Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2011-12-14, mer Radio Vatikana - Esperanto
La relevigo de Lazaro (Joh 11): La preĝo igas nin kapablaj esti proksimaj al aliaj aparte dum la momentoj de elprovo; pri la restaŭrado de la skulptaĵo 'La Resurekto'
Papo Benedikto gvidos vesperajn preĝojn kun studentoj de la romaj universitatoj; prezentado de la mesaĝo por la Monda Tago de la Paco, la 1-an de januaro 2012; preparoj por la vizito de papo al malliberejo Rebibbia; ĝojo kaj festado ĉe la episkoparoj de Meksikio kaj Kubo post la anonco pri la vizito de papo Benedikto; Eŭropo kaj la ekonomia krizo; ŝokaj murdoj en Lieĝo kaj Florenco; kvin mil forpasoj en Sirio depost la komenco de popolaj protestoj antaŭ 9 monatoj; nova prezidanto de Tunizio; oficiala aliĝo de Palestino al Unesko.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Karlo: Bonvenon karegaj gefratoj al la Esperanto-elsendo de Radio Vatikana de merkredo la 14an de decembro 2011. “La preĝo malfermas la pordon al Dio, al lia amo kaj samtempe ĝi igas nin kapablaj esti proksimaj al la aliaj, aparte dum la momentoj de elprovo, por alporti esperon, konsolon kaj lumon”; la preĝo ebligas al ni plivastigi nian koron al la bezonoj de tiuj kiuj estas apud ni kaj senti la belecon esti filoj de Dio”. Ili estas la instruoj, kiujn Benedikto la 16a ĉerpis el la sinteno de Jesuo kiam li resanigis. Pri tio la Papo parolis ĉi-matene al la 8000 personoj partoprenantaj en Aŭlo Paŭlo la 6a en la ĝenerala aŭdienco.

Paolo: Sed – klarigis la Papo – kiam oni preĝas por peti ion de Dio, “oni ne devas atendi la tujan realigon de tio, kion oni petas, la realigon de la propra volo”, sed ni devas esti pretaj akcepti la volon de Dio, “foje mistera”, kiu celas nian savon, ankaŭ kiam ŝajnas ke lia agado ne korespondas al niaj esperoj.

Karlo: Daŭrigante la serion da paŝtistaj instruoj pri “kiel preĝis Jesuo”, Benedikto la 16a rimarkigis kiel en la evangeliaj rakontoj ligitaj kun lia mirakla, resaniganta agado, Jesuo preĝas al sia Patro, kiu agas pere de Li. Tial Jesuo elmontras la unikan rilaton de kono, de kunuleco kun la Patro dum Li lasas sin esti kuntrenita de la zorgado de siaj geamikoj.

Paolo: Specife, en la rakonto entenita en la evangelio laŭ Johano pri la relevigo de Lazaro, ĉi tiu dinamiko estas pli emfazita: unuflanke estas la rilato kun la amiko kaj aliflanke estas la fileca partopreno kun la Patro. “En la rakonto oni plurfoje memorigas la amikecon de Jesuo kun Lazaro kaj liaj fratinoj Marta kaj Maria. Fronte al la sincera amemo de la fratinoj, fronte al la kortuŝo de la geamikoj, Jesuo ĝemis en la spirito kaj per maltrankvila voĉo li demandis: “Kie vi lin kuŝigis?”kaj fronte al la tombo, li larmis.

Karlo: En la rakonto plie oni emfazas ankaŭ la konstantan rilaton de Jesuo kun la Patro. Ekde la komenco, Jesuo konsideras la eventon en strikta rilato kun sia misio: “la malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio; per ĝi la Filo de Dio estos glorata”. La rilato kun Dio kaj kun la misio al li konfidita evidentiĝas en la vortoj de Kristo mem, kiu “post danko, aldonas: “mi sciis, ke Vi ĉiam aŭskultas min; sed pro la ĉirkaŭstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu”.

Paolo: En la evento kun Lazaro estas la rilato de amikeco kaj la fileca rilato. La frazo de Jesuo: “Patro, mi dankas Vin, ke Vi min aŭskultis” malkaŝas ke Jesuo neniam interrompis sian preĝantan kunligon kun la Patro, kun lia amo-plano, en kiu la malsano kaj la morto estas maniero laŭ kiu manifestiĝas la gloro de Dio.

Karlo: Pro tio, unuflanke en la preĝo por peti, ni ne devas atendi la tujan realigon de tio, kion ni petas, la realigon de nia volo; ni male devas akcepti la volon de Dio, kiu estas Dio de vivo, kiu alportas esperon, kapabla renversi la situaciojn home maleblajn”. Aliflanke, kiel la kunuleco kun la Patro instigas Jesuon estu zorgema pri rilatoj kun la homoj, tiel same ĝi igas nin kapablaj esti proksimaj al la aliaj, por alporti esperon, konsolon kaj lumon.

Paolo: Je la momento de finaj salutoj la Papo dankis ĉiujn kiuj akcelis, subvenciis kaj realigis la restaŭradon de la fama skulptaĵo titolita “La Resurekto” kiu de 34 jaroj estas je la fono de la aŭlo Paŭlo la sesa. Ĝuste tiu Papo volis la realigon de tiu art-verko fare de artisto Pericle Fazzini.

Karlo: Kaj nun aliaj informoj. Morgaŭ posttagmeze la Papo gvidos en la vatikana baziliko la trapreĝon de la vesperaj preĝoj kun studentoj kaj estroj de la romaj universitatoj.

Paolo: ROMO. Postmorgaŭ vendrede en la gazetara salono de la Sankta Seĝo oni prezentos la mesaĝon de la Papo por la baldaŭa monda tago de la paco. Ĝi soleniĝos la unuan de januaro 2012 kun la temo: “Eduki la gejunulojn al justeco kaj paco”.

Karlo: ROMO. Intensas la pretig-laboroj por la vizito kiun la Papo faros venontan dimanĉon al la malliberejo Rebibbia en Romo. 300 personoj atendas la Papon kun kiuj li starigos interparolon laŭ demandoj. Temos pri la dua vizito de Benedikto la 16a al malliberejo, post tiu de 2007 al malliberejo por neplenkreskuloj.

Paolo: VATIKANURBO. Ĝojon kaj festado ĉe la episkoparoj de Meksikio kaj Kubo post la anonco, donita antaŭhieraŭ dum la Meso por Latinameriko, ke Benedikto la dek sesa iros al Meksikio kaj Kubo en dato antaŭ la venonta Pasko.

Karlo: BRUSELO. La ekonomia krizo daŭre estas la ĉeftemo de la laboroj en la eŭropaj institucioj. Hieraŭ la prezidanto de la eŭropa komisiono, Barroso, parolante al la eŭropaj deputitoj en Strasburgo pri la interkonsento subskribita pasint-vendrede de 26 ŝtatestroj kaj ĉefministroj diris ke la atingita rezulto ne sufiĉas, ĉar, laŭ li, Eŭropo ne bezonas nur rigorecon de la ŝtataj kontoj, sed ankaŭ kreskon kaj laborpostenojn. La plej malfacila ekonomia situacio daŭre estas tiu de Greklando. En tiu lando baldaŭ estiĝos lavango da novaj impostoj kaj la maldungo de kromaj 150.000 ŝtataj oficistoj.

Paolo: BRUSELO kaj FLORENCO. Belgio restis ŝokita pro la amasmurdo okazinta hieraŭ en la centro de Lieĝo fare de frenezulo, kiu atakis per bomboj preterpasantojn. Mortis interalie infaneto en la brakoj de sia patrino. La lando omaĝis al la viktimoj per unu minuto da silento hodiaŭ je tagmezo. Alia urbo kiu travivis ŝokon estas la itala Florenco. Viro el faŝistaj kaj rasismaj opinioj, antaŭ ol mortigi sin, murdis en la centro de la urbo du surstratajn vendistojn el Senegalio kaj vundis aliajn tri. La urba komunumo ege kondamnis tiun geston kaj proklamis urban funebradon. La episkopoj de ambaŭ urboj esprimis egan konsternon kaj la proksimecon de la Eklezio kun la viktimoj.

Karlo: BAGDADO. 5000 estas la nombro da forpasoj en Sirio depost la komenco de popolaj protestoj antaŭ 9 monatoj. Tion anoncis la supera komisariejo de Unuiĝintaj Nacioj por la homaj rajtoj.

Paolo: TUNIZO. Moncef Marzouki estas la nova prezidanto de Tunizio, la lando de la mediteranea areo kie estiĝis la unua tiel nomata “araba printempo”. Mi estos prezidanto de ĉiuj tunizianoj, deklaris la nova prezidanto, historia opoziciulo de la antaŭa reĝimo.

Karlo: PARIZO. Hieraŭ ĉe UNESCO okazis la oficiala ceremonio por la aliĝo de Palestino kiel ŝtato-membro. “Ni volas kredi ke ĉi tiu aliĝo estas granda ŝanco por la starigo de paco kaj sekureco pere de instruado, kulturo kaj scienco” deklaris la ĝenerala direktorino de UNESKO. Laŭ la prezidanto de la palestina aŭtonoma aŭtoritato la akcepto en UNESCO estas “la unua vera agnosko de la ŝtato de Palestino”.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):