Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2011-03-10, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Prezento de la dua parto de 'Jesuo el Nazareto'; Mortopuno nuligita en usona Ŝtato Ilinojso; renkontiĝo de islamaj kaj hebreaj gvidantoj en Parizo; la frato de Shabaz Bhatti verŝajne anstataŭigos lin; unu somaliano el tri bezonas humanecajn helpojn
Movadaj informoj: Esperanto-trejnado inciatita en Kaburbo, Sud-Afriko; Internacia Virina Jaro: iniciatoj en Japanio kaj pere de Twitter.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Internaciaj informoj - Movadaj informoj

Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana de ĵaŭdo la 10an de marto 2011. Estis prezentita hodiaŭ posttagmeze en la gazetara salono de la Sankta Seĝo la dua parto de la libro “Jesuo de Nazareto” de Joseph Ratzinger-Benedikto la 16a. La libro, kiu prezentas la figuron kaj mesaĝon de Jesuo ekde la eniro en Jerusalemo ĝis la resurekto, estas eldonita en 7 diversaj lingvoj por entute 1,2 milionoj da ekzempleroj.

La Papo skribas en la antaŭparolo de la libro ke li ne volis verki “biografion de Jesuo”, sed priskribi la figuron kaj mesaĝon de Jesuo por trovi la veran Jesuon. Li klopodis realigi rigardon al la Jesuo de la Evangelioj kaj aŭskulton kiu povu fariĝi renkonto, gvidata de la kredo, sed samtempe respondece konsiderante la historion.

VAŜINGTONO. Mortopuno estis nuligita en la usona ŝtato Ilinojso. La leĝoproponon – jam aprobitan pasintjare de la du branĉoj de la parlamento – subskribis hieraŭ gubernatoro Pat Quinn, post moratorio de ekzekutoj kiu daŭris ekde 11 jaroj. Ilinojso fariĝas la 16a ŝtato de Usono en kiu oni ne aplikas mortopunon.

PARIZO. Gravaj islamaj kaj hebreaj gvidantoj de la tuta Eŭropo renkontiĝis ĉi-semajne en la franca ĉefurbo kaj per komuniko ili esprimis sian tutan zorgadon pro la apero en Eŭropo de nova ondo da kondutoj kaj politikaj partioj klare ksenofobiaj kaj rasismaj. Tio ĉi povas esti – ili skribis – kreskanta minaco por la etnia kaj religiaj malplimultoj vivantaj en Eŭropo, ĉefe por islamanoj kaj hebreoj.

ISLAMABADO. Paul Bhatti, la pli aĝa frato de Shabhaz, la pakistana ministro pri nacimalplimultoj, murdita la 2an de marto, verŝajne fariĝos la posteulo de sia frato kiel nova federacia ministro en Pakistano. La nomumon, laŭ inform-agentejoj, oni povus baldaŭ ratifi. Li jam estis elektita “speciala konsilanto” de la registaro pri religiaj minoritatoj. Paul Bhatti, kuracisto-ĥirurgo, kiu vivis dum la lastaj 6 jaroj en Italio kaj revenis al Pakistano por la funebra rito de sia frato, estis plie nomumita nova direktoro de la Alianco de la nacimalplimultoj de la tuta Pakistano, reto de asocioj por la defendo de minoritatoj, fondita de Shahbaz Bhatti en 2002.

MOGADIŜO. Unu persono el tri en Somalio bezonas humanecajn helpojn pro la grava manko de akvo, post la natura katastrofo estigita de vetera fenomeno La Niña kaj pro la daŭraj armitaj konfliktoj. La prezo de cerealoj kaj de akvo multe kreskis en pluraj regionoj. Laŭ FAO, el la 7,5 milionoj da loĝantoj de Somalio, 2,4 milionoj bezonas asistadon, preskaŭ 20 procentoj pliaj kompare kun la situacio de antaŭ 6 monatoj. Pro la konfliktoj 1,46 milionoj da personoj de la centraj kaj sudaj partoj de Somalio estas sen hejmo. En la tuta lando gravega subnutrado koncernas 16 procentojn de la loĝantaro.

