos al Dio per renovigita koro. Ni petu al Li en silento kaj preĝado esti, ni ĉiuj, liberigitaj de la pekado, aroganteco kaj orgojlo. Ĉiu el ni fakte bezonas eliri el ĉi tiu interna malliberejo, por povi esti vere libera disde malbono, angoroj kaj morto.

Benedikto la 16a poste respondis al kelkaj demandoj starigitaj de kelkaj malliberuloj. La unua demando estis ĉu lia vizito estos komprenata laŭ ties simpleco ankaŭ de la italaj politikistoj kaj regantoj, por ke oni redonu al ĉiuj la lastaj – inkluzive de malliberuloj – la dignon kaj esperon, kiun oni devas agnoski al ĉiu homa estulo.

La Papo respondis, ke li venis ĉefe por elmontri al ili personan kaj intiman proksimecon. “La respondeculoj faros ĉion eblan por plibonigi ĉi tiun situacion, por helpi vin trovi vere ĉi tie bonan realigon de justeco. kiu helpu vin reveni en la socion per la tuta respekto kiun postulas via homa kondiĉo”.

Afrika malliberulo, anstataŭ starigi demandon, preferis peti al la Papo rajtigi ĉiujn alkroĉi sin kun la Papo per sia suferado kaj tiu de iliaj familianoj. “Mi amemas vin” diris la malliberulo. Kaj al li la Papo respondis: “ankaŭ mi amemas vin, kaj mi estas dankema pro ĉi tiuj vortoj kiuj tuŝas mian koron. Mi alvenis ĉar mi scias ke en vi la Sinjoro atendas min”.

Alia malliberulo petis ĉu estas juste, ke nun ke li estas nova viro, kaj ke ekde 2 monatoj estas patro de knabineto, ne ricevu la eblecon reveni hejmen malgraŭ ke li multe pagis sian ŝuldon kun la socio. La Papo, post gratuloj al la novpatro, esprimis la ĝojon, ke li sentas sin nova viro. “Mi preĝas kaj esperas – aldonis la Papo – ke kiel eble plej baldaŭ vi povu vere reveni por ĉirkaŭbraki vian filinon, denove esti kun via edzino kaj kun via filino kaj por konstrui belan familion kaj tiel ankaŭ kunlabori por la estonteco de Italio”.

Ni raportis pri la hodiaŭa vizito de la Papo al la roma malliberejo Rebibbia.

Sendi komenton, skribi al la redaktoro de chi tiu TTTejo: