Movadaj informoj - 2011-11-24, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Movadaj informoj

Movadaj informoj

Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de RV de ĵaŭdo la 24an de novembro 2011. Hodiaŭ ni prezentas movadajn informojn, kunredaktatajn de d-ro Renato Corsetti.
INTERNACIA KOMERCO EN ESPERANTO: ĉinoj staras sur la plej alta ŝtupo de la podio. La 29 kaj 30an de oktobro 2011 en la urbo Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang, oriente de Ĉinujo, okazis IKEF-Ĉinio 2011, tio estas la 5a jarkunveno de ĉinaj E-komercistoj kiuj aliĝas al Internacia Komerca Ekonomia Fakgrupo. Ĉe la jarkunveno estis 42 personoj, el kiuj estis 26 oficialaj delegitoj, nome de kompanioj kaj entreprenoj inkluzive de kelkaj el aliaj landoj. Ne malmultaj reklamoj aperis en la kunvenejo, eĉ sur la podio. Tio estas nova stilo direktanta al la venonta jarkunveno, ĉar – oni legas en komuniko – la organizantoj volas igi la jarkunvenon pli faka kaj profesia, pli for de la tradicia kunveno de esperanto. La ĉinaj E-komercistoj gajnis novajn sukcesojn kaj progresojn en la pasinta tempo; ekzemple, unu el ili eksportas averaĝe 20 kontenerojn ĉiumonate. La granda negoco okazas komunike per Esperanto.
ESPERANTO ĈE NEESPERANTISTA AFRIKA KONFERENCO. Reprezentanto de la Afrika Komisiono de Universala E-Asocio, UEA, partoprenis en la unua tutafrika kongreso pri kulturo. La kongreson organizis sub la aŭspicioj de la togolanda registaro, la afrika Reto de kultur-iniciatintoj kaj entreprenistoj kun la temo: “ Kulturo, ilo por evoluo en Afriko”. La konferenco okazis la 17an kaj la 18an de novembro en Lomeo. Pluraj centoj da homoj el preskaŭ ĉiuj afrikaj landoj ĉeestis. Okazis dumkongrese laŭtemaj prelegoj kaj atelieroj interalie pri vivantaj spektakloj, eldonado/distribu-retoj, modo, belartoj kaj bildarto/komunikado. En tiu ĉi lasta prelego, kiun prezidis ministro Cornélius Aidam, intervenis la UEA-reprezentanto Adjé Adjévi kiam leviĝis la temo pri harmoniigo de rilatoj inter kulturaj roluloj en Afriko. Li prezentis Esperanton kiel kontaktlingvon inter afrikanoj kaj inter Afriko kaj la cetera mondo. Kvankam la propono ricevis komenteton flanke de la gvidanto de la prelego, ĝi ne eniris la finan deklaron de la kongreso. Kun helpo de sinjoro Kouevigan Koffi – eksa sekretario de la landa asocio en Togolando – Adjé Adjévi disdonis centojn da varbiloj al la gekongresantoj kaj havis private kun kelkaj el ili viglajn interparolojn pri esperanto.
Nun ni daŭrigas la elsendon per la informoj koncerne kelkajn venontjarajn E-aranĝojn. HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO EN ALMAGRO. Zorge de Esperantista Kastili-Manĉa Asocio, en kunlaboro kun Hispana Esperanto-Federacio, la 71a Hispana Kongreso de Esperanto okazos de la 27a de aprilo ĝis la 1a de majo en urbo Almagro. La baza sidejo de la kongreso estos la Palaco de la Grafo de Valdeparaíso, konstruaĵo de la 18a jarcento, nuntempe kulturejo de la provinca deputitejo de Ciudad Real. Por koni pliajn detalojn pri la Kongreso oni povas skribi al retadreso: info heliko esperanto punkto es.
KONFERENCO DE EŬROPA ESPERANTO-UNIO EN TRIESTO. Eŭropa Komisiono – oficejo por aktiva civitaneco, aprobis al Eŭropa Esperanto-Unio projekton kaj financadon por Eŭropa Konferenco kun la tutolo “Kia Estus Eŭropo nun, se ne ekzistus Eŭropa Unio”. Ĝi okazos de la 9a ĝis la 11a de majo 2012 en Triesto (Italujo) kun loka partnero Triesta Esperanto-Asocio kaj partneroj en Slovenujo, Kroatujo kaj Slovakujo. La celo de la konferenco estos prilumi kelkajn aspektojn de la graveco de ekzisto de Eŭropa Unio, kiuj montrus al la civitanoj de Eŭropa Unio, ke nun en Eŭropo estus multe pli malbone kaj malfacile sen la Unio, kaj eble ĝi estus eĉ detruita en nova mondmilito. La celpubliko estos ĵurnalistoj kaj studentoj de ĵurnalismo el pluraj eŭropaj landoj. La konferenco realiĝos en tri partoj: politika, ekonomika kaj historia. En ĉiu parto okazos tri prelegoj pri la temo. En la politika parto oni antaŭvidas partoprenon de tri eksaj prezidantoj, kiuj partoprenis en la kunkreado de Eŭropa Unio aŭ en krizaj situacioj de iuj eŭropaj partoj. En ekonomika parto partoprenos d-ro Reinhard Selten, nobelpremiito por ekonomio el Germanujo, d-ro François Grin el Svislando kaj d-ro Mencinger, iama financministro de Slovenujo. En la historia parto partoprenos kelkaj gravaj eŭropaj historiistoj. La prelegoj de la politika parto okazos la 10an de majo kun posta diskutforumo kun la publiko kaj intervjuoj, kiujn la prezidantoj donos al kelkaj ĵurnalistoj. Posttagmeze de la 10a de majo okazos publika tribuno por la triesta civitanaro. Post la konferenco oni planas aperigi libron kun la prelegoj kaj diskut-konkludoj kaj pri tio oni informos la Eŭropan Komisionon kaj la Eŭropan Parlamenton.
FERVOJISTA KONGRESO - La germanaj fervojistaj esperantistoj kaj urbo Herzberg am Harz aranĝos la 64an kongreson de IFEF, Internacia Fervojista E-Federacio, de la 19a ĝis la 25a de majo en Herzberg am Harz, Malsupra Saksio, Germanio. Jam kelkfoje okazis IFEF-kongresoj en Germanio, sed ĉi-foje la evento surprenos apartan signifon ĉar ĝi okazos en la urbo, kie vivis kaj laboris la longjara kaj mult-talenta IFEF-prezidanto, Joachim Gießner, mortinta en 2003. Lia kelkjardeka, multfaceta agado por Esperanto evidente postlasis daŭrepovajn pozitivajn spurojn. En la paĝaro esperanto-urbo.de eblas jam deŝuti la 12-paĝan broŝureton kun multe da informoj kaj fotoj pri la kongreso kaj kongresa urbo.
2a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO EN ARMENUJO. Ĝi okazos de la 27a de junio ĝis la 3a de julio en la ĉefurbo Erevan kaj en la arbara ripozurbo Tsaghkadzor. La temo estos: “La libro kiel rimedo de la kultura dialogo”. UNESKO proklamis Erevan’on kiel internacian ĉefurbon de la libro, de la jaro 2012. La semajno estos dediĉita al venontjaraj datrevenoj: la 125a de Esperanto kaj la 500a de la unua armena presita libro.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):