Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2011-12-15, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Akcepto de novaj ambasadoroj ĉe la Sankta Seĝo: en la epoko de globalizado, necesas aŭtentika solidareco; mesaĝo de subteno al ostaĝoj en Kolombio
Sindevigo de la Eŭropa Unio pri 2-ŝtata solvo de la israela-palestina konflikto
Movadaj informoj: tutmondaj solenoj de la naskiĝo de d-ro Zamenhof, rememoriga teksto - interalie en Esperanto - en la retpaĝo de la pola prezidanteco de la Konsilio de EU; jubilea tago por la retejo Edukado.net; Italio: prepare al la venontjara kongreso en Mazara del Vallo, Sicilio, Esperanto-Federacio ricevis konstantan oficejon, aranĝotas ekspozicio kaj kursoj por lernejanoj; vizitoj al la itala nacia biblioteko de Esperanto en Massa; forpasis d-ro Enrico Dondi, tradukinto de ĉefverkoj de la itala literaturo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj

Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana de ĵaŭdo la 15an de decembro 2011.En la epoko de globalizado necesas aŭtentika solidareco por alfronti la grandajn defiojn kiuj staras fronte al ni. Ĉi tiu alvoko de Benedikto la 16a leviĝis ĉi-matene kiam li akceptis aŭdience 11 novajn ne-rezidajn ambasadorojn, por la prezento de la akreditad-leteroj. Per sia parolado la Papo instigis ankaŭ la registarojn helpi la novajn generaciojn kiuj alfrontas gravajn problemojn kiel senlaborecon.

Paolo: La interdependon, kiun ni travivas per la globalizado oni devas taksi avantaĝo ne  minaco – diris la Papo. Ni ĉiuj estas respondecaj pri ĉiuj kaj gravas havi pozitivan konceptadon de solidareco. Ĝi estas la vera instigo por kompleta homa progreso, kiu ebligas al la homaro atingi novajn rezultojn. Kaj gravas ankaŭ la solidareco inter generacioj kiu radikiĝas en la familio, kiun oni devas subteni.

Carlo: VATIKANURBO. Benedikto la 16a adresis sian penson kaj preĝadon al Kolombio kaj speciale al la multaj personoj ostaĝoj de kaptistoj, al armeanoj kaj policistoj. La Papo certigis al ili, ke la Eklezio daŭre levos al Dio sian fervoran preĝon kaj agados favore al ilia liberiĝo.

Paolo: En telegramo adresita al la ĝenerala sekretario de la kolombia episkoparo, la Papo sciigas ke li petas al Dio la konvertiĝon de la kaptistoj kaj ke realiĝu dialogoj por ke la kolombia popolo atingu tiun pacon, kiun ĝi ege deziras”. La Papo krome esprimas al ĉiuj familioj de la trud-kaptitoj sian proksimecon fronte al la angoro pro tiu maljusta suferado, kiun neniu politika aŭ sociala pretendo povas pravigi.

Carlo: BRUSELO. Koncerne la israelo-palestinan konflikton la eŭropa Unio konservas sian sindevigon por solvo ankaŭ bazita sur du ŝtatoj. Tion redeklaris la prezidanto de la Unio Van Rompuy post interparolo kun la estro de la palestina memstara aŭtoritato Abu Mazen, kiu faras viziton al Bruselo. La Eŭropa Unio intencas peri rektajn intertraktojn, kun la subteno de la aliaj tri landoj kun kiuj la Unio konsistigas la kvarlandan grupon de internaciaj perantoj pri la krizoj.

Paolo: Nun ni prezentas movadajn informojn. Hodiaŭ la esperantistaro solenas, diversmaniere kaj diverscele, la datrevenon de la naskiĝo de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof. Ne eblas listigi ĉiujn manifestaciojn kaj iniciatojn kiuj okazis hodiaŭ. Sed sendube nepre menciinda estas la fakto, ke en la retpaĝo de la Pola Prezidanteco en la Eŭropa Konsilio aperis mallonga teksto kiu rememorigas la kreinton de la Internacia Lingvo. La teksto aperis en la pola, angla, franca kaj germana lingvoj (ĉiuj lingvaj versioj de la retpaĝo) kaj sub ĉiu el tiuj versioj aperas ankaŭ la sama teksto en Esperanto.

Carlo: Temas pri la dua priesperanta teksto publikigita en tiu ĉi retpaĝo. La unua aperis la 26an de aprilo, okaze de la datreveno de la publikigo de la Unua Libro, eldonita kiel konate en Varsovio. Ambaŭ tekstoj estis pretigitaj kaj tradukitaj de la aktivuloj de Pola Esperanto-Asocio, surbaze de la interkonsento kun la pola Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj.