Nun ni transiras al movadaj informoj. Esperinda evoluo en Suda Afriko. La Eduka Sekcio de Esperanto Training & Development (sigle: E-To-Do) iniciatita de Emile Malanda en Sud-Afriko, sukcese funkciigas Esperanto-trejnadon en Kaburbo. La plejparto de lernantoj aĝas malpli ol 30 jarojn kaj enestas ankaŭ 2 virinoj. La iniciato estis gratulita de la estraranoj de Esperanto-Asocio de Sud-Afriko. Je la komenco ret-mesaĝis pozitive al la iniciatinto pluraj esperantistoj. Unu el ili estis la aktiva esperantisto s-ro Axel von Blottnitz, kiu bedaŭrinde ĵus forpasis. Li deklaris: «Via E-agado estas bonvena en nia Esperantujo, ĉar la sudafrika E-asocio estas nun konsistanta el maljunaj personoj. Eĉ se la koro de la asocio ekzistas, povas manki la pulmoj. Do via iniciato estas por nia E-asocio la pulmoj kiuj donos specialan blovon al la tuta Esperantujo, precipe pri la E-instruado al gejunuloj».

La E-kurso en Kaburbo okazas dufoje semajne. E-To-Do proponas ke je la fino de la nuna jaro, aŭ poste, okazu Esperanto-seminario en Kaburbo kun la kunlaboro de la nacia esperanto-asocio kaj la Afrika Komisiono de UEA.

Internacia Virina Tago: iniciatoj en Japanio kaj pere de Twitter. La 8an de marto, internacia tago de amikeco kaj solidareco kun la virinoj, estis solenata ankaŭ en la E-movado, interalie per du aranĝoj, pri kiuj oni informis nin. Asocio Esperanto-Vendeo (Francio) jam de pluraj jaroj alportas subtenon al grupo de dudeko da virinaj asocioj de Hiroŝimo (Japanio), kiu organizas ekspozicion de mesaĝoj en Esperanto okaze de la Internacia Virina Tago. La agado de japanaj esperantistoj pri la virina tago estis rimarkita. La 6an de marto, dum kunveno en Hiroŝimo, oni ripete menciis la laboron de esperantistoj, kiuj havigis ĉi-jare 284 mesaĝojn al Hiroŝimo el entute 68 landoj. La kunvenon ĉeestis 200 personoj. Rezulte, la mesaĝojn oni ekspozicios ĉe la venontjulia kongreso de la japanaj patrinoj en kiu partoprenos 700 virinoj el tuta Japanujo en Hiroŝimo. La tradicio alsendi E-lingvajn mesaĝojn al Hiroŝimo komenciĝis en 2001. Ĝin starigis s-ino Taeko Osioka. Komence alvenis 31 mesaĝoj el 21 landoj.

Alia iniciato en la internacia tago de amikeco kaj solidareco kun la virinoj koncernis la sendon de mallongaj mesaĝoj (“twits”) ĉe la reto Twitter dum la tuta tago de la 8a de marto, pri virinoj, kies nomo estas pli malpli ligita al Esperanto, pasintece kaj nuntempe. Tiu ĉi dua iniciato eluzis la reton “Twitter-Agado”, kiun starigis juna brazila ĵurnalistino, Renata Ventura, kaj kies unua agado okazis la 15an de decembro 2010 memore al la datreveno de Zamenhof, por tiel rememorigi la ekziston de la Internacia Lingvo. Tiun ĉi fojon, la celo estas rememorigi kaj substreki la meriton kaj la gravan rolon, kiujn virinoj ludis, ekde la origino ĝis nun, en multaj sukcesoj de Esperanto en la E-parolanta mondo.

Karegaj gefratoj, nia programo estas finita. Ni dankas d-ron Renato Corsetti, kiu kunredaktis la movadajn informojn. Ĝis reaŭdo venontan dimanĉon. Salutas Vin Paolo Scotti kaj Carlo Sarandrea.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):