Luk 14, 16-24 - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2011-12-11, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Luko 14:16-24 .. Advento kaj la ĝusta valoro de aferoj; pri la internacia tago por la homaj rajtoj; saluto al 5 mil infanoj ĉe la beno de la statuoj de Jesuo-infano; paroladoj al la etuloj de roma paroĥo kaj al la gepatroj
Aprobitas agadplano pri la monda klimato
Movada informo: forpasis Vida Jerman, granda figuro en la historio de la kroata Esperanto-movado.

Aŭskultu/Elŝutu
 

Skribi al Radio Vaticana

Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Luk 14, 16-24 - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA LUKO, ĉapitro 14a, versoj 16 ĝis 24

Karlo: Jesuo konkludis sian parabolon jene: “Tiam la sinjoro diris al la servisto: ‘Eliru sur la vojojn kaj kamp-limojn, kaj devigu ĉiujn enveni la festenon, por ke mia domo pleniĝu. Ĉar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermanĝon’.”

Stefano: La hodiaŭa evangelio laŭ la bizanca legaĵaro parolas pri festeno, pri tiuj al ĝi invititaj kaj pri tiuj, kiuj fine estas akceptataj. Evidente la festeno bildigas la finan bankedon de la ĉielo. En la parabolo la personoj invititaj estas okupataj pri aliaj aferoj en sia persona vivo kaj decidas ne ĉeesti la festenon. Interese, la invititoj, kiuj ne venis, estis ĉiuj pli malpli riĉaj. Kaj fine la sinjoro de la festeno malfermas ĝin al ĉiuj, por ke la festeno estu granda, ĝojega celebrado. En nia ĉiutaga vivo Dio invitas nin partopreni la dian agadon por subteno de la aliaj, kiuj volas kaj petas nian helpon. Tia helpo eĉ donas ĝojon en la dankema ricevo de kiu petas. Bedaŭrinde, ni foje estas tiom okupataj, ke ni ne akceptas la inviton al la ĉiela bankedo. Ni preĝu, por ke en la antaŭkristnaskaj tempoj Dio igu nin pli kaj pli malfermitaj al la invitoj en nia vivo.


Karlo:
Bonvenon karegaj gefratoj al la esperanto-elsendo de Radio Vatikana de dimanĉo de la dek unuan de decembro dumil dekunu. “La ekstera medio proponas la kutimajn mesaĝojn el komerca speco, kvankam laŭ malpli da emfazo pro la ekonomia krizo”, sed “la kristano estas invitata travivi Adventon sen esti deturnita de la lumoj, sed kun kapablo doni la ĝustan valoron al la aferoj, por fiksi sian internan rigardon al Kristo”. Tion diris ĉi-matene la Papo antaŭ la Anĝeluso, parolante pri la pretiĝo al Kristnasko. “Se fakte – li klarigis – ni konstante viglos en preĝado kaj ĝojoplene donos gloron, niaj okuloj kapablos rekoni en Kristo la veran lumon de la mondo, kiu venas por lumigi nian mallumon”.

Stefano: La vera ĝojo estas ligita al io pli profunda ol simpla distriĝo el la devoj kaj respondecoj de la vivo. Certe, dum la ĉiutagaj ritmoj, ofte hastaj, gravas havi momentojn por la ripozo, por malstreĉiĝo, sed la vera ĝojo estas ligita kun la rilato al Dio. Kiu renkontis Kriston en sia vivo, tiu spertas en la koro trankvilon kaj ĝojon kiun neniu nek nenia situacio povas forpreni. Ni konfidu – finis la Papo – nian iradon al la Senmakula Virgulino, kies spirito ĝojegis en Dio la Savanto. Ke ŝi gvidu niajn korojn dum la ĝojoplena atendado de la alveno de Jesuo, atendo riĉa je preĝoj kaj bonfaroj.

Karlo: Post la anĝeluso la Papo menciis la hieraŭan internacian tagon por la homaj rajtoj, substrekante ke la unua el ĉiuj rajtoj estas tiu al la vivo. Li diris tion salutante - kaj bondezirante al ilia agado - la reprezentantojn de la movadoj por la vivo el pluraj landoj de la mondo, kiuj alvenis al Romo okaze de la aljuĝo de premio “Patrino Tereza por la vivo” al la memoro de Chiara Lubich.