Paolo: En la esperanto-movado, laŭ la lokaj situacioj, multaj solenoj de la Zamenhofa tago jam okazis; ekzemple tiu de la 10a de decembro ĉe la Esperanto-Asocio de San-Paulo (Brazilo) pri kiu aperis filmeto en JuTubo. Aliaj grupoj solenos la Zamenhofan tagon en la baldaŭaj tagoj: ekzemple ĉi tie en Romo la E-grupo solenos ĝin venontan lundon.

Carlo: Ankaŭ por la Zamenhofa tago notiĝas la uzo de virtualaj medioj: postmorgaŭ sabate la E-Asocio de Finnlando malfermos la pordojn de sia sidejo en Helsinko ankaŭ al virtualaj gastoj, kiuj povus kunligiĝi kun la solenantoj surloke pere de skajpo. Informoj en Fejsbuko, paĝo Finnlando aŭ en Tŭitero, signo: finnlando

Paolo: Ĉi-jare la 15a de decembro estas ankaŭ jubilea tago por la retejo edukado.net kiu fariĝas 10-jaraĝa. Porokaze oni lanĉis monkolekton per simbola vendo de pecetoj de virtuala torto.

Carlo: En la hodiaŭa simbola tago de la esperantistoj aperis en Italio la sciigo ke itala esperanto-federacio formale ricevis de la komunumo de Mazara del Vallo (insulo Sicilio) la konstantan uzeblecon de oficejo kun unu rezervita ĉambro kaj aliaj servoj komunaj kun aliaj gastataj asocioj. La oficejo estos en la palaco siatempe konfiskita al la proprietuloj pro mafiaj agadoj. Nun la palaco nomiĝas “Muzeo de leĝeco” kaj la oficejo mastrumata de esperantistoj – kiu ekfunkcios venontan januaron - nomiĝos “centro por interkulturo kaj esperanto”.

Paolo: En la “Muzeo de leĝeco” okazos ekde la 9a de januaro ekspozicio pri esperanto. La urba skabeno pri publika instruado aranĝos vizitojn fare de la lernejanoj de la urbo al la ekspozicio, antaŭvide al kursoj de esperanto kiuj okazos en diversaj lernejoj de Mazara del Vallo. Kiel konate en tiu sicilia urbo okazos la venontjara itala kongreso de Esperanto, kaj la urbaj aŭtoritatuloj jam elmontris favoran subtenon al la iniciato, kiu konkretiĝas nun per la disponigo de konstanta oficejo.

Carlo: Ankoraŭ el Italio: urbo Massa (regiono Toskanujo) konservas, en la Ŝtatarkivo, la Nacian Bibliotekon de Esperanto kiu okupas grandan salonon je la tria etaĝo de la konstruaĵo. Ĝi kutime estas alirebla nur en labortagoj, sed pasintdimanĉe la direktorino rajtigis ekstervican vizitadon. Grandnombre esperantistoj el urbo Massa kaj el pluraj aliaj italaj urboj vizitis la E-bibliotekon. Oni povis konstati kiel en la spaco de malmultaj jaroj la bibliotekaj havaĵoj rimarkinde kreskis. Porokaze oni starigis sekcion dediĉitan al la 150a datreveno de la Unuiĝo de Italujo. Pluraj paneloj proponas dokumentojn kaj elstarajn figurojn de tiu historia periodo.

Paolo: Al ĉiuj vizitantoj estis donacita fotokopiita ekzemplero de la eta libreto tradukita fare de Jakobo Meazzini kaj eldonita de la Ruĝa Kruco: temas pri frazaro en Esperanto por interkompreniĝo ene de la help-asistadaj institutoj, favore al militaj vunditoj kaj malsanuloj.

Carlo: Bedaŭrinde la ĉi-semajnaj informoj el la itala E-movado alportis ankaŭ funebran sciigon. Nur antaŭ kelkaj tagoj oni eksciis pri la forpaso de d-ro Enrico Dondi, okazinta la 9an de novembro en Romo. Li estis unu el la tiel nomataj “kaŝitaj kolonoj” de la itala movado, ĉar de jardekoj li ne aperis en publikaj aranĝoj sed daŭrigis elstarajn tradukadojn en Esperanto de ĉefverkoj de la itala literaturo, inter ili la tuta “Dia Komedio”, en rimhavaj tercinoj, kaj aliaj verkoj de Dante; la “Jerusalemo liberigita” de Tasso, en rimhavaj okversoj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):