Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2011-12-07, mer Radio Vatikana - Esperanto
La "himno de jubilo" de Kristo (Mateo 11:25-30; Luko 10:21-22) kaj la fonto de preĝo vere kristana; omaĝo al la Senmakula
Papo Benedikto ŝaltis la lumojn de la plej granda kristnaska arbo en la mondo; renkontiĝo de delegacio de la papa konsilio por la interreligia dialogo kun ĝainisma delegacio; meso por soleni la feston de la Virgulino de Guadalupe kaj la 200-an datrevenon de la sendependiĝo de Latinameriko; petoj de la Sankta Seĝo al la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo; Mariette Beco mortis 90-jara en Belgio; streĉiteco en Kinŝaso ne malkreskis; miloj fuĝis el bataloj en Sudano.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Karlo: Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana de merkredo la 7an de decembro 2011. “Koro sen aroganteco kaj kapabla realigi ĝojan konfidencon kun Dio: el tio povas fonti preĝo vere kristana”. Tion diris Benedikto la 16a dum la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco, priskribante al la miloj da fideluloj la tiel nomatan “himno de jubilo”de Kristo entenatan en la Evangelioj laŭ Mateo kaj Luko: en ĝi la Sinjoro gloras la Patron ĉar li kaŝis sian mesaĝon for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis ĝin al infanoj.

Paolo: Kiamaniere oni sin adresas al Dio per preĝo? Imitante Jesuon. La Papo tion diris klare. En la menciita himno estas rivela verbo, kiun Jesuo uzas komence de sia preĝo kaj kiu signifas: “ĝisfunde agnoski”, sed ankaŭ “konsenti kun”. Kristo agnoskas komplete la agadon de Dio la Patro kaj, samtempe, sian kompletan, konscian kaj ĝojan konsenton kun la projekto de la Patro.

Karlo: Ĉiu interpersona konatiĝo – ni ĉiuj tion spertas en la homaj rilatoj – implicas kuntreniĝon, ian internan ligitecon inter la konanto kaj la konato, laŭ pli aŭ malpli profunda maniero. Jesuo, en la himno, elmontras ke la vera kono de Dio implicas la kunulecon kun Li. Jen la unua paŝo: tra Jesuo – kiu estas en perfekta kunuleco kun Dio – la homo povas “aliri al Dio” kaj sperti la ĝojon senti sin filo.

Paolo: Sed alproksimiĝi al Dio – daŭrigis la Papo – signifas koni lian misterojn. Tamen, Dio ne parolas al ĉiuj homoj sendistinge, sed li preferas apartan kategorion: “La dia revelacio ne okazas laŭ surtera logiko – laŭ kiu la kleruloj kaj potenculoj posedas la gravajn konojn kaj transdonas ilin al simpluloj, al la malgranduloj. Dio uzis tute alian stilon: la alcelatoj de lia komunikado estas precize la “infanoj”, la malgranduloj. ĉi tiu estas la volo de la Patro kaj la Filo tute konsentas ĝoje.

Karlo: Sed: kion signifas esti infanoj, etuloj? Estas la kor-pureco kiu ebligas rekoni la vizaĝon de Dio en Jesuo Kristo; estas la posedo de simpla koro kiel tiu de la infanoj, sen la aroganteco de tiu, kiu enfermiĝas en sin mem, opiniante ke li bezonas neniun, eĉ ne Dion. “Ankaŭ ni – finis la Papo – per la donaco de lia Spirito – povas nin turni al Dio, preĝante, per la konfidenco de gefiloj, vokante lin Patro. Sed ni devas havi la koron de la infanoj, de la malriĉaj je spirito, por agnoski ke ni ne estas memsufiĉaj, ke ni ne povas konstrui nian vivon solaj, sed ke ni bezonas Dion, ni bezonas renkonti, aŭskulti Lin kaj paroli kun Li.

Paolo: Fine de la aŭdienco Benedikto la dek-sesa memorigis la morgaŭan solenon de la senmakula koncipiĝo de Maria kaj konfidis al ŝia propeto la gejunulojn. Kiel tradicie, morgaŭ posttagmeze la Papo omaĝos al la statuo de la Senmakula en la roma placo di Spagna.

Karlo: Kaj nun aliaj informoj. Dank’ al komputila kunligo, hodiaŭ posttagmeze el Vatikano Benedikto la dek-sesa ŝaltis la lumojn sur la kristnaska arbo plej granda en la mondo: ĝi estas sepcent-kvin-dek metrojn alta kaj kvarcent-kvindek metrojn larĝa. Ĝi staras en urbo Gubbio, en la centritalia regiono Umbrio, kie laŭ la tradicio okazis la interparolo inter sankta Francisko el Asizo kaj la lupo.

Paolo: ROMO. Okazis hieraŭ renkonto de delegacio de la papa konsilio por la interreligia dialogo, gvidata de kardinalo Jean-Louis Tauran, kun ĝajnisma delegacio. Temis pri la dua renkontiĝo ekde 1995. Dum la interparolo en etoso de amikeco kaj reciproka respekto la du delegacioj esprimis kontenton pro la kunlaboro ekzistanta inter la du komunumoj en la loĝataj landoj, dezirante ke ĝi kresku por kontribui al la komuna bono de la tuta socio.

Karlo: ROMO. Soleni la feston de la Virgulino de Guadalupe kaj la ducentan datrevenon de la sendependiĝo de la latinamerikaj landoj: kun ĉi tiuj celoj Benedikto la dek-sesa celebros venontan lundon en la vatikana Baziliko solenan meson. En la celebro, organizita de la papa komisiono por Latinameriko, partoprenos kardinaloj kaj episkopoj el pluraj latinamerikaj landoj kune kun politikistoj kaj diplomatoj. Antaŭ la meso kelkaj latin-amerikaj gejunuloj trairos la centran navon de la baziliko svingante la naciajn flagojn kaj omaĝos al la statuo de la Virgulino de Guadalupe starigita ĉe la ĉefaltaro.

Paolo: VILNIUS. Zorgemo por la migrantoj, defendo de la fundamentaj liberecoj aparte de tiu religia, defendo de la romo’oj kaj sintoj, batalo kontraŭ la komercado de la homaj estuloj: tion petis la Sankta Seĝo al la organizaĵo por la sekureco kaj kunlaboro en kiu ekde hieraŭ okazigas sian kunsidon en la litova ĉefurbo. Alparolante la partoprenantojn monsinjoro Dominique Mamberti, papa sekretario por la rilatoj kun la ŝtatoj, substrekis kiom hodiaŭ la rajto je religio daŭre estas malrespektata kaj ke povus esti pli ol ducent milionoj da kristanoj, el diversaj konfesioj, kiuj suferas diskriminaciojn.

Karlo: BRUSELO. Mortis pasintvendrede 90-jaraĝa Mariette Beco, la knabino al kiu en Banneux (Belgio) aperis la Dipatrino. Estis la jaro 1933 kaj tiam Mariette estis 11-jaraĝa. Al ŝi la Virgulino ok fojojn dum malmultaj semajnoj. Pri si ŝi diris: “mi estis nur leter-portistino, taskita porti mesaĝon. Post alveno de la mesaĝo, la leter-portisto ne plu gravas”. Pri la aperoj en Banneux aperis libretoj ankaŭ en Esperanto, kaj okazis tra la jaroj multaj internaciaj pilgrimoj de esperantistoj al tiu loko.

Paolo: KINŜASO. “La streĉiteco en la urbo ne malkreskis; en la stratoj estas malmulte da trafiko ankaŭ ĉar multaj komercaj agadoj estas fermitaj kaj la gepatroj preferis ne sendi siajn filojn al la lernejoj”: tion diris al informagentejo Fides pluraj informo-fontoj de la loka Eklezio de Kinŝaso (Kongo). Hieraŭ la sendependa balota komisiono prokrastis je 48 horoj la anoncon de la kompletaj rezultoj de la naciaj prezidentaj balotoj, ĉar ĝi ne ricevis la kalkulojn el ĉiuj balotejoj. Naskiĝis polemikoj ĉar la deĵortempo de la ĝisnuna prezidanto Kabila finiĝis hieraŭ.

Karlo: ĜENEVO. Svislando. Jam 13.000 personoj – viroj, virinoj kaj infanoj – dum la lastaj semajnoj fuĝis el la bataloj okazantaj en la ŝtato de la lazura Nilo (parto de Sudano) kaj rifuĝis en la nova sendependa ŝtato de Sud-Sudano. Tion sciigis Kuracistoj Sen Landlimoj, kiu disponigis tuj urĝajn kuracadojn, starigante propran centron en vilaĝo. “Ĝi ankoraŭ ne estas kampo por rifuĝintoj”, deklaris Jean-Marc Jacobs, vic-misiestro en SudSudano “sed la vico de la alvenantoj fariĝas pli kaj pli longa” kaj la nombro da pacientoj superas la kapaciton de la loka kliniko. Oni baldaŭ starigos nutradan programon por la infanoj malpli ol 5-jaraĝaj kaj de vakcinado por preventi infektiĝojn.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):