Mat 23, 1-12 - Leterkesto - 2011-10-30, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Mateo 23:1-12
Oktobra leterkesto de Radio Vatikana: 1-a parto

Aŭskultu/Elŝutu
 

Skribi al Radio Vaticana

Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Leterkesto

Mat 23, 1-12 - Leterkesto

Stefano: El la Evangelio laŭ sankta Mateo, ĉapitro 23a, versoj unua ĝis dekdua

Carlo: En tiu tempo Jesuo instruis dirante: “Inter vi la plej granda estu via servanto. Se iu klopodos sin altigi, Dio humiligos lin; sed se iu restos humila, Dio honoros lin”.

Stefano: En ĉi tiu legaĵo, Jesuo forte rezistis kontraŭ la religiaj honoroj kaj titoloj de sia epoko. Ni devus supozi, ke li ne konsiderus la hodiaŭajn honorojn kaj titolojn pli favore ol tiujn de sia epoko. Jesuo multe insistis pri la humileco, sed kial? Jesuo deziras, ke ni konu kaj travivu la veron pri kiu ni efektive estas. Ni homoj tro ofte volas konsideri nin mem kaj aliajn personojn laŭ la diferencoj, precipe de niaj atingoj kaj de nia profesia agado. Tamen, la klara mesaĝo de la evangelio estas, ke ĉiuj ni homoj estas gefratoj kaj ke la malmulto separanta nin de aliaj personoj ne gravas. La grandaj similoj tra la homoj signifas multe pli ol la malsamecoj. Ni komprenas nin kaj la aliajn pli klare kaj pli vere laŭ tiu perspektivo de la tuta homaro. Ĉiuj kapabloj, kiujn ni havas, tute ne fontas el ni mem, sed el Dio. Do, necesas memori, ke ni ĉiel ajn dependas de Dio por ĉio. Tial ni komprenas nin mem, la aliajn, la mondon, kaj eĉ Dion pli bone laŭ la perspektivo de humileco. Gloron al Dio por Ties grandeco, kiu permesas al ni esti nur malgranduloj! 

Carlo: Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana de dimanĉo la 30an de oktobro 2011. Ni prezentos ĉi-vespere la unuan parton de nia oktobra leterkesto. En oktobro ni faris 13 elsendojn en esperanto inkluzive de la nuna. En novembro ili estos 14. Krome, la unuan kaj duan de novembro, la dua biblia leĝaĵo de la latinlingva Meso elsendita de Radio Vatikana.

Stefano: Por la realigo de niaj elsendoj kunlaboras Carlo Sarandrea, Paolo Scotti kaj pastro Stefano Hawkes Teeples, dum la ĵaŭdajn movadajn informojn kunredaktas d-ro Renato Corsetti. La leteroj ricevitaj en oktobro estis 16 el jenaj 6 landoj: Ĉeĥa Respubliko (9), Germanio (3), po unu el Francio, Koreio, Nederlando kaj Norvegio. Koncerne ret-poŝtajn leterojn, en oktobro ili estis 12. Entute ni ricevis 28 korespondaĵojn.

Carlo: Tutunue ni deziras danki nian konstantan aŭskultanton Anton Kronshage kaj informi lin ke liaj raportoj de monato aŭgusto finfine atingis nin pasintĵaŭde: laŭ tio kion evidentigas poŝta stampo sur la koverto lia letero unue vojaĝis ĝis Minsk, en Bjelorusio, por poste atingi nin. Proverbo diras: pli bone iam ol neniam, ĉu? Bonorde, male, alvenis liaj oktobraj raportoj.. Cetere, kara Stefano, estas rimarketo pri vi el nia kara amiko Anton. Li dankas pro Via intervjuo aldonante: “Eble Stefano estonte povos iomete redukti sian parolrapidecon”...

Stefano: Ho, mi certe faros, kvankam mi scias ke ne mi parolis rapide, sed ke Vi Carlo en la fazo de la muntado tranĉis tro da paŭzoj inter la vortoj. Tial ŝajnis ankaŭ al mi, ke la parolado estis pli rapida ol mi efektive parolas.

Carlo: Mi konfesas, kara Stefano. Mi deziris aŭskultigi ĉion kion Vi diris kaj mi devis kiel ĉiam batali kontraŭ la malmulta tempo je dispono. Tamen, por la venonta planata intervjuo mi estos malpli... paŭzotranĉema....

Stefano: Ni revenu al la leteroj. La unua loko de Ĉeĥio en nia statistiko ŝuldiĝas al la leteroj senditaj de du karaj aŭskultantoj: Jiří Patera kaj Miloslav Šváček. Ĉi-lasta pri la oktobraj proklamoj de tri novaj sanktuloj komentis jene: “Jes, en ĉiu temp-periodo, en ĉiu viv-situacio estas ebleco atingi sanktecon”. Pri la movadaj informoj s-ro Šváček aldonis: “Dankon por la ĵaŭda elsendo kun movadaj informoj, kiuj estas bonvenaj, kiuj disponigas optimismajn informojn pri Esperanto-kursoj.

Carlo: Kaj nia kara frato Šváček komentis ankaŭ la septembran viziton de la Papo al Germanio: pere de oficialaj medioj – li sciigas – oni ne sufiĉe bone estis informitaj pri pozitivaj okazaĵoj dum la papa vizito, ĉar ili prefere informis pri la protestoj kontraŭ la vizito. Spite de ĉio la vizito de la Papo certe produktis multajn bonajn fruktojn”.

Stefano: En oktobro ni elsendis kelkajn intervjuojn.

Carlo: Jes, aldone al vi ni intervjuis doktorojn Corsetti kaj De Salvo,

Stefano: Kaj tiuj interparoloj estis aparte ŝatataj de Vi, karegaj gefratoj, kiel ofte okazas kiam oni pritraktas lingvajn problemojn. Post la intervjuoj sendis al ni detalan reagon s-roj Patera Boschin, Lorrain kaj van Bergeijk. Ni komencas legi iliajn leterojn, kiujn ni finos dum la dua parto de ĉi tiu leterkesto.

Carlo: S-ro Patera komentis jene la intervjuon de d-ro Corsetti: “La geografiaj nomoj en Esperanto min ĉiam interesis kaj tial mi kun sufiĉa malkontento konstatas, ke esperantistoj ne profitas la eblecojn, kiujn la internacia lingvo disponigas al ili, male ili evitas ilin. Ĉi-kaze mi aludas pri la nomoj de landoj devenantaj el ilia ĉefurbo. Ekz. oni ne plu distingas inter Luksemburgo – Luksemburgio kaj la ĉefurbon kaj la landon ili nomas egale Luksemburgo. Kaj same estas pri Kuvajto, Panamo, Singapuro kaj aliaj”.

Stefano: “Pri la sufikso –ujo por landoj nomataj laŭ la loĝantoj – daŭrigas s-ro Patera - mi opinias, ke ĝi jam arkaikiĝas kaj sekve pli moderna kaj internacie pli komprenebla estas la finaĵo –io. Sed la afero estas tre grava kaj tute ne simpla. Ekz. kiam mi iam interesiĝis pri la regionoj de Italio, mi trovis, ke iuj havas nomojn laǔ siaj loĝantoj, sed en aliaj la nomoj de la loĝantoj formiĝas per –ano: Sed iam povas esti  ambaǔ formoj. Geografio estas tre grava scienco”.

Carlo: Jen la respondo de d-ro Corsetti: “Kara Jiří Patera, dankon pro via interesiĝo pri ĉi tiu temo en mia intervjuo. Kiel vi mem amuze rakontas la ideoj de esperantistoj pri ĉi tiu temo estas senfinaj. Pro tio ni provas teni la sistemon kiom eble simpla kaj Fundamenta. Vidu ĉe: www.bonalingvo.org. Mi esperas, ke foje ni povos diskuti persone. Tre amike, Renato Corsetti”.

Stefano: Karegaj! Finiĝis la tempo je nia dispono hodiaŭ. Ĝis la reaŭdo dum niaj venontaj elsendoj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoro de chi tiu TTTejo: