Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2011-11-30, mer Radio Vatikana - Esperanto
La preĝo estas donaco kiu postulas sindevigon kaj persiston; saluto al la partoprenantoj de kunveno pri la temo 'Ne estas justico sen vivo'
Mesaĝo de papo Benedikto al partriarko Bartolomeo en la festo de sankta Andreo; kondolenco pro la murdo en Burundio de kroata monaĥino kaj itala volontulo; internacia tago 'Urboj por la Vivo' kontraŭ mortopuno, tiurilataj statistikoj; nova alarmo de FAO pri la monda situacio de akvo kaj kultiveblaj teroj

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Bonvenon karegaj gefratoj al la Esperanto-elsendo de Radio Vatikana de merkredo la 30an de novembro 2011. La preĝo estas donaco, sed ĝi postulas de ni sindevigon kaj persiston: tion substrekis Benedikto la 18a dum la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco, kiam li parolis pri la preĝado en la vivo de Jesuo. “Per la preĝado Jesuo travivas sen-interrompan kontakton kun la Patro por ĝisfunde realigi la projekton de amo al la homoj”, diris la Papo, kiu instigis la fidelulojn sekvi la ekzemplon de la Sinjoro, tio estas resti en dialogo kun Dio.

Paolo: La preĝo de Jesuo – memorigis Benedikto la 16a – koncernis ĉiujn fazojn de lia paŝtista servado kaj ĉiujn liajn tagojn; laciĝo ne blokis ĝin. Samtempe, la instruo de Jesuo pri la preĝo fontis el la fakto, ke Li estas la filo de Dio, ĝi fontis el lia unika rilato kun Dio la Patro. “Aŭskulti, mediti, silenti fronte al la Sinjoro kiu parolas, estas arto kiun oni lernas praktikante ĝin kun persisto. Certe la preĝo estas donaco kiu postulas, tamen, nian akcepton; ĝi estas verko de Dio sed ĝi postulas sindevigon kaj konstantecon niaflanke.”

Karlo: Pensante al la preĝado de Jesuo, ni ĉiuj devus demandi al ni mem kiel ni preĝas; kiom da tempo ni dediĉas al la rilato kun Dio. La Papo redeklaris, kiom grave estas preĝi por lumigi la mondon ĉirkaŭ ni: “Hodiaŭ la kristanoj – li klarigis – estas vokataj esti atestantoj de preĝado, ĝuste ĉar nia mondo estas ofte fermita fronte al la dia horizonto kaj al la espero kiun havigas la renkonto kun Dio.

Paolo: Karaj fratoj kaj fratinoj – finis la Papo – ni eduku nin al intensa rilato kun Dio, al preĝado kiu estu konstanta, plena je konfido, kapabla lumigi nian vivon, kiel instruas al ni Jesuo. Kaj ni petu al Li povi komuniki al la personoj kiuj estas proksimaj al ni, al tiuj kiujn ni renkontas en nia vojo, la ĝojon de la renkonto kun la Sinjoro, lumon por la vivo.

Karlo: Dum la ĝenerala aŭdienco la Papo salutis la delegaciojn de la diversaj landoj kiuj partoprenas en la kunveno aranĝita de la Komunumo de Sankta Eĝidio pri la temo: “ne estas justico sen vivo”. Benedikto la 16a esprimis la deziron ke la kunveno povu kuraĝigi politikajn kaj leĝajn iniciatojn fare de kreskanta nombro da landoj por elimini mortopunon kaj por daŭrigi la konkretajn progresojn realigitajn por konformigi la punan leĝaron kun la homa digno de la enkarcerigitoj kaj kun efika konservo de la publika ordo.

 

Paolo: Kaj nun aliaj informoj. Kredo atestata laŭ konkorda maniero, kiu kapablu unuigi homaron en kiu estas gravaj streĉitecoj. Jen la deziro per kiu Benedikto la 16a sin adresis al la ekumena Patriarko de Konstantinopolo, Bartolomeo la unua, per sia mesaĝo sendita hodiaŭ en la festo de Sankta Andreo, honorata kiel fondinto kaj patrono de la ortodoksa Eklezio de Konstantinopolo. Kiel tradicie, vatikana delegacio partoprenis hodiaŭ en Instambulo en la solenaj celebroj, kiuj ĉi-jare koincidas kun la 20a datreveno de la elekto de Bartolomeo la unua al la gvidado la Patriarkejo.

Karlo: VATIKANURBO. Kondolencon esprimis la papo pro la murdo en Burundio de la kroata monakino Lukrecja Mamiĉ kaj de la itala volontulo Francesco Bazzani, dum rabo en misiejo de Kiremba, pasintdimanĉe. En telegramo sendita hieraŭ la Papo eldiras sian preĝon por ke Dio akceptu en sian Regnon tiujn personojn kiuj dediĉis sian vivon al malsanuloj kaj malriĉuloj. Li krome preĝas por ke la Sinjoro donu kuraĝon kaj esperon al fratino Carla Lucia Brienza, la dua religiulino vundita dum la armita atako.

Paolo: ROMO. Soleniĝas hodiaŭ la internacia tago “Urboj por la vivo”, por diri ne al mortopuno, pere de diversaj publikaj manifestacioj en pli ol 1400 urboj en la mondo. En Romo okazis la kunveno kiun la Papo salutis – kiel ni ĵus diris – dum la ĝenerala aŭdienco: 20 ministroj pri justico, kies landoj nuligis mortopunon, ariĝis por konfirmi sian sindevigon por bloki mortopunon.

Karlo: La internacia tago “Urboj por la vivo” okazas ĉiujare la 30an de novembro rememore pri la datreveno de la unua abohilicio de mortopuno fare de eŭropa ŝtato, la grand-dukejo de Toskanio, okazinta en 1786. La batalo kontraŭ morto-puno donas fruktojn – skribas informagentejoj - ĉar dum la lastaj dek jaroj, 31 landoj forigis el sia pun-kodo aŭ praktike ne aplikas ĉi tiun punon.

Paolo: Laŭ la statistikoj 141 landoj ne plu uzas mortopunon. El ili, 96 ne plu aplikas ĝin al iu ajn krimo. Multaj aliaj ŝtatoj tamen havas faktan moratorion de ekzekutoj kaj de ili oni atendas transiron al praktika nuligo aŭ leĝa nuligo de tia puno. Ĉi-jare registriĝis la plej malalta nombro da ekzekutoj en Usono dum la lastaj 15 jaroj; ankaŭ en Ĉinio malkreskas la kazoj de apliko de mortopuno, post limigo de ĝia uzo starigita de la supera Kortumo. Nuntempe estas 58 la landoj kies punkodo preskribas la morton kaj la duono el ili faras ekzekutojn, kvankam dum la lasta jaro ili okazis en unu triono el la landoj.

Karlo: ROMO. Nova alarmo de FAO, la fondo de Unuiĝintaj Nacioj por nutrado kaj terkultivado, pri la monda situacio de la akvo kaj de kultiveblaj teroj. Vasta aĉiĝo kaj kreskanta malsufiĉo de terpecoj endanĝerigas la produktadon de nutraĵoj, minacante la eblecon satigi mondan loĝantaron, kiu ene de 2050 konsistos, laŭ statistikoj, el 9 miliardoj da personoj. Kreskantaj loĝantaro kaj enspezaro, klarigas FAO, implicos kreskon 70-procentan de la monda nutrada produktado, tio egalvaloras al necesaj pliaj unu miliardo da tunoj da ceraloj kaj 200 milionoj da tunoj da produktoj el bredado ĉiujare.

Paolo: Tamen, dum la lastaj 50 jaroj, skribas FAO, kreskis 150-procente la monda nutrada produktado, kompare kun kresko 12-procenta de la areo de kultivebla tero. “Tro ofte – oni legas en la raporto – tian kreskon de produktado akompanis manieroj por mastrumi la naturajn rimedojn, kiuj aĉigis la ekologiajn sistemojn, ĉu de la tero ĉu de la akvo, de kiuj dependas la nutrada produktado. Tial, la agrikultura produktado malrapidiĝis en multaj areoj kaj multegaj grundoj atingis la limojn de sia produktebleco. FAO admonas, ke 25 procentoj de la monda agrikultura surfaco estas hodiaŭ malboniĝinta kaj 40 procentoj da tiu ne-produktiva tero estas en mizeraj landoj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):