Stefano: Alia speciala saluto - eĉ ĝi estis la unua saluto - estis tiu adresita al kvin-mil infanoj, kiuj kiel tradicie ĉeestis en placo sankta Petro por la beno de la eta statuoj de Jesuo Infano, kiujn ili metos en siajn kristnaskajn kripojn.

Karlo: Ameman renkonton kun la infanoj la Papo havis ankaŭ ĉi-matene kiam li vizitis paroĥon, konsekritan antaŭ apenaŭ unu jaro en nord-orienta ekstrema kvartalo de Romo. Al la etuloj li diris: “Ni scias ke Kristnasko estas proksima. Ni nin pretigu al ĝi ne nur per la donacoj, sed per nia koro. Ni pensu, ke Kristo la Sinjoro estas proksima al ni, eniras en nian vivon kaj donas lumon kaj ĝojon. Preĝu senĉese, diras sankta Paŭlo: kompreneble - aldonis la Papo parolante al la infanoj - tio ne signifas ke ni devas ĉiam diri vortojn de preĝo, sed tio signifas ke ni ne devas perdi kontakton kun Dio en nia koro. Se ĉi tiu kontakto estas, estas ankaŭ la ĝojo.

Stefano: Varma kaj elkora estis la akcepto de la Papo en la roma paroĥo: dum sia prediko la Papo emfazis la bezonon, ke en la dezerto de la grandaj urboj estu voĉoj kiuj anoncu ke Dio ĉeestas, ke li ĉiam estas proksima al ni kvankam li ŝajnas ne ĉeestanta. Vortoj des pli gravaj, se konsideri la teritorian situacion de la kvartalo en kiu staras la vizitita paroĥo. Temas pri junega komunumo, ĉar junaj familioj ekloĝis en la novaj domoj, kaj sekve estas multege da infanoj kaj geknaboj. Rimarkinda estas ankaŭ la granda komunumo de filipinanoj kiuj aktive partoprenas en la paroĥa vivo. Ĉiujn la Papo instigis daŭrigi la paciencan, sindediĉan kaj amoplenan agadon, por pli kaj pli realigi tiun eklezion de vivantaj ŝtonoj kiuj estas la fideluloj.

Karlo: DURBAN. Sudafriko. Aprobita la agad-plano por la realigo ene de 2015 de monda interkonsento por savi la klimaton: por bremsi la multobliĝon de ŝtormegoj, inundegoj kaj sekeco. Post du noktoj kaj unu tago da seninterrompa debatado, meze de abruptaj opini-ŝanĝoj, interrompo de dialogo, dividoj, fortaj alvokoj, la kunsido de Unuiĝintaj Nacioj pri la klimato trovis lastminute interkonsenton: oni devos realigi planon kiu koncernos ĉiujn landojn, kaj la decidotajn regulojn oni devos apliki ekde la jaro dumil-dudek.

Stefano: La finan decidon akceptis aplaŭdantaj delegitoj jam nun tute elĉerpitaj, sen kravato kaj dormemaj: temis pri liberiganta aplaŭdado, kiu markis la finon de la koŝmaro: oni timis atingi neniun rezulton. Dum multaj horoj ŝvebis fakte la minaco ke la kunsido povus finiĝi sen decidi ion ajn. Sed je la fino aperis konkreta espero por la stabileco de klimato kaj por la monda ekonomio: favore al ekologiaj teknologioj oni pledos por interkonsentoj kun la landoj de nova industriiĝo.

Karlo: ZAGREBO. Kroatio. Abrupta funebro por la kroata kaj internacia esperanto-movado. Hieraŭ  abrupte mortis 73-jaraĝa Vida Jerman, aktorino de teatro, kinejo kaj televido. Ŝi estis granda figuro en la historio de la esperanto-movado, longtempe prizorgantino de la kultura programo dum la universalaj kongresoj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoro de chi tiu TTTejo: