Movadaj informoj - 2011-11-17, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Movadaj informoj: raporto pri la 35-a Kataluna Esperanto-Kongreso; progreso de Esperanto en Salvadoro; Premio Zamenhof, la voĉoj de la paco; bankedo honore al Zamenhof, sed ne nur; zamenhofa soleno en Bruselo; la 47-a Brazila Kongreso de Esperanto okazos en januaro 2012; sud-azia seminario en Nepalo venontjare.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Movadaj informoj

Movadaj informoj

Paolo: Bonvenon karegaj gefratoj al la esperanto-elsendo de Radio Vatikana de ĵaŭdo la 17an de novembro 2011. Ni prezentas hodiaŭ movadajn informojn.


Carlo: La unua informo estas pri kongreso: la 35-a kataluna esperanto-kongreso. - De la 28-a ĝis la 31-a de oktobro ĉi-jare daŭris tiu kongreso en Barcelono. Partoprenis ĉirkau 150 kongresanoj ĉefe el Katalunujo sed ankaŭ partoprenis kelkaj nekatalunaj hispanoj, francoj, italoj, hungarino, brito, flandro kaj sloveno. La kongreso montris tre bone la nunan staton de la E-movado en Katalunujo, kiu tradicie estas forta kaj bone evoluanta, oni legas enm komuniko. En la programo estis riĉaj kulturaj eventoj kaj seriozaj prelegoj lige al la kongrestemo pri multlingveco en Eŭropa Unio. La programo enhavis plurajn laborejojn pri poezio, legadon de poemoj, prelegon pri kreado kaj legado de poezio kaj en ĉiuj aranĝoj ĉeestis multaj personoj. Alia specialaĵo de Katalunujo estas amo al korusoj. Partoprenis tri korusoj kaj dum la kongreso ili preparis apartan komunan programon. Tradicie riĉa libroservo kaj kelkaj muzikaj koncertoj kompletigis vere kulturan etoson de la kongreso.


Paolo: Ĉeestis pluraj ĵurnalistoj de televido, radioj kaj ĵurnaloj. Aperis minimume 3 grandaj artikoloj pri Esperanto en gravaj gazetoj; do la kongreso estis bone eluzita por reklami la lingvon. En Katalunujo ankoraŭ nuntempe oni daŭre havas plurajn klasikajn E-kursojn por komencantoj. La kongresan temon prizorgis kelkaj prelegoj, interalie pri la lingva situacio en Eŭropa Unio kaj strategio de Eŭropa E-Unio, pri praktiko rilate multlingvajn infanojn en nederlandaj lernejoj, pri lingva kaj politika situacio en Belgio, sed estis ankaŭ pliaj prelegoj pri aliaj diversaj temoj, samkiel la turisma parto ankaŭ abundis.


Carlo: PROGRESO DE ESPERANTO EN SALVADORO. Danke al la fondaĵo "Esperanto Internacia" kaj dank’ al Martin Schäffer, kiuj helpis finance kaj labore la movado en Salvadoro nun havas novan kaj modernan retpaĝon por diskonigi Esperanton en Salvadoro (kaj Centra Ameriko ĝenerale). La adreso estas:
esperanto-el-salvador.org. Ĉiuj, kiuj volas helpi pliriĉigi la paĝon per novaĵoj, blogaĵoj kaj komentoj, estas bonvenaj laŭ la respondeculoj.


Paolo: PREMIO ZAMENHOF – LA VOĈOJ DE LA PACO. Por la deka sinsekva jaro, la 2an de decembro la itala urbo Ancona gastigos la ceremonion por livero de Premio Zamenhof. Temas pri premio aljuĝita al personoj kiuj distingiĝas en la internacia komunikado kaj la manifestacio havas la patronecon de la Provinco, de la Regiono Markizolando, de la Komununo kaj de aliaj institucioj. Ĉi-jare estos premiitaj aktorino-ambasadorino de Uniĉef, la akcelantoj de Fondaĵo kiu portas kino-filmojn al plej foraj vilaĝoj de Afriko kaj nevidanta esperantistino kiu senpage instruas al blinduloj en Etiopio. Kun Premio Zamenhof oni aljuĝos ankaŭ Premion Stoppoloni al asocio kiu helpas malfaciligitajn personojn pere de muzika terapio. La vesperon fermos teatraĵo pri la itala konstitucio, en la 150a datreveno de la proklamo de la unuigo de Italujo.


Carlo: BANKEDO HONORE AL ZAMENHOF, SED NE NUR. La E-grupo de Pisa (Italujo) aranĝas sian tradician renkontiĝon honore al la kreinto de Esperanto. Ĉi-jare tamen la bankedo havos gravan elementon: oni prezentos la venontjaran italan kongreson de Esperanto kiu okazos – por la unua fojo depost pluraj jardekoj - en insulo Sicilio, precize en urbo Mazara del Vallo, de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 2012. Ĝi havos fortan subtenon fare de la lokaj aŭtoritatuloj. La renkontiĝo en Pisa antaŭvidas ankaŭ kunvenon por kunordigo de la esperantista movado de la regiono, Toskanujo.


Paolo: Diference ol tiuj de Pisa, la esperantistoj de Bruselo solenos Zamenhof sabaton la 17an de decembro, per festa renkontiĝo per Esperanto. Post aperitivo, la programo komenciĝos je la 14a horo; okazos inicado al Esperanto, ateliero de origamio, skeĉoj de la Esperantaj gelernantoj, tombolo kaj ankaŭ muzik-ateliero animita de Jean–Pierre Poulin, kiu venos el Francujo por klarigi en pluraj lingvoj la funkciadon de la gamoj, la agordoj, ktp.Li ankaŭ prezentos muzikan spektaklon. Estos surloke ankaŭ libro/disko-servo. Ĉirkaŭ la 18a, koncertos la grupo Kajto. Tiu grupo kiu venas el Frisio (Nederlando) estas fama en la Esperantista movado. Fakte, ili registris plurajn diskojn kiuj estas referencoj jam antaŭ pli ol dudek jaroj. Sed ĉefe, ilia muziko de diversaj influoj estas bone konata por ĉarmegi la spektantojn invintante tutsimple al la kunkantado.


Carlo: LA 47-a BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO en la brazila somero. Ĝi okazos en la período de la 15-a ĝis la 19-a de januaro 2012 en la urbo Taguatinga/Brazilio. La ĉefurbo Brazilio jam gastigis du naciajn kaj unu universalan kongresojn kaj nun oni donis la organizan taskon al la satelita urbo Taguatinga, kie la loka esperanto-movado estas aparte vigla. La organiza Komitato de la kongreso jam garantiis la ĉeeston de du elstaraj aktoroj je internacia nivelo. Indiĝena tribestro prelegos en esperanto pri lingvaj rajtoj, tezo kiun UEA defendos dum la konferenco de Unuiĝintaj Nacioj nomata RIO+20 en junio 2012 pri “verda ekonomio kaj forigo de malriĉeco”. En la kadro de la kongreso tre interesa ekspozicio prezentos la indiĝenan kulturon de Brazilo. Por nebrazilanoj – sciigas la organizantoj - la aliĝo estas senpaga. Informoj en la reto.


Paolo: SUD-AZIA SEMINARIO. NEspA, la nepala Esperanto-Asocio, decidis okazigi unuan Sud-Azian Seminarion en Nepalo. Ties ĉefa celo estos disvastigi Esperanton kaj kunigi Esperantistojn en la regiono, kaj ĝi okazos venontjare de la 1-a ĝis la 6-a de marto en Katmando. Oni invitas ĉiujn Esperantistojn el la tuta mondo por internaciigi la etoson. En la programo estas fak-kunsidoj kaj divers-nivelaj E-kursoj.


Carlo: Karegaj gefratoj nia programo estas finita. Venontdimanĉe dum nia elsendo ni raportos pri la vojaĝo de la Papo al Benino, kiu komenciĝos morgaŭ posttagmeze. Salutas Vin


Paolo: Paolo Scotti


Carlo: kaj Carlo Sarandrea

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):