Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - Movadaj informoj - 2011-11-27, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Luko 13: 10-17
Novembra leterkesto de Radio Vatikana
Movada informo: Meso en Bruselo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Leterkesto, Movadaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - Movadaj informoj

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA LUKO, ĉapitro 13a, versoj 10 ĝis 17

Karlo: Kaj tiam Jesuo responde diris al la sinagogestro: “Ĉu ne ĉiu el vi en la sabato malligas sian bovon aŭ sian azenon el la stalo kaj forkondukas ĝin, por trinkigi? Kaj ĉu ne devis esti ĉi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen 18 jarojn, esti malligita el ĉi tiu kateno en la sabata tago?

Stefano: Ni daŭrigas hodiaŭ la meditaĵojn pri la dimanĉaj evangeliaj legaĵoj de la Eklezioj grekokatolikaj kaj ortodoksaj de la bizanca tradicio. En la hodiaŭa legaĵo, ni vidas novan aspekton de la religia mesaĝo de Jesuo. Li estas aparte kompatema kaj sentema pri homaj suferoj. La sinagogestro protestis, ĉar la suferanta virino ne devus veni sabaton por esti resanigita. Jesuo respondas, ke oni devas tuj ĉesigi ŝian suferadon. Lia sinteno similas al la agado de Dio en la enkarniĝo kaj la naskiĝo de Kristo. La Filo, la dua persono de la Sankta Triunuo, venas en nian mondon por anonci novan mesaĝon: Dio aparte amas nin kaj volas savi nin de nia detruema pekado. Tio estas la promeso de Dio, kiu estos rivelita en Kristnasko kaj en la vivo, la morto, kaj la resurekto de Kristo.

 

Karlo: Bonvenon karegaj gefratoj al la Esperanto-elsendo de Radio Vatikana de dimanĉo la 27an de novembro 2011. Hodiaŭ ni malfermos la leterkeston de nia programo pri la monato novembro.

Stefano: En novembro ni faris 13 elsendojn (inkluzivante la nunan); same estos 13 la decembraj elsendoj. Por la kroniko, pasintmerkrede surondiĝis la elsendo numero 4500 ekde la komenco de niaj programoj.

Karlo: Krome, la latinlingva sankta Meso elsendata de Radio Vatikana enhavos la duan biblian legaĵon en Esperanto en la tagojn 8a (Senmakula Koncipiĝo) kaj 30an (Sankta Familio) de decembro. La latinlingva Meso-surondiĝas je la horo 6a kaj 30 laŭ la universala tempo, egalvalore al horo 7a kaj 30 laŭ la vintra mezeŭropa tempo.

Stefano: Por la realigo de la elsendoj kunlaboras Paolo Scotti, Carlo Sarandrea kaj Pastro Stefano Hawkes-Teeples. La ĵaŭdajn movadajn informojn kunredaktas D-ro Renato Corsetti

Karlo: La statistiko pri la novembraj korespondaĵoj parolas pri 10 leteroj el 5 landoj. Kvar el Ĉeĥa Respubliko, tri el Germanio kaj po unu el Koreio, Italio kaj Pollando. La retpoŝtaj korespondaĵoj estis sep. Entute la novembraj korespondaĵoj estis dek-sep.

Stefano: Kun aparta ĝojo ni deziras komenci la legadon de la ricevitaj leteroj per la mesaĝo sendita de unuafoja aŭskultanto el Ukrajnio; jen ĝi: “Gloron al Jesuo Kristo! Mi estas Viktoro, katoliko el Ukrajnio. Tute mallonge mi trafis vian interretan paĝon kaj kun granda plezuro aŭskultis vian radion. Tre grave, ke viaj elsendoj entenas diversajn temojn: pri la religio, pri esperanto-movado kaj aliaj temoj pri ĉiutaga vivo. Kore dankas Vin pro via laboro. Sukcesojn al Vi. Estime Viktoro”. Dankon: ni reciprokas elkore Viajn salutojn kaj bondezirojn, kara Viktoro.

Karlo: Kun la ŝanĝo de la hor-sistemo en multaj landoj fine de oktobro, malboniĝis la aŭskultebleco per kurtondoj. Tion sciigas nia fidela aŭskultanto Anton Kronshage.

Stefano: Ni bedaŭras tion – interalie ĉar s-ro Kronshage ne povis aŭskulti nian respondon al li dum la oktobra leterkesto, kiam ni informis ke lia letero atingis nin vojaĝante tra Bjelorusio. Ĉiuokaze ni deziras esprimi dankemon al nia kara Anton pro lia persistemo. Li fakte skribas: “esperante, ke estonte viaj esperanto-elsendoj sen malfacilaĵoj (bruado) kaj malhelpoj fare de aliaj radiostacioj riceveblos bone, mi dankas al vi kaj deziras al vi ĉiuj gracoplenan Adventon”. Koran dankon, Anton, kaj reciproke!

Karlo: Male tute bonan aŭskulton ĉiam ĝuas tiuj kiuj uzas interreton kaj alklakas niajn podkastojn. Tion ree konfirmis s-ro Marian Łaba.. Li skribas:

Stefano: Karaj samideanoj, el ĉebalta Koszalin mi kore salutas vin kaj informas ke danke al aŭskultado de vatikanaj podkastoj mi nur nun ĝuas plenan plezuron kaj kontenton. Krom la perfekta aŭdeblo mi povas ripetadi disaŭdigojn por pli bona kompreno de pli malfacilaj punktoj aŭ neplene kompreneblaj. Ĉion bonan. Restu en Dia Paco! Marian Łaba.

Karlo: Kara Marian, eventuale ne hezitu indiki al ni tiujn punktojn kiuj rezultas malfacilaj aŭ neplene kompreneblaj, por ke ni povu plibonigi nian laboron. Dankon kaj ĝojon al vi

Stefano: Komentojn pri aŭskultitaj elsendoj sendis ankaŭ en novembro s-ro Miloslav Šváček. Aparte tuŝis lian atenton la alvoko de la Papo adresita al delegacio de religiaj estroj de Israelo prospere al la paco en la Sankta Lando. “Donu Dio ke la vortoj de la Papo atingu pozitivajn rezultojn” petdeziras s-ro Šváček.

Karlo: Koran dankon al s.-ro Jiří Patera kiu sendis ankaŭ artikolon pri la ĉeĥa poeto, verkisto kaj esperantisto Čestmír Vidman, kiu 90-jariĝis la 31an de oktobro kaj fariĝis honora membro de Ĉeĥa E-asocio. Kun intereso ni legis la biografiajn informojn. Dankon, kara Jiří.

Stefano: Ni ricevis ampleksan kaj aparte interesan korespondaĵon de s-ro Jaroslav Karhan. Li menciis la paroladon de Papo Benedikto la 16a al la germana federacia Parlamento la 25an de septembro. La Papo parolis pri la bazoj de la etiko kaj de homaj leĝaroj, kiuj antaŭe trovis siajn bazon en la homa naturo kaj la natura leĝo. En la historia diskuto, la Papo priskribis la historion de la leĝsistemoj en okcidentaj nacioj, kiuj baziĝas sur la natura leĝo, kaj ankaŭ rakontas la rifuzon de la natura leĝo dum la lastaj 100 jaroj. La Papo petas, ke ni kreu homan ekologion, kiu respektu la naturon, aŭ la ekologion, de la homo. Nia leganto prezentas la homaranismon, aŭ hilelismon, de Zamenhof, kiu estas efektive unu formo de tia etiko sur la bazo de la natura leĝo, pri kiu parolis la Sankta Patro. Sed kompreneble ni staras fronte al du distingitaj proponitaj vojoj, unu religia, la alia filozofia.

Karlo: Ni finas per movada informo: la venonta Meso en Esperanto en Bruselo (Belgio) okazos venontan dimanĉon, la 4an de decembro je la 18a horo en la Foyer Catholique Européen, rue du Cornet / Hornstraat 51.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):