Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2011-06-19, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Johano 3: 16-18
Papo Benedikto en San-Marino; seksa trouzo fare de pastroj estas krimo kaj misuzo de spirita povo; unua apostola nuncio ĉe la Asocio de la Landoj de Sud-Orienta Azio (Asean); Monda Tago de Lukto kontraŭ Dezertiĝo; Internacia Jaro de la Arbaroj; sanitara alarmo en la ĉefurbo de Respubliko Kongo
Movadaj informoj: Preĝogrupo por la kongreso de IKUE en Kroatio; forpasis Jacques Tuinder, iam prezidanto de IKUE kaj poste de KELI, iniciatinto kaj motoro de la bonfara agado E-vid-ente por blinduloj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj - Movadaj informoj

Stefano: El la Evangelio laŭ sankta Johano, ĉapitro 3a, versoj 16 ĝis 18
 
Karlo: “En tiu tempo Jesuo diris al Nikodemo: “Dio tiel amis la mondon, ke Li fordonis sian unikan Filon”.
 
Stefano: La ĉi-semajna legaĵo de la hodiaŭa soleno de la Triunuo parolas al ni ĉefe pri la rilato inter Dio la Patro kaj Dio la Filo, kaj ankaŭ pri la amo de Dio por la mondo. Estas malfacile por ni homoj kompreni la dian Triunuon. Dio estas senfina kaj nia kompreno ja havas limojn. Tamen des pli grave estas, kiom Dio vivas kaj agas laŭ sindonema, eĉ sinofera amo. Tiu amo konsistigas esencan aspekton de Dio. Dio sendis sian Filon por savi la mondon ne hazarde, sed ĉar la eterna volo de Dio deziris estigi, vivigi kaj savi la homojn, eĉ antaŭ la komenco de la mondo. Por savi kaj montri al homoj la superan vojon al sinofero, Dio mem sin oferis en la persono de Jesuo. Tia sinofero estas dia esenco. Ankaŭ ni homoj, fronte al la plej gravaj decidoj de la vivo, devus agi laŭ la sindonema amo de Dio. Kaj tio eblas nur se la Spirito de Dio venas, loĝas, kaj agas en ni. Tiel ni povas esprimi en nia mondo la plej altan esencon de Dio: la sinofero.
 
Karlo: Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana de dimanĉo la 19an de junio 2011. Intensa tago de rendevuoj por la Papo, kiu hodiaŭ vizitis diocezon Respublikon Sanmarino-Montefeltro: Benedikto la 16a estis en la plej malgranda Respubliko de la mondo kaj poste en Pennabilli, episkopa sidejo de la diocezo. En Serravalle, piede de monto Titano sur kiu estas la centro de la ŝtato, la Papo celebris Meson kaj poste li suriris al la koro de la eta ŝtato por renkonti ĝiajn instituciojn kaj la diplomataron. Sekvis la vizito al la Baziliko de sankta Marino kaj fine la atingo de Pennabilli, scenejo de la plej emocia evento de ĉi tiu vizito: la renkontiĝo kun la junularo. Pli ol 22.000 fideluloj ĉeestis dum la diversaj programeroj.
 
Stefano: VATIKANURBO. “La seksa trouzo fare de pastro estas krimo kaj misuzo de spirita povo”. Tion deklaris hieraŭ mons-ro Charles Scicluna, akcelanto de justico de la kongregacio por la doktrino de la kredo, alparolante la gazetaran konferencon pri prezento de la simpozio titolita: “Al resaniĝo kaj renoviĝo”. La evento okazos venontjare en februaro ĉe la papa gregoria universitato kun la celo doni respondon al la tragedio de la seksaj trouzoj interne de la Eklezio kaj subteni la Eklezion por ĉio, kion ĝi faras kontraŭ tiu plago, helpante la episkopojn kaj la estrojn de religiaj ordenoj por la pretigo de sukcesaj direktivoj kaj paŝtistaj planoj.
 
Karlo: VATIKANURBO. Hieraŭ estis nomumita de la Papo la unua apostola nuncio ĉe la asocio de la landoj de sudorienta Azio, konata per la siglo ASEAN. Temas pri mons-ro Leopoldo Girelli, apostola delegito en Malajzio kaj Brunejo kaj papa reprezentanto sen rezidejo en Vjetnamio. ASEAN naskiĝis antaŭ 50 jaroj kaj zorgas pri la politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj interesoj de sudorienta Azio. Ĝin fondis Filipinoj, Indonezio, Malajzio, Singapuro kaj Tajlando. Poste al ĝi aliĝis Brunejo, Kamboĝo, Laoso, Mjanmaro kaj Vjetnamio. Entute, en la regiono vivas 560 milionoj da homoj: la duoblo da usonanoj, sed en teritorio vasta la duonon de Usono.
 
Stefano: NOVJORKO. Soleniĝis vendrede la monda tago de lukto kontraŭ dezertiĝo: ĝi estas fenomeno, kiu koncernas 100 landojn. Ĝi fontas ne nur el naturaj kaŭzoj, sed ankaŭ klimataj aŭ pro la superloĝado aŭ aliaj efikoj de la homa ĉeesto – kiel la tro granda ekspluatado de la naturaj riĉofontoj. 40 procentoj de la nesubakvigitaj teroj dezertiĝas. Sed trans ĉi tiuj statistikoj pri la grundo, estas la problemo de unu miliardo da homoj elmetataj je la risko de dezertiĝo. Nur en Magrebio kaj sub-saharia Afriko ene de 2025, se mankos intervenoj, du trionoj de la kultiveblaj teroj estos dezerto.
 
Karlo: La ĉi-jara monda tago kontraŭ dezertiĝo koincidas kun la internacia jaro de la arbaroj, tro ofte endanĝerigitaj de neeltenebla kultivado, esencaĵo ĉefe en preskaŭ sekaj regionoj. Fakte la arboj ludas esencan rolon por la naturmedia ekvilibro, por la ekologiaj sistemoj de la mondo. Ili kaptas grandegan kvanton da karbona anhidrido, reguligas la klimaton, disponigas daŭran regeneriĝon de la grundoj kaj konservas senmezuran kvanton da biodiversecoj. Savi la arbarojn - deklaras la sciencistoj - signifas haltigi la dezertiĝon.
 
Stefano: BRAZAVILO. Kreskas sanitara alarmo en la ĉefurbo de Respubliko Kongo post la multaj kazoj de infektiĝo je viruso-malsano “ĉikungunja”. Pli ol 900 personoj havas la simptomojn de tiu malsano.
 
Ni finas per movadaj informoj.
 
Karlo: 30 “Patro Nia”-j por la 64a kongreso de IKUE kiu komenciĝos post unu monato, la 16an de julio en Kroatio. Estiĝis preĝo-grupo por subteni la Kongreson de IKUE, kiu okazos en Zagrebo. Se oni intencas aliĝi al la preĝo-grupo oni skribu al [retpoŝta adreso]. Dum la Kongreso por ĉiuj preĝantaj subtenantoj oni celebros dank-Meson.
 
La dua informo estas bedaŭrinde funebra sciigo. Pasintnokte, la 18an de junio, forpasis pro kor-atako s-ro Jacques Tuinder, dum jaroj prezidanto de IKUE kaj poste de KELI, iniciatinto kaj motoro de bonfara agado Evidente, iama Agado E3, por blinduloj. Li naskiĝis la 10an de januaro 1933 en Hago, Nederlando. Post forlaso de movadaj taskoj li streĉe sin dediĉis al bonfaraj agadoj. Omaĝo al li okazos en lia hejmo postmorgaŭ, mardo, ekde la 15a horo. Adiaŭa ceremonio okazos jaŭdon la 23an de junio en la preĝejo en lia [loĝ-]urbo Heemskerk. Anstataŭ florojn oni invitas fari donacon al la fondaĵo Evidente, kiun li starigis. Ni sendas niajn sincerajn kondolencojn al la familio kaj ni aliĝas al la ondo da preĝoj por la ripozo de Jacques Tuinder.
 
Karaj gefratoj, nia programo estas finita. Salutas vin…
 
Pastro Stefano Hawkes-Teeples
 
kaj Carlo Sarandrea

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):