Papo Benedikto en Benino - 2011-11-20, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Luko 12:16-21
Papo Benedikto en Benino: "Estu salo kaj lumo de Kristo en la afrika tero".

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso

Papo Benedikto en Benino

EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA LUKO, ĉapitro 12a, versoj 16 ĝis 21

Kaj Dio diris al la riĉulo, “Ho senprudentulo, ĉi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis? Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion”.

Karegaj gefratoj, dum la pasinta Karesmo ni proponis semajnan meditaĵon ne pri la evangeliaj legaĵoj de la romkatolika meso, sed pri la dimanĉaj legaĵoj de bizanca dia Liturgio. Ni same faras nun dum la nuntempa antaŭkristnaska fasto. Oni nomas ĝin la Fasto de sankta Filipo, ĉar la dato de la 14a de novembro, kiam komenciĝas la fasto, koincidas kun la festo de sankta Filipo la apostolo. En la hodiaŭ proponita evangelia fragmento Jesuo parolas pri la valoroj de la vivo. Jesuo ne diras, ke oni ne preparu havaĵojn por la estonteco: tute ne. Tamen li indikas, ke la provizado por estontaj fizikaj bezonoj ne konsistigas la plej gravan valoron. Necesas, ke nia vivo estu ankaŭ plena aŭ riĉa rilate al Dio. Dio abunde amas nin kaj petas al ni responde ami Lin kaj niajn kunhomajn gefratojn. La amo donita al Dio kaj al la aliaj efektive donas pli da riĉeco al nia vivo. Estas ĝuste tiu trezoro de amo kaj de justeco, kiun la Sinjoro instigas nin amasigi. La stranga kontraŭlogika aspekto de la amo troviĝas en la fakto, ke ju pli multe oni disdonas ĝin, des pli oni havas. Ĝi estas la sama riĉeco abunde manifestita en la vivo de Jesuo.

Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana de dimanĉo la 20an de novembro 2011. “Estu salo kaj lumo de Kristo en la afrika tero”: jen la misiista tasko konfidita de Benedikto la 16a kaj akceptita entuziasme en la stadiono de Kotonuo, en Benino, kie la Papo celebris ĉi-matene la Meson por la livero al ĉiuj afrikaj episkopoj de la postsinoda instigo Africae munus. 80.000 personoj atendis la Papon transformante la stadionon kaj la ĉirkaŭan areon en senmezura areno de preĝado, kantoj, dancoj por danki Dion. Ĝi estis la kulmina momento de la 3 tagoj de la restado de la Papo en Benino, kiu komenciĝis vendrede.

Post la forlaso de la aviadilo kiu kondukis lin por la dua fojo al Afriko, Benedikto la 16a klarigis la enkadrigon de ĉi tiu sia 22a eksteritalia vojaĝo: la 150a datreveno de la komenco de evangelizado en Benino, la 40a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj kun la sankta Seĝo kaj la livero de la dokumento frukto de la lasta Sinodo dediĉita al Afriko. La Papo ne forgesis ankaŭ unu el la pli amemaj motivoj de la vojaĝo: la omaĝo al la figuro de kardinalo Bernardin Gantin, kies tombon en la seminario de Ouidah li vizitis hieraŭ matene.

Vendrede posttagmeze la unua etapo post la bonvenigo estis la vizito al la Katedralo de nia Sinjorino de la Mizerikordo en Kotonuo. Benedikto la 16a indikis Marian kiel Patrinon kiu kondukas al la unika lumo kaj unika vero: ŝia Filo Jesuo Kristo.

Kaj, hieraŭ, la dua tago de la vojaĝo komenciĝis en la prezidanta palaco, kie la Papo renkontis la prezidanton kaj la politikajn kaj religiajn respondeculojn de Benino. Benedikto la 16a faris fortan paroladon tute bazitan sur la espero. Li adresis alvokon al politikaj estroj de la mondo por ke ili batalu kontraŭ skandaloj kaj maljustaĵoj, kaj por ke ili ne senigu siajn popolojn de la espero.

Post la menciita omaĝo al la tombo de kardinalo Gantin, Benedikto la 16a en Ouidah renkontis la pastraron, la seminarianojn kaj gereligiulojn: “ke via kredo estu aŭtentika, malproksima de sinkretismoj”, li diris al ili.

Ouidah estas la urbo de kie oni forportis la sklavojn venditajn de siaj samlandanoj kaj aĉetitaj de la blankuloj. Tie staris la “pordo de la nereveno”: kiu trapasis ĝin, tiu ne plu estis taksata homo; kaj tie en la jaro 2000a la kristanoj konstruis male la “pordon de la pardono”.

La hieraŭa mateno finiĝis per la subskribo fare de la Papo de la postsinoda Instigo en la Baziliko de Ouidah: per elkora parolado en 3 lingvoj Benedikto la 16a instigis Afrikon esti pli kaj pli atestanto de Kristo, denunci kaj batali ĉiun formon de sklaveco. “Afriko – li diris - tero de nova Pentekosto, konfidu je Dio!”.

Kaj hieraŭ posttagmeze, reveninta al Kotonuo, la Papo povis ĉirkaŭbraki simbole ĉiujn infanojn kaj geknabojn de Benino, renkontante ege festantan grupon da ili en la paroĥo de sankta Rita: “ne hezitu paroli pri Jesuo al la mondo”, li diris al ili. Li invitis ilin diri kun li Saluton Maria por la infanoj de la tuta mondo, speciale por tiuj kiuj suferas pro malsano, malsato kaj militoj. Antaŭe la Papo vizitis la centron apud la paroĥo mastrumatan de la fratinoj de patrino Tereza por helpo al malriĉaj, forlasitaj kaj malsanaj infanoj.

Kaj hodiaŭ matene, kiel ni diris, 80.000 personoj ĉeestis dum la Meso de la Papo. Aldone al la instigo esti salo kaj lumo de Kristo en la afrika tero, la Papo lanĉis alvokon favore al la malsanuloj: “mi deziras adresi min ameme al ĉiuj personoj kiu suferas: al malsanuloj trafitaj de AIDS aŭ de aliaj malsanoj, al ĉiuj forgesitoj de la socio: kuraĝu: ĉiu malsanulo, ĉiu malriĉulo meritas nian respekton kaj nian amon. La Papo estas proksima al vi per sia preĝado kaj rememoro”.

Dum la adiaŭa ceremonio la Papo faris alian elkoran alvokon: “ke la afrikanoj povu vivi repacigitaj en la paco kaj en la justeco”.

Antaŭ ol reveni al Romo, post 3 tagoj markitaj de eksterordinara akcepto, la Papo retrairis ĉiun etapon de sia vizito kaj meze de la aplaŭdoj de la festanta popolamaso, kiu akompanis lin senĉese per preĝoj, kantoj kaj dancoj la Papo forlasis Beninon reciprokante la varmecon kiu karakterizis la pilgrimon dum 3 tagoj.

La papa aviadilo alteriĝos en Romo post iom pli ol 30 minutoj.

Ni raportis pri la vojaĝo de la Papo al la afrika lando Benino.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):