Paska Dimanĉo - 2011-04-24, dim Radio Vatikana - Esperanto
Paska Dimanĉo: "Kristo resurektis el la mortintoj"; vortoj de sankta Johano Krizostomo (349–407)
Resumo de la paska mesaĝo de papo Benedikto; paskaj salutoj en 65 lingvoj, interalie en Esperanto (sonfragmento); Esperantistoj denove en placo Sankta Petro.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo

Paska Dimanĉo

Karegaj gefratoj. Feliĉan Paskon kaj bonvenon al nia elsendo en Esperanto en la plej feliĉa tago por la kristanoj, tiu kiu memorigas la resurekton de Jesuo kaj en la nuna jaro estas la 24a de aprilo 2011. La ĉi-jara koincido de Karesmo kaj Pasko en la liturgiaj kalendaroj de la okcidentaj kaj orientaj Eklezioj nin instigas proponi en niaj elsendoj – laŭ ekumena sed ĉefe frata sinteno – religiajn pensojn laŭ la evangeliaj legaĵoj de la bizanc-rita liturgio, priskribante samtempe ties riĉegan trezoron, ĝian tradicion. Hodiaŭ kune, la gefratoj de la Eklezioj de la bizanca tradicio en la tuta mondo ĉantas en multaj lingvoj: “Kristo resurektis el la mortintoj. Per la morto li subtretis la morton. Kaj al tiuj en la tomboj li donis la vivon”. Ni preĝu por ke alproksimiĝu baldaŭ la momento en kiu estos komuna dato de la Pasko por ĉiuj kristanoj. Ni preĝu ekumene per la vortoj de malnova homilio atribuita al Sankta Johano Ĥrisostomo kaj ofte legata dum la paskaj diservoj de Eklezioj de la bizanca tradicio.
 

“Ho morto, kie estas via doloro; abismo, kie estas via venko? Kristo resurektis, kaj vi estas ĵetitaj malsupren; Kristo resurektis, kaj la demonoj detruiĝas; Kristo resurektis kaj la anĝeloj kantas ĝoje; Kristo resurektis kaj la vivo venkis; Kristo resurektis kaj la tombo malpleniĝas de mortintoj. Kristo la Resurektinto fariĝis la primico de la mortintoj. Al Li estu gloro kaj povo ĉiam kaj eterne. Amen”.
 

(armena kanto)

Hodiaŭ matene Papo Benedikto la 16a celebris la sanktan Meson en la Baziliko de sankta Petro en Vatikano. Sekvis la paskaj mesaĝo kaj beno Urbi et Orbi (tio estas: al Romo kaj al la mondo). Jen resume lia mesaĝo.
 

Preskaŭ 100.000 fideluloj partoprenis en la paska Meso ĉefcelebrita de la Papo. “Ke Kristo Resurektinta – estis la preĝo de B16 -  malfermu la vojon de libero, de justeco kaj de paco en la tuta mondo.
 

Kristo resurektis: post 20 jarcentoj daŭre eĥas la anonco kiu ŝanĝis la historion. La resurekto de Kristo ne estas frukto de elpensaĵo, de mistika sperto: ĝi estas okazintaĵo, kiu certe preterpasas la historion, sed kiu okazas en iu preciza momento de la historio kaj lasas en ĝi neforviŝeblan spuron. La lumo kiu duonblindigis la gardistojn je la tombo de Jesuo trairis la tempon kaj la spacon. Ĝi estas lumo dia, kiu disŝiris la mallumon de la morto kaj portis en la mondon la brilegon de Dio, la brilegon de la Vero kaj de la Bono.
 

La Resurekto de Kristo donas forton kaj signifon al ĉiu homa espero, sed bedaŭrinde – substrekis la Papo - la paska haleluja ankoraŭ kontrastas kun la veoj kaj krioj kiuj venas el tiom multaj dolorigaj situacioj: mizero, malsato, malsanoj, militoj, perfortoj. Kaj tamen, ĝuste pro tio Kristo mortis kaj resurektis! Tial, ĉi tiu mia mesaĝo – substrekis la Papo – volas atingi ĉiujn kaj, kiel profeteca anonco, precipe la popolojn kaj la komunumojn kiuj trasuferas horon de turmentego, por ke Kristo Resurektinta malfermu al ili la vojon de libero, de justeco kaj de paco.
 

Benedikto la 16a preĝe alvokis repaciĝon por la tuta mondo, aparte por Sankta Lando, Mezoriento kaj Ebura Bordo “por ke la lumo de la paco kaj de la homa digno venku la mallumon de la dividiĝo, de la malamo kaj de la perfortoj”. Por Libio la Papo deziris ke la diplomatio kaj la dialogo anstataŭ la armilojn kaj oni plifaciligu, en la nuna milita situacio, la aliron de la homamaj helpoj al tiuj kiuj trasuferas la sekvojn de la kunpuŝiĝo.


“En la Landoj de Norda Afriko kaj de Mezoriento, ĉiuj civitanoj - kaj aparte la gejunuloj - klopodu akceli la komunan bonon kaj starigi sociojn, kie la malriĉeco estu venkita kaj ĉiu politika elekto estu inspirata de la respekto al la homa digno”. Li petis, ke al la multenombraj forfuĝintoj kaj rifuĝintoj, kiuj venas el diversaj afrikaj Landoj kaj estis devigitaj forlasi siajn plej karajn amataĵojn, alvenu la solidareco de ĉiuj. La bonvolaj homoj estu iluminataj malfermi sian koron al la akcepto, por ke en maniero solidara kaj interkonsentita oni povu helpi la neprajn bezonojn de tiom multaj gefratoj. Al tiuj kiuj sindonas en malavaraj streboj kaj proponas ekzemplodonajn atestojn en ĉi tiu direkto, alvenu nia subteno kaj aprezo”.
 

La Papo preĝe alvokis konsolon kaj esperon por Japanio detruita de tertremo kaj cunamo kaj por la landoj kiuj estis elprovitaj de naturaj katastrofoj. Li adresis sian penson al la kristanoj persekutitaj pro sia kredo je Sinjoro Jesuo: “La anonco de lia venka Resurekto enmetu en ilin kuraĝon kaj fidon”.
 

Fine li invitis iri post Jesuo, en ĉi tiu mondo vundita, kantante haleluja. “En nia koro estas ĝojo kaj doloro, sur nia vizaĝo ridetoj kaj larmoj. Tia estas nia surtera realaĵo. Sed Kristo resurektis, estas viva kaj iras kun ni. Pro tio ni kantas kaj iras, fidelaj al nia sindevigo en ĉi tiu mondo, kun la rigardo turnita al la Ĉielo”.
 

Sekve la Papo adresis paskajn bondezirojn en 65 lingvoj. Jen tiu en Esperanto:

Esperanto: Feliĉan Paskon en Kristo resurektinta

En placo sankta Petro ĉeestis por la 20a sinsekva fojo esperantistoj kiuj alte levis la panelojn kiuj konsistigas la vorton “Esperanto”. Ĉi-jare tamen la samtempa televida elsendo ne montris ilin kiam la Papo adresis sian paskan bondeziron en Esperanto: oni povis vidi la panelojn tre fone dum la fina solena beno de la Papo.
 

Karegaj gefratoj en Kristo, nia elsendo en la dimanĉo kiu memorigas la resurekton de nia Savanto Jesuo Kristo finiĝis. Bonvolu akcepti nian benantan saluton:
 

Христос воскрес!

Воистину воскрес!

Laudetur Jesus Christus

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